PARTAKA

EVANGELIO LAŬ PARTAKAEL

Yl£ VT£VOBE PUTETITĈIG £V HUU

KATO LA GUUU MEVGO KUL MA GANO VTECIDO, TEVGO KAL VT£CIPO YU TOVTE PPEVECAL

KAL VEPEAAV/KEUTAQU: KIOL )OVATE UU GUTOVG PETPOLPI £V La TENTO MOP YAPUTCI GUUNTEUTOAVO KAL GUUNYKPOVNAVO VT£ [1l£00V0 KpioTo KU VTE Ml VTIOTOUT01!

Eldonejo Drako 2021

Bildo el la usona epopea filmo Son of God (“Filo de Dio”, 2014), reĝisorita de Christopher Spencer kaj produktita de Mark Burnett kaj Roma Downey (O Lightworkers Media), kun la portugala aktoro Diogo Morgado (n. 1981) kiel protagonisto, en la rolo de Jesuo, ĉi tie fingromontranta ion (ĉu la alvenon de Partakael?).

Partaka

EVANGELIO LAŬ PARTAKAEL

Romano (iom) historia, originale verkita en Ido, esperantigita de Goncalo Neves

Ilustrita kaj komentariita, kun detala prefaco de la tradukinto.

m

Eldonejo Drako Espinho, Portugalio marto 2021

Evangelio laŭ Partakael

Aŭtoro: Partaka

Originala titolo: Evangelio segun Partakael (2014)

Tradukita de: Goncalo Neves

Revizita de: Partaka kaj Antonio Valen

Unua eldono: marto de 2021 (bitlibro)

Espinho, Portugalio

Todos os direitos reservados / Ĉiuj rajtoj rezervitaj

Verko en Esperanto (Lingvo Internacia)

( Partakael

( Eldonejo Drako Goncalo Neves (prefaco kaj traduko)

eldonejo.drako CE gmail.com

Bildo sur la kovrilo: greka transliteraĵo de la unua alineo de tiu ĉi evangelia traduko.

Bildo sur la dorskovrilo: portreto de la aŭtoro (dato nekonata), la sola publike disponebla.

ENHAVTABELO

PREFACO DE LA TRADUKINTO............................. eee ee eee is 7 1. Partaka, la misterulo... .........................ssssseeceesenennnnssseeeeeeee 7 2. Esperanto kaj Ido: nekono kaj miskono .......................... IE) LVAMMUNSITANUKO ua DO a 17 EVANGELIO LAŬ PARTAKAEL.................... ee eeeeeesneeenn eo 21 GAPI E A A OA oo 22. ĈADIO ss EN KO SAGIS 24 CADO 26 GADIMOA LK no E er e mn No 28 GABIO E a me ve ad si 30 Sola TTT TTITTTTTTTTTTTETE E 32 ĈADIO Kaa KO A ĈE a 39 Sr = TTTTTT TTT TEST 31 CAŬINOJ, un Ko ko bo 40 STT TTTTETTTTTTTTTTTTTETTTN 44 SE eres EET TTT TTTTTTTT—ETTTII EIN 41 OIDO KN NO 50 SETI ook ETA TTTTTTTTTETETIITAO 53

ADIO, kan KO nokl 56

CADIMOĤO, kostas esla A ske aao o 59

(ADIO: 16,5 i eS Ok ES ON 61 ĈAPMTO ESN o a a 63 ĈADIO 8 sk ako e aka] 66 CADO I e a a o o e toma 69 GADO) 2 SSS RAN AM ta] T7 ĈAPO kk o KO E KJ 14 GAPITO SS A IST SS SR Dao, 76 ORMO | ankn kama no 79 OA A ka don kub o RK 82 OIDO? sn e e Se a 84 CADINO Ob iou kosma osto a o indo 86 Sor AMATO TT 88 OVI TTT ITT 91 Sz vi PRT TTT TETTE TTT! 93 CADO is a l aa domo e de uvo, 96 ĈADIO o SOM NUR NA SNR 99 CADINOJ) sn ao 101 OADMO A E Ie emo 103 ADIO? kost ka ka a mo a ku a estaj 105 CADINOJ 3 o ro o 107 OIDINO 0 o a as o o aa 110 CADINO onua SO NO ELO 113

So Tre TTT TTTTTTTTTTTTTTETE PT TTETTR 115

ĈADIO 9 sesa dt l sk mao 1 kej

SoTa TTT TTTTETTT 119 ĈAPO KSI SN 122 ĈADIO“ uk o se a ro sino 125 ĈADIO e ka e a do, 127 Sein TTT TTT TTT 129 CAPIMOKS sk o tf oj 131 GAPIIOAO SA SS SS Su 133 SE elro TA AE TTTTE 135 OADIMVAB. nas do o sk u ro Ko 138 OIDMOJ o ur e ĈO na a 140 OMO? osa ks pa o ele rna 143

BIbliOpTANŬO „i: sas a o aaa 146

PREFACO DE LA TRADUKINTO

1. Partaka, la misterulo...

Partaka, la aŭtoro de la verko ĉi tie prezentita en verda kostumo, estas unu el la plej konataj idistoj nuntempaj, sed ankaŭ la plej mistera...

Mistera, unue, pro la nomo. Kvankam Partaka ekzistas ja kiel reala familia nomo en Usono, mi trovis nenian spuron pri ĝi en la ibera duoninsulo. Oni rajtas do konjekti, ke ĝi estas pseŭdonimo, artista nomo. Kurioze, ĝi konsistas el tri Ido- morfemoj (par-, tak-, -a)!' kvankam la ekuzo de tiu ĉi pseŭdonimo, ŝajne, longe antaŭiras la Ido-lernon de la pseŭdonimulo. Kion signifas la nomo? De kie ĝi fontas? Neniu scias... Tamen, se veras tio, kion Partaka mem rakontas en sia

dua romano, ? lia miriga nomo venas de aĝo sufiĉe frua...

! tako estas la Ido-nomo de peco, ordinare T-forma, fiksita per la bazo de la T, al kiu oni ligas la kablon de ŝipo boato, por senmovigi ĝin. Mi ne scias la Esperanto-nomon (A cleat, F taquet, G Klampe, H cornamusa, I galloccia, R yrxa; P cunho, Nd klamp, kikker, Sv knap).

2 Habemus LIA. Original Ido-verko cienco-fiktiva. Barcelona 2010. 159 p. [p. 40]. www.ido-vivo.info/Habemus. LIA. pdf

Mistera ankaŭ tial, ĉar lia naskiĝjaro estas nesciata kaj ŝajne nesciebla. Iam demandite de mi ĉi-prie, li enigme respondis nur, ke li “naskiĝis en la 20a jarcento”... Nu, se ni scias nenion pri la jaro, ni tamen scias lian precizan naskiĝtagon (la 30an de septembro) pro publika mesaĝo aperinta en Ido- forumo.”

Kion plian ni scias pri nia estimata misterulo? Apenaŭ ion. Partaka aperis en la idista mondo en 2003 per publika mesaĝo en alia Ido-forumo.“ Baldaŭ poste, responde al pria demando de James Chandler, Partaka malkaŝis ankaŭ siajn urbojn naskiĝan (Valencio) kaj rezidan (Barcelono).

Tiel debutis Partaka. Unue kvazaŭ timide, per mesaĝoj neoftaj, raraj, poste pli kaj pli ofte, pli kaj pli interveneme, pli kaj pli verve, ĝis li fariĝis unu el la plej aktivaj membroj. Kaj baldaŭ li sentis la bezonon krei propran grupon: je 2004-05-13 naskiĝis ja la Yahoo-grupo Ido-Catala-Occitan, kiun li surprize fondis kaj ĝis nun animas kaj entuziasme nutras per buntaj mesaĝoj, senlace stimulante ĝiajn membrojn,

bedaŭrinde ne ĉiam tre reagemajn. Post du jaroj, je 2006-03-03,

3 Mesaĝo 15430 en la Yahoo-grupo IdoCatalŝOccitan (2015-12-06).

Mesaĝo 8699 en la Yahoo-grupo Idolisto (2003-05-25). Baldaŭ poste (2003-06-18) li prezentis sin ankaŭ en la Yahoo-grupo Idoespanyol (mesaĝo 802).

5 Mesaĝo 8711 en la Yahoo-grupo Idolisto (2003-05-26).

li kreis duan Yahoo-grupon, nomatan posta Mundi, tute alispecan, en kiu oni praktikas maloftan kaj tial plej dezirindan kaj aplaŭdindan planlingvan ekumenismon, ĉar tie ĉiu rajtas publikigi mesaĝojn en sia(j) plej ŝatata(j) planlingvo(j).

Tiel Partaka, la misterulo, fariĝis unu el la plej konataj kaj gravaj figuroj de la nuna Ido-movado. Tamen li ne limigas sin al publikigado de mesaĝoj en diversaj forumoj. Li dediĉis sin ankaŭ al literaturo kaj fariĝis atentinda Ido-verkisto. Libroforme li premieris en 2007 per la tradukita kolekto Citaji.” En 2010 aperis lia sciencfikcia romano Habemus LIA,' io senprecedenca en la planlingva panoramo, ĉar la temo de la romano estas planlingvoj, kaj en ĝi ludas rolon konataj planlingvanoj. En 2013, li publikigis la Ido-proverbaron Dicaji.” En la sekva jaro (2014) aperis lia dua romano, nun pri religia temo (Evangelio segun Partakael”, post tri jaroj (do, en 2017), Espritaji,'” kolekto da spritaĵoj, tradukitaj ĉefe el la hispana kaj valencia, kaj

1

fine, en 2019, Voci Valenciana,'' eta kolekto da poemoj

tradukitaj kaj unu originala.

$ http://kanaria1973.ido.li/idolibrerio/citaji.pdf T vd. noton 2.

S www.ido-vivo.info/DICAJI.pdf

? www.ido-vivo.info/Partakaelevangelio.pdf

19 www.ido-vivo.info/ESPRITAJI.pdf

!! https://archive.org/details/voci. valenciana

Krome, li publikigis originalajn kaj tradukitajn poemojn en diversaj interretaj forumoj, precipe ĉe ICO (IdoCatalaOccitan). Partaka estas unu el la ĉefaj kunlaborantoj de la interesa kaj unika pdf-revuo Posta Mundi, en kiu publikiĝas artikoloj en pluraj planlingvoj kaj lingvoprojektoj, kaj de kiu aperis 33 numeroj inter 2011 kaj 2020.'” En tiu ĉi periodaĵo, Partaka ĝis nun publikigis multajn poemojn kaj prozaĵojn, originalajn kaj tradukitajn, ne nur en Ido, sed ankaŭ en sia propra Ido-simila lingvoprojekto Populido. Inter ili certe meritas emfazon lia kompleta Ido-traduko de The Prophet (1923), konata verko de la libana-usona poeto, eseisto kaj pentristo Ĥalil Ĝibran (1883- 1931), kiun Partaka publikigis poĉapitre (aŭ “posendaĵe”, kiel li sprite vortumas) sub la titolo 7la Profeto, en ĉiu numero de tiu revuo.

Partaka, per sia stilo viveca kaj flua, per sia bonefika kreemo kaj miriga ekspluatemo, pro sia kapablo uzi kaj utiligi ĉiujn potencialojn kaj virtualojn de Ido kaj ilin profiti por estigi efektojn agrable surprizajn, iom memorigas la verkmanieron de antaŭa Ido-verkisto, nome Louis Pascau (1913—-1983), kiu iam animis la paĝojn de Progreso, kie tiam regis tono solena kaj

profesoreca.

!? Ĉiuj numeroj disponeblaj ĉe: http://jurnal.postamundi.org/

10

Tamen Partaka ne nur verkas: li ankaŭ ŝatas renkonti siajn samlingvanojn kaj babili kun ili pri diversaj temoj, por amuziĝi kaj sin ekzerci en Ido ankaŭ parole. Li neniam partoprenis en la internaciaj Ido-renkontiĝoj organizataj de ULI (Uniono por la Linguo Internaciona) de privatuloj kun la apogo de ULI de GIS (Germana Ido-Societo), sed li plurfoje akceptis en Barcelono konatajn idistojn, kaj tiajn privatajn renkontiĝojn, ordinare nur duopajn kiujn nia verkisto sprite nomas somito- renkontri (“pintkunvenoj”) li publike priskribis kun admirinda vervo kaj entuziasmo. ?

Yen do: Partaka, la verkisto, Partaka, la animanto de interretaj grupoj, ne kaŝas sin malantaŭ la ekrano nek neglektas la socian elementon de la movado, la rektan kontakton interhoman, la konversadon sen perado de maŝinoj instrumentoj. Jen li en la flughaveno, jen li sur avenuoj multhomaj, jen li trankvile sidanta antaŭ glaso da biero, jen li en hotelĉambroj kun specialaj turistoj: kun idistoj, kun samcelanoj, por intima konatiĝo kaj amikiĝo, en sia amata Barcelono.

Tamen, en 2020, pro konataj cirkonstancoj, draste malpliiĝis la vojaĝebloj, kaj la idistoj devis trovi aliajn rimedojn

3 Li ja publikigis la koncernajn raportojn en la Yahoo-grupo

IdoCatalŝOccitan: mesaĝoj 2585 (2006-07-07), 9023 (2010-03-03), 8066 (2009-10-26), 9023 (2010-03-03) kaj 11290 (2012-02-06).

11

por pluigi siajn parolajn kontaktojn. Ankaŭ ĉi-foje kaj ĉi-kampe Partaka montriĝis senlaca entuziasmulo. Pro lia iniciato kaj instigo, Jam de majo 2020 okazas ĉiusabate (kun ununura escepto, okaze de Kristnasko) internacia videokonferenco idista, kiun Partaka organizas, gvidas kaj animas. Ĝis nun (2021-03- 13) jam okazis 42 tiaj konferencoj, en kiuj oni parolas nur Idon. Kelkaj konferencoj estas parte registritaj kaj publike disponeblaj.“ Ordinare la registrita parto koncernas konversacion pri specifa temo (lingvoj, kuirarto, sporto, kino, muziko ktp). Fine, jam en 2021, Partaka kreis plian liston, ĉe Google, por anstataŭigi la mortantan Idoliston de James Chandler.

Jen fidela portreto pri menso internacia, kiu renkontis la perfekte taŭgan lingvon, la idiomon idealan por lia vervo, la komunikilon, kiun li estimas kaj kiu delektas lin... kaj aliajn, per la maniero kreema, originala kaj ofte surpriza, en kiu li ĝin uzas

en pluraj kampoj.”

4 www.youtube.com/channel/UC838Ce-mbGRITprUVmoE4MA www.youtube.com/playlistlist=PLANyAkOLZUBXGShV2u8ofKqGZ 3mlEsJ .

15 https://groups.google.com/g/ldistaro

16 Pli detalaj informoj pri la agado de Partaka, ĉefe pri liaj “pintkunvenoj”, troveblas en Neves 2019c.

12

2. Esperanto kaj Ido: nekono kaj miskono

La nuna libro (esperantigo de Ido-literaturaĵo) estas raraĵo. Ĝis nun, pro historiaj kialoj, Esperanto kaj Ido vivis ĉefe kiel du paŭtemaj kuzoj, ĉiu kun la dorso turnita al la alia. Tio signifas, ke plej ofte la esperantistoj apenaŭ scias ion pri la agado de la idistoj, kaj reciproke. se ili scias ion, ili ne aprezas ĝin tial, ĉar temas pri la “rivala” lingvo rigardas ĝin nur per siaj kriterioj kaj laŭ sia unuopa perspektivo. Tamen ĉiam ekzistis esceptoj. Ekzemple, Donald Broadribb kiel unua (en la 1950aj jaroj), kaj Andre Cherpillod pli malfrue (en la 1970aj kaj 1980aj), publikigis interesajn artikolojn en Progreso, verkitajn en tre bela Ido,'” kio, evidente, ne igis ilin aŭtomate “idist(aĉ)oj” “malfideluloj”: ili simple uzis la lingvon kiel taŭgan instrumenton, pro scivolo intelekta plezuro...

Unu el la plej bonaj manieroj diskonigi la literaturajn valorojn de la du kuzaj lingvoj en ambaŭ tendaroj estas la idigo de esperantaj verkoj kaj la esperantigo de idaj verkoj. La unua

traduka direkto (de Esperanto al Ido) estas pli frua kaj pli

! Broadribb: 1954. n-roj 175 (p. 70-74) kaj 176 (p. 6-10); Cherpillod: 1978, n-ro 253 (p. 5-8); 1979, n-ro 257 (p. 6-9); 1980, n-roj 258 (p. 9-10), 259 (p. 5-6) kaj 260 (p. 12); 1981, n-roj 261 (p. 8-11) kaj 263 (p. 15).

13

abunda,“ pro kompreneblaj kialoj: la esperanta literaturo ja pli vastas kaj pli facile alireblas, kaj ne ĉiuj idistoj regas Esperanton verknivele, se ili komprenas ĝin lege.!”

Gravan kaj pioniran antaŭenpuŝon pri la idigo de esperantaj literaturaĵoj donis Carlevaro, kiam li ekredaktis en 1971, kaj publikigis en 1977 (kun dua eldono, nur reta, en 2019), ampleksan Esperantal antologio en Idolinguo, en kiu aperas poemoj de 49 esperantaj poetoj en Ido,”' tradukitaj de li mem kaj poluritaj de Andreas Juste, kaj ankaŭ biografiaj indikoj kaj literaturkritikaj notoj pri ĉiu aŭtoro. Poste, en 2002, mi idigis

la faman poemon Preĝo sub la verda standardo? kaj, inter 2002

18 Plej probable, la unua idigo de esperanta literaturaĵo estas la unua Ido-traduko de La Espero, fare de Friedrich Schneeberger (1909). Poste aperis tri pliaj idigoj de tiu fama poemo de Zamenhof, fare de Carlevaro (1977), Neves (2002) kaj Madonna (2010). Ĉiuj kvar tradukoj troveblas en Neves 2019a: 74-78. Ekzistas plia idigo, sub la titolo Ido-himno (!), nesubskribita, trovebla en Ido-kanzonaro de Heinrich Peus, reeldonita en 2014 (antaŭaj eldonoj: 1922 kaj 1929), pri kiu min atentigis Madonna, kiu en 2011, okaze de internacia Ido- renkontiĝo en Echternach (Luksemburgio), fotis la koncernan tradukon el antaŭa eldono kaj ĝin afiŝis en la Ido-Vikipedio: https://io.wikipedia.org/wiki/Esperanto-himnoH/media/Arkivo:Ido-

himno.jpg

1) Temas do ne pri “minuskomplekso far idistoj” (Minnaja 2019: 318)...

2) https://archive.org/details/EsperantalAntologioEnIdolinguo

2! vd. kompletan liston en Neves 2019a: 68.

2 vd. Neves 2002: 44-47.

14

kaj 2005, mi tradukis kaj publikigis en Progreso plurajn poemojn de pli nuntempaj esperantaj poetoj (Browne, Camacho, Fernandez). Pli freŝdate, mi idigis tri el miaj propraj Esperanto- verkoj” kaj, decembre de 2020, mi kompletigis mian idigon de La profeto el Pedras, konata romano de Gersi Alfredo Bays, kiu aperis ĉe Fonto en februaro de 2021. Parentezan mencion meritas ĉi-punkte la du poemoj de L. de Beaufront, Nacionar- Ligo (kurioza adapto de La Espero, dediĉita al la Ligo de Nacioj) kaj La Skopo, kiu baziĝas sur La vojo de Zamenhof.”

En la kontraŭa direkto (de Ido al Esperanto), la rikolto, kiel mi diris antaŭe, estas pli magra, sed ĝi ekzistas. Laŭ mia esploro (ne elĉerpa!), la plej frua ekzemplo datiĝas de 1990, kiam Long, en detala artikolo pri la Ido-poeto Gilbert H. Richarson (1871—- 1950), esperantigis plurajn partojn de poemoj el kvin poemaroj liaplumaj, aperintaj inter 1927 kaj 1938.” Poste, en 1999, Carlevaro senrime esperantigis soneton de Juste kaj ĝin enmetis

en artikolon pri tiu verkisto.” En 2002, mi esperantigis mian

23 Muliero qua savas la Latina (2018), Esperanto ed Ido: diferanta voyi adsur Parnaso (2018), Riveno a Lisboa (2019).

2 En Bulletin Francais-Ido de la Langue Auxiliaire, n-roj 31-32, majo-junio 1921 (nenumerita folio inter p. 112 kaj 113).

25 vd. Long 1990: 28-30.

26 yd. Carlevaro 1999: 135 (la originalo aperas sur p. 134).

15

Ido-poemon Trans la skreno kaj publikigis la tradukon (Trans l'ekrano), kune kun la originalo, en diskoniga verko.””

Apartan mencion meritas Madonna, verkisto trilingva (itala, Ido, Esperanto): siajn originalajn Ido-rakontojn La sonjo furtita kaj La mikra punto l italigis kaj poste esperantigis (“La sonĝo ŝtelita”, “La malgranda punkto”); sian originalan Ido- rakonton La saponbulo li mem italigis, kaj Minnaja ĝin elitaligis en Esperanton; sian italan rakonton La stella nel giardino lh mem esperantigis (“La stelo en la ĝardeno”) kaj idigis (“La stelo en la gardeno”); sian italan kanton Ninna nanna Pargoletto hl idigis (“Lulkansono por lesu”) kaj esperantigis (“Lulkanto por Jesuo”). Krome, 16 el liaj poemoj ekzistas en la du lingvoj: La orfaj vortoj estas originala en Esperanto, kaj poste li ĝin idigis (“La orfana vorti”); la poemon Marto li verkis en la itala, kaj longe poste li ĝin tradukis samtempe al Ido kaj Esperanto; pri la ceteraj poemoj, ““ tamen, ne ĉiam klaras, kiu el la du versioj estas

la originala, kaj kelkajn li verkis samtempe en la du lingvoj.

21 vd. Neves 2002: 40-41.

28 Vintro, Noktoceno (Nokta sceno), Tra la stradi di tu (Tra la stratoj de vi), Printempo, Jorno di printempo (Tago de printempo), Tua spirito (Via anim' avara), Jornoceno (Taga sceno), Somero, La soldateto e la dansistino (La soldateto kaj la dancistino), Autuno (Aŭtuno), Promeno tra la yaro (Promeno tra la jaro), Adsur la tragedio (Sur la tragedion), Mea nokto (Mia nokto), Lakrimo (Larmo).

16

Emfazindas ankaŭ lia poemo La esperantisto kaj ['Idisto, duone en Esperanto, duone en Ido, do probable unikaĵo en la du literaturoj (eĉ la titolo estas dulingva!).

Espereble, ĉi tiu verko (la unua Ido-romano esperantigita) stimulos pluan tradukan interŝanĝon inter la du kuzaj lingvoj kaj

helpos disfaligi “la obstinajn barojn”...

3. La nuna traduko

La nunan tradukon mi komencis fine de junio 2019. Je 2019-07-02 mi ja sendis Jenan mesaĝon al la aŭtoro, ĉi tie

esperantigitan:

“Parenteze, antaŭ nelonge mi komencis esperantigi vian evangelion. Mi tradukas nur malmultajn liniojn ĉiutage, pro tempomanko. Jen sperto stranga, sed tre plaĉa. Kiom mi scias, ĝis nun ekzistas neniu Ido-literaturaĵo esperantigita. [Nun mi scias, ke tiu informo ne estas ĝusta]. Se mi sukcesos iam fini la taskon, mi publikigos la tradukon kiel pdf-libron, se vi

,

permesos.”

Je 2019-07-13 Partaka responde sendis al mi jenan

mesaĝon (ĉi tie esperantigitan):

17

“Se vi vere sukcesos fintraduki al Esperanto klasika mian Evangelion (ĉu “Evangelio laŭ Partakael'?), vi povus verki kaj aldoni ian prefacon por komenti ĉion, kion vi deziros, kaj pri mia verko, kaj pri via Eo-versio, ĉu ne? Ŝajnas strange, ke neniu

tradukis Ido-verkon al Eo; evangelIO fariĝu evangelEO! :-)”

Nu, la traduko bone progresis en julio (je 2019-07-18 mi ja mesaĝis al Partaka, ke 17 ĉapitroj jam estas tradukitaj), sed poste ĝi malrapidiĝis, kaj je 2019-09-05 mi anoncis al li, ke mi devas interrompi la tradukan laboron, kiam nur 19 ĉapitroj estas tradukitaj. Kaj poste la traduko letargiis longan tempon, ĝis la komenco de januaro 2021, kiam mi finfine rekomencis la taskon kaj senhalte tradukis la ceterajn ĉapitrojn, uzante la bedaŭrindan okazon, ke, pro la ekonomia detruiĝo de mia lando, mia profesia laboro preskaŭ haltis komence de 2021, kaj do mi subite ekhavis pli da libera tempo...

Kiam mi tradukas profesie kaj, pro malfacile solvebla dubo, mi sukcesas trovi la retadreson de la aŭtoro kaj kontaktas la koncernaton, tiu ĉi neniam degnas respondi de sur sia alta piedestalo... Ĉi-foje, male, mi feliĉe povis facile konsulti la aŭtoron dum la laboro traduka, kiam iu dubo min turmentis, kaj

li ĉiam respondis, rapide kaj efike. Tio estas privilegio por

18

tradukisto! Per lia helpo, supozeble kaj espereble, mi sukcesis atingi kontentigan gradon de fideleco.

Dum la traduko mi eksentis la bezonon aldoni piednotojn al la teksto, ĉar la verkon traplektas aludoj, pli-malpli subtilaj, pri kulturoj kristana kaj hispana kaj eĉ, unufoje, pri la Ido- mondo. Ĉar la celpubliko de la nuna traduko probable estos pli vasta kaj heterogena ol tiu de la originalo, ŝajnis al mi, ke la aldono de tiaj piednotoj estos utila kaj tute ne ĝenos la legadon.

Pri la bibliaj citaĵoj, mi evidente helpis min per la Londona Biblio (LB), sed ne ĉiam mi menciis la fonton de tiaj citaĵoj per piednoto. En kelkaj okazoj, mi devis iom devii de LB,” ĉar tion postulis la originalo mem, en kiu la aŭtoro lerte miksas tradiciajn citaĵojn kun siaj propraj pripensoj kaj komentoj, iafoje ironiaj kaj amuzaj, sed neniel ikonoklastaj. Tiel, la verkon certe aprecos laikoj kaj religiuloj, ateistoj kaj kredantoj, ĉar la enhavo estas ekvilibra, sobre kunmiksante fikcion, tradicion kaj vojaĝajn spertojn de la aŭtoro.

Mi dankas miajn amikojn Partaka kaj Antonio Valen, kiuj pacience, skrupule kaj zorge reviziis la tutan verkon kaj helpis

min senerarigi kaj plibonigi la manuskripton. Dankon mi ŝuldas

29 Ne nur pri citaĵoj, sed unufoje pri biblia nomo: en Ĉapitro 12, Putifar anstataŭ Potifar, por aludi la ĉiesulinecon de la koncerna virino, laŭ la intenco de la aŭtoro.

19

ankaŭ al Spiros Sarafian (Zrbpoc ZapopiGv), kiu transliteris la esperantan enpergamenan frazon de la kovrilo, kaj al Tiberio Madonna, kiu ne nur liveris al mi ĝisdatajn kaj fidindajn datumojn pri siaj Ido-verkoj aperintaj ankaŭ en Esperanto, sed krome atentigis min pri la ekzisto de kvina traduko de La Espero, kiun mi bedaŭrinde ne menciis en Neves 2019a: 74-78.

Nu, la ĵeto estas farita. Mi esperas, ke la tradukon kaj, per ĝi, la verkon la legantoj ĝuos tiom multe, kiom mi ĝuis la

tradukan laboron.

Goncalo Neves

PARTAKA

Kovrilo de Evangelio segun Partakael (2014) 20

EVANGELIO LAŬ PARTAKAEL

Mi plej volonte invitas vin ĉiujn, respektindaj samideanoj kaj samcelanoj, vojaĝi kun mi, tra la tempo kaj la spaco, por fariĝi samtempanoj kaj samgrupanoj de Jesuo el Nazareto kaj de lia estimata apostolaro. Mi mem tute certas, ke ni vere pleje ĝuos la sekvan, nur ŝajne tute neeblan, aventuregon. Bonvolu ne forgesi, ke ĉio, absolute ĉio, eblas. La potenciala kapablo de la

homa cerbo estas kvazaŭ senlima.

PARTAKA

21

Ĉapitro 1

Jam antaŭe, ree kaj ree, kaj ankoraŭfoje denove, ripetiĝis en mia kapo la sama penso kaj la sama deziro; penso kaj deziro ja tute frenezaj kaj nerealigeblaj: kiom multe mi ŝatus retroiri en la tempo por fariĝi samtempano kaj samgrupano de Jesuo Kristo kaj de liaj disĉiploj!

Dum mia ĝistiama vivo, de tempo al tempo, min kaptis la ideo provi fari ion por ke tia deziro fariĝu realaĵo, sed, kiel agi? Kion fari? Mi antaŭe aŭdis kaj legis pri la tute nekredebla ekzisto de certaj maŝinoj, kiuj kapablas transporti iun antaŭen kaj retro en la tempo, sed, se tio estus vere ebla, jen mi mem havus nenian ŝancon akiri disponi tian gravegan kaj ekskluzivan transportilon, kiu sendube estus rezervita al homoj plej monhavaj kaj potencaj. Tamen jam antaŭe mia koro kaj mia kapo neniam rezignaciis kaj forte skuis min, ŝajne por ke mi finfine sentu kaj komprenu tion, kion mi devus senti kaj kompreni, se mi estus pli atentema kaj rememorus pli ofte, ke ĉio, absolute ĉio, estas ja ebla, kiam oni fermas sian pordon al nenia eventualo.

Ho, jes! Ankaŭ mi, plej evidente, konektiĝas al tiu speco

de centra komputilo, kiu, unuflanke, ŝajnas protekti kaj

22

plifaciligi nian vivon per siaj konjekteble kvazaŭ diaj kaj nekontesteblaj informoj, sed kiu, aliflanke, limigas nian korpon kaj nian spiriton, ĝis ni fariĝas homoj timemaj kaj tute nekapablaj eliri el la komuna vojo, kiun ni ĉiuj, supozeble, devas trairi nur tial, ĉar ni estas homoj... Mi ja ne povas nek volas rezigni la informojn, kiujn tia centra komputilo transdonas al ni, sed mi bezonas almenaŭ provi akcepti rifuzi nenion gravan, kion mi mem, post propra pripensado, ne akceptis rifuzis antaŭe. Do, kara maŝinego, prenu mian maldekstran manon, sed permesu al mi, en absoluta mallumo, plu serĉi ion plian per

mia dekstra mano!

FA

Sentitola sed signifoplena ilustraĵo de OGerard DuBois (n. 1968), franca artisto. Fonto: CO The New York Times (2015/06/27). 23

Ĉapitro 2

Ĝis nun, mi esprimis mian menciitan deziron al nur kelkaj amikoj kaj konatoj, sed mi ne povas forgesi tion, kion respondis al mi unu el ĉi tiuj: “Ĉu vi diras, ke vi ŝatus paroli kun Jesuo Kristo? Ho, do prenu numeron kaj atendu vian vicon! Inter ni ja multas tiuj dezirantaj demandi amason da aferoj al li!”. Tiam, tute surprizita per tia reago de mia konato, mi aldonis, ke plaĉus al mi demandi vere nenion al Jesuo, sed nur esti tie kun li kaj liaj disĉiploj; observi, aŭskulti kaj sperti ĉion apud ili, kaj nenio plia. Mi do bezonus sukcesi ion ege pli malfacilan ol ricevi numeron kaj atendi mian vicon.

Kiom min koncernas, mia vico neniam alvenintus, se ne pro mia frenezega fido, kiu pelis min ĉiam pli antaŭen, por ke mi povu pli kaj pli firme kredi, ke mi certe sukcesos retroiri en la tempo, ĝis mi atingos mian celon. Kaj mi celis fariĝi samtempano de Jesuo el Nazareto, kaj krome, se eble, reveni sana kaj sekura al mia nuna tempo, por raporti al la mondo, eble, iom nuancitan version de tio skribita de la kvar ĉefaj evangeliistoj, nome Mateo, Marko, Luko kaj Johano, kaj de pliaj homoj. Kaj mi tuj demandas vin permesi al mi uzi, ankaŭ

ĉi-okaze, mian propran version de la bibliaj nomoj, sed kondiĉe,

24

ke mi bone komprenigos al vi ĉiuj, pri kiu kiuj mi skribas, kaj kiun kiujn mi aludas.

Post tia klarigo, mi provu, nun kaj ĉi tie, retroiri en la tempo, sed nur por rememori kie, kiam kaj kiel mi provis retroiri en la tempon tiaman, por finfine atingi mem la vivon kaj

miraklojn de Kristo.

De vier evangelisten (“La kvar evangeliistoj”), oleopentraĵo de Artus Wolffort (1581-1641), flandra artisto ĉefe konata pro siaj historiaj verkoj pri religiaj kaj mitologiaj scenoj. Sur la bildo videblas, de live dekstren: Marko, Mateo, Johano kaj Luko, kun siaj karakterizaj simboloj (samorde: leono, anĝelo, aglo kaj bovo).

25

Ĉapitro 3

Kie? En vilaĝo proksima al Valencio (Valencilando), kie mi loĝis dum mia tuta knabaĝo kaj ĝis mia freŝa adoltaĝo, kiam mi sukcesis fariĝi sendependa por instaliĝi sola, unue en la urbo Valencio, kaj poste en la urbo Barcelono (Katalunio). Tamen, pro motivoj familiaj kaj sentimentalaj, mi restis ĉiam ligita al la menciita vilaĝo, kiun mi kutime plu vizitas de tempo al tempo.

Kiam? Jen, tio de nun raportota okazis precize dum unu el miaj vizitoj kaj restadoj plurtagaj en tiu vilaĝo, kiam la 20a jarcento estis baldaŭ forironta.

Kiel? Ha, kiel! Jen do. Tiutage mi trankvile promenis ekster la vilaĝo mem, kiam, tute senatende, mi komencis pensi denove pri mia freneza deziro, sed ĉi-foje kun energio kaj entuziasmo senmezura, kiu ŝajne ne akceptis eliri el mia cerbo, kvazaŭ oni klopodus komuniki al mi, ke mi devas forgesi por ĉiam mian revon kaj ne plu pensi pri ĝi, krom se mi estos vere kapabla ĝin iel realigi. Kaj ĉio ĉi, plej evidente, por mia propra saneco mensa. Tio estis do klara invito, por ke mi forlasu mian tute nerealigeblan absurdaĵon, ĉu ne? Kiel mi povus vojaĝi en la tempo? Per kia maŝino? Ho, mi ja bezonus almenaŭ ian miraklon

similan al tiuj raportitaj pri Jesuo mem, ĉu ne? He! Ĉu mi diris

26

“maŝino”-n? Ĉu mi diris MAŜINO-n? Subite, enorma ideo atingis min... Ĉu ne veras, ke ni posedas plej potencan maŝinon, kies kapablon, ŝajne, ni profitas apenaŭ dek-procente maksimume dudek-procente? Ho, jes, la cerbo! Jen: la cerbo. Ĉu mi sukcesus retroiri en la tempo per mia cerbo? Ĉu mi veturus per la cerbo ĝis mi atingus mian celon? Kial ne?! Ĉu mi ne asertis, ke mi ĉion kredas ebla? Ĉu mi ne konvinkiĝas prie? Se jes, necesus nur decidi de kie ekzakte, kiam kaj kiel, mi intencos

ekveturi.

Pentraĵo de O Jose Maria Molina Ciges (n. 1938), fama valencia artisto, prezentanta la cerbumon de loĝanto de lia naskiĝvilaĝo (Anna, La Canal de Navarres).

27

Ĉapitro 4

Dum mi, tute ekscitite, plu marŝis kaj pensis pri ĉio ĉi, jen, kvazaŭ responde al mia demando, mi alvenis al loko plej grava por mi. Fakte, ĝi estis mia loko preferata; la loko, soleca kaj speciala, kie, de tempo al tempo, mi kutimis enpensiĝi pri mia vivo, kaj kie mi antaŭe prenis kernajn decidojn, por esti pli ekzakta, kie mi antaŭe kreis apartan ceremonion por plifortigi tiajn decidojn, kaj por ne plu bedaŭri ilin. Tie, ekzemple, antaŭ kelke da jaroj, post kiam mi deklamis laŭte certajn vortojn ja ceremoniajn, mi finis la riton per longa ĵeto de granda ŝotrero, dum per mia tuta energio mi kriegis en mia gepatra lingvo: A FER PUNYETES! (mi traduku per “SAT! ĜIS ĈI TIE!”). Mia dekstra flanko tre bone memoras tiun momenton pro la fortega doloro, kiun ĝi sentis post la ĵeto, vere konsiderinda, kiu plu dolorigis mian korpon dum pluraj tagoj kaj noktoj. Tamen mi povas aserti hodiaŭ, ke, almenaŭ ĝis nun, mi neniam pentis pri mia tiama decido, nek pri tia ceremonio. Male: mi ĝoje konstatas, ke ĉio ĉi plej efikis.

Kaj mi tuj sentis kaj komprenis, ke, se estas iu loko speciala, de kie mi povus provi ekiri al ajna loko en alia tempo,

ĝi estas ĝuste ĉi tie, kie mi staras nun, kaj kie mi sidiĝos poste...

28

La vilaĝo, sufiĉe fora kaj maldekstre de mia dorso; agroj kaj kanaletoj, la ponto de la trajno, la rekta fervojo, la kurba fervojo, tiu speco de sidila tomboŝtono, la kablaro elektra super la kapo, la blua ĉielo, aeroplanoj, la varma kaj agrabla vetero, la unudirektaj vojegoj alsubaj, apud la profunda fluejo de preskaŭ senakva rivero, kiu baraktas por atingi sian celon, la maron, apenaŭ diveneblan, dekstre, fore. Kaj antaŭ mi, sed ne tiom fore, Valencio, kaj malantaŭ mi, sed centoble pli fore ol Valencio, Madrido...

Kaj mi decidis, ke ne tiutage, sed en la morgaŭa tago matene, mi revenos al mia estonta Cabo CaĥaveraP? aparta (aŭ “apartaka”, laŭ iu amiko) por provi havigi al mi la finan venkon, por suferi la finan sinkon de mia revo, kio, eble, kondukus

min al ankoraŭ unu plia forges-rito bezonata.

390 Hispana nomo de Cape Canaveral (“Kabo Kanejo”), nomo de geografia regiono en la orienta marbordo de Florido, Usono, kie troviĝas i.a. raketlanĉejo de U.S. Air Force (usona aerarmeo) kaj raketlanĉejo de NASA, nomata Kennedy Space Center. (La trad.)

29

Ĉapitro 5

Kaj en la morgaŭa tago matene, ne komunikinte al miaj familianoj kaj amikoj mian projekton, mi eliris el la domo de miaj gepatroj, kiel en ajna tago, sed tute malplenpoŝa, ĉar tie, kien mi vojaĝos, mi vere bezonos nek mian monon, nek mian identigilon, nek miajn ŝlosilojn, kiujn mi kaŝis en loko sekura kaj kutima ekster la domo. Fakte, mi ne scias kial, mi prenis kaj kunportis nur mian plej puran naztukon tolan.

Kvankam mi ĵus asertis, ke mi komunikis nenion al iu ajn, jen mi ne povis ne skribi ion surpapere, por ke miaj familianoj almenaŭ iel sciiĝu pri mia projekto. Kaj jen mi skribis ĉi tion, sed en mia gepatra lingvo, sur blanka paperfolio, kiu restis sur la

tablo de la manĝoĉambro:

Kulpis ninum (rr mia malajo! Mi havojnĝis la tempon pon nlings Tun de lemo Kvurto haj vun ard G lum Ti jenoj, Mi inteneno neni ĉi tun, al ui, nd mi

mt 241, Un mie varma, Dreon alin ĉuj! PIK

Dum mi relegis la ĵusan skribaĵon, mi ridetis ĉe la nura

imago pri tio, kion mia sankta patrino krios ankoraŭfoje pri mi,

30

kiam ŝi legos mian tielan papermesaĝon: “Ekstravaganculo! Frenezulo!”

Kompreneble, mi antaŭvidis, ke mi revenos hejmen plej malfrue du horojn poste, por la okazo, se mi ne sukcesos eliri el mia vilaĝo survoje al la Jerusalemo de la tempo de Jesuo. Kaj en tiu cirkonstanco mi tuj malaperigus mian strangan mesaĝon, por ke neniu legu ĝin. Ho, jes! Mi ja estis tute konvinkita pri mia ebla sukceso, ĉar mi neniel ĉesis pensi, ke ĉio, absolute ĉio, eblas; tamen, mi nepre devis konsideri, ke se vere ĉio eblas, ankaŭ eblas malsukcesi, ĉu ne? Do, kun fido kaj espero, mi luktus ja ĝisfine por mia revo, sed...

Kaj jes, dum mi marŝadis tiutage al mia fato, mi estis plene konscia pri ĉiuj miaj aferoj en Barcelono, atendantaj mian baldaŭan revenon, kiu neniel efektiviĝus, se mi sukcesus rilate mian gravegan projekton. Sed mi preferis ne troe pensi prie, ĉar tio povus bremsi kaj limigi mian enorman entuziasmon kaj mian konvinkiĝon. Frenezaĵo ne, nenio malhelpus min provi realigi kaj travivi mian revon, kaj plej aparte tiam, kiam mi finfine jam komprenis, ke, se apenaŭ ekspluatatan de ni mem, ni jam posedas la potencan maŝinon, kiu ebligus atingi tian mirindan celon, kiel la mia.

Kaj tiel, marŝante kaj pensante, mi alvenis al mia ekirejo.

31

Ĉapitro 6

“Kaj nun... kiel agi? Kion fari?”, mi demandis min. Mi rigardis, kun vera plezuro kaj tute senhaste, ĉion ĉirkaŭ mi, tiun foran montaron, kiu videblis de tie, kaj kiun mi forgesis mencii en mia antaŭnelonga priskribo de tiu loko tiel speciala por mi, kuŝanta proksime de mia vilaĝo.

Post mia detala ĉirkaŭrigardado, mi sidiĝis sur tiu speco de tomboŝtono, malantaŭ la fora montaro ĵus aludita, kaj kun la zumanta kablaro elektra precize super mia kapo. Jen mi lokiĝis inter du fervojoj: je mia dekstra flanko, la rekta fervojo, kaj je mia maldekstra flanko, la kurba fervojo. Tre baldaŭ trajno venanta el Valencio atingus mian solecejon kaj transveturus ĝin senhalte. Tiam, kiam la trajno estus paralele cirkulanta flanke de mi, mi provus koncentri mian tutan mensenergion por ekiri de tie direkte al plej dezirata nekonataĵo. Ĉiaj danĝeroj estus bonvenaj, se finfine mi povus sukcesi travivi ion tiel grandiozan, kiu certe ŝanĝus mian vivon por ĉiam.

Tiutage, same kiel en la antaŭa, la vetero estis belega. Mi profunde spiris plurfoje por malplirapidigi la batadon de mia tro ekscitita koro, kaj por plene regi mian cerbon, kiu, pli

ekscitita, ŝajnis al mi preskaŭ bolonta kaj vaporiĝonta. Tamen,

32

malgraŭ tio, mi sentis, ke ĉio estas en ordo, ke ĉio harmonias, kvazaŭ la tiama evento estus ekzakte tio, kio devas okazi. Tamen mi devas konfesi nun, ke min trafis ankaŭ momentoj de timo, de paniko, kiam mi vidis la alproksimiĝon de mia ebla ekira tempo: “Patro: formetu de mi ĉi tiun trajnon!” Sed tiajn momentojn tuj venkis mia enorma entuziasmo kaj aventurema spirito, kiuj pelis min antaŭen, ĉiam pli antaŭen.

Kaj tiam mi ekvidis trajnon traveturi la ponton kaj alproksimiĝi al mi. Kaj mi ekspiris ankoraŭfoje plej profunde... La trajno. La dika tomboŝtono. La kablaro elektra. La rekta fervojo. La kurba fervojo. Mia koro. Mia cerbo. MI. Mal-MI. LUMO.

Kiam la trajno min preterpasis laŭ la rekta fervojo, mi

fermis la okulojn kaj atendis. Kaj ekspektis.” Kaj esperis. Kaj

3! Ĉi tie la aŭtoro parodias jenan parolon de Jesuo sur la monto Olivarba: “Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon!” (Luko 22:42) (La trad.)

32 ekspekti: “supozi kredi, ke io okazos”, laŭ Vatrĉ (1987: 21), kiu donas nur tri referencojn, el kiuj du estas vortaraj, kaj nur unu ekstervortara (Bak$i$, originala novelaro de L. N. Newell, 1938). Cherpillod (1988: 41), donas dek referencojn, nur vortarajn. Waringhien (1957: 93) inkluzivas la vorton kaj, sen traduko, resendas ĝin al la dua senco de atendi, kiun li tradukas jene: “s'attendre d (qc, d ce que), compter (que)” (p. 40). Eble li celis ankaŭ la duan sencon de atendi en PV: “Antaŭvidi ion, esperante timante”. Diego (2000: 540) donas ekspekt(ad)o kiel tradukon de expectativa. Iel ajn, temas pri tre malofta vorto (ĉefe vortara) en

33

A9?

subite mi sentis ian “klaŝ-klaŝ” en mia cerbo, kaj jen mia korpo peliĝis malantaŭen kaj supren, dum mi ekvidis lumajn punktetojn flavajn, oranĝajn, ruĝajn kaj violajn, kaj dume mi spertis, ke mia korpa strukturo disfragmentiĝas kaj ĉio mallumiĝas. Kaj mi ne povas raporti la postan okazaĵon, ĉar mi ĉesis konscii kaj svenis; almenaŭ tio ŝajnis al mi. Ĉu eblas sonĝi dum svenado? Kial mi sentis, ke, malgraŭ ĉio, mia vojaĝo estis vere neniel longa, sed male, kvazaŭ oni simple transportis min ĝis ne tro fora loko, proksime de mia ekirejo, eble tra nevidebla truo, kiu kondukis min al alia dimensio spacotempa ol

la nia? Ĉu mi fiaskis kaj ne ekveturis? Ĉu mi freneziĝis? Kie mi?

Esperanto, dum expektar, male, estas tre ofta en Ido. Do, ĉi-romane, laŭ kriterioj detale prezentitaj aliloke (vd. Neves 2019b), mi tradukis expekt- per ekspekt- nur escept-okaze, kiam la klareco tion nepre postulis, kaj en la ceteraj okazoj mi tradukis ĝin per atend-. (La trad.)

34

Ĉapitro 7

Kiam mi fine malfermis la okulojn, mi tute konfuziĝis, ĉar mi devis atenti samtempe plurajn strangajn fenomenojn: unue, mi sentis subitan kaj apartan varmon... Mi neniel rekonis la lokon, kie mi kuŝis surtere kaj tute nuda, sed certe temis ne pri mia ekveturejo... Ŝajnis al mi, ke miaj sensoj iĝis pli kapablaj... Jam malaperis mia troa graso korpa kaj mi fariĝis sufiĉe magra... Mia haŭto ege pli blankis ol kutime, sed, tuj kiam mi kapablis, mi stariĝis, ekpaŝis kaj kovris mian tutan korpon per ia blanka robo, kiu kuŝis subsune sur enorma planto arbusto situanta sur la korto de la vasta domo, apud kies pordego mi ŝajne surteriĝis, ekirinte el mia vilaĝo.

Dum mia mallonga paŝado, mi sentis min aparte malpeza, kvazaŭ ŝveba, se ne fluganta. Reveninte al la ekzakta loko de mia surteriĝo, kaj jam vestita, mi sidiĝis surtere kun la dorso apogita al la muro, kaj mi komencis ĉirkaŭrigardi ĉion... Ĉu ĉion? Unue, mi devis atenti ion pli gravan kaj mirigan: mi ĵus malkovris, kial mi antaŭe eksentis min aparte blanka... Ĉiuj haroj de miaj brakoj malaperis... Tamen ne nur de miaj brakoj, sed ankaŭ de la kruroj, de la brusto kaj de la cetera korpo... Tute

konsternita, mi konstatis, ke mi perdis ankaŭ mian barbon, la

35

lipharojn kaj... Ho, ne! Neniu haro sur mia kapo! Kaj krome, miaj brovoj kaj la okulharoj same malaperis. Sed kio okazas ĉi tie? Kie mi? Kaj tiam mi fine ekvidis grandiozan templon antaŭ mi. Kaj tiam mi ekvidis homojn, kiuj piediras en longaj vestoj similaj al tiu, kiun mi ĵus surmetis por kovri mian nudecon. Kaj tiam mi ekrigardis la bluan ĉielon, spiris profunde, direktis la okulojn al ĉio ĉirkaŭ mi kaj ekkonsciis, ke, eble jes, mi vere atingis la urbon Jerusalemo de la epoko de Jesuo, kiel mi ja deziris. Kaj kial ne? En kiu alia loko mi povus esti? Ĉu ie en Maroko, proksime de Hispanio? Ho, ne! Tute neeble! Kiam mi antaŭe koncentris mian menson rilate mian alvenejon, mi ja estis plej konkreta...

Dume, jen maljuna viro, kiu pasis apud mi, kompate rigardis min kaj ĵetis almozan moneron sur mian sinon. Ho! Mi ne sukcesis reagi! Ĉu mi vere aspektis tiel kompatinde? Sed kial? Ĉu ĉar mi estis senhara tutkorpe? Ĉu ĉar mi sidis tie, proksime de la templo? Ĉu pro miaj piedoj sensandalaj? Ĉu ĉar la blanka robo, kiun mi surmetis, estis tro granda por mia korpo kaj neniel konvenis al ĝi? (Parenteze: kio okazis al mia propra vestaro? Ĉu ĉio malaperis por ĉiam? Ho, jes! Ĉio perdiĝis.

mia plej pura naztuko tola vanuis survoje, ve!).

36

Ĉapitro 8

Kaj tiam mi ekvidis lin. Temis pri knabo ĉirkaŭ dekdu- jara, kiu trankvile alpaŝis la templon, tuj enironte ĝin. Kvankam mia konfuziĝo ne ĉesis, mi devis reagi plej rapide, ĉar tiu knabo povis esti neniu alia ol Jesuo el Nazareto. Mi ne tro multe pensis, kiam mi levis mian manon kaj salutis lin per la unua vorto, kiu venis al mi en la kapon, ofte uzata en mia gepatra lingvo:

Hola!

La knabo haltigis sian marŝon, ekrigardis min kun intereso kaj aŭdigis al mi sian belan voĉon:

Saluton! Ĉu vi estas fremdulo?

Ĉu fremdulo? Ho, jes! Kaj pli multe ol simpla fremdulo! mi enigme respondis.

Dum momento mi timis, ke tiu knabo ne estas Jesuo, sed nur dum momento:

Mi komprenas: vi venis ne nur de fora lando, sed ankaŭ de fora tempo, ĉu ne? li aŭdacis.

Kaj nur tiam mi ekkonsciis mirindaĵon, kiu preskaŭ paralizis mian langon: mi konversaciis kun Jesuo aramee... Sed kiam mi lernis la aramean? Ĉu tio estis ia miraklo? Ĉu novaj

kapabloj de mia cerbo? Mi nur scias, ke, aŭdinte la unuajn tri

37

kvar vortojn de Jesuo, mia cerbo tuj detektis la lingvon kaj ebligis al mi kompreni kaj paroli la aramean, kvazaŭ mi estus naskita en tiu loko tiuepoke.

Ho, jes! mi konsentis —. De tre fora lando kaj tre fora tempo, verdire. Fakte, mi venis viziti vin, se vi estas Jesuo el Nazareto. Tamen, mi miskalkulis la ĝustan tempon, kaj jen mi alvenis ĉi tien almenaŭ dek ok jarojn pli frue ol mi intencis alveni. Kaj nun, jen mi ne tute certas, ĉu mi sukcesos denove veturi cerbe por atingi vian vivon plenaĝan.

Se vi sukcesis alveni ĉi tien, vi sukcesos alveni ankaŭ tien li asertis.

Ĉu vere? Do, mi plej volonte akompanos vin dum via grava publika agado mi aldonis.

Kiel vi nomiĝas? demandis Jesuo.

Mi nomiĝas Partakael, “Dio kun Partaka”, sed nur Partaka por miaj familianoj kaj amikoj. Kaj Par Parti por mia

edzino.

3 Ĉi tie la aŭtoro parodias la etimologion de Emanuel, nomo signifanta, en la hebrea, “Dio kun ni”, kiel estas skribite en la Biblio: “Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, / Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; / tio estas, Dio kun ni.” (Mateo 1:23). La fina parto de la nomo, el (hebree PN) signifas ja “Dio”. (La trad.)

38

Bone, Partakael: mi nun adiaŭu vin kaj eniru la templon, ĉar mi devas diskuti ĝustatempe kun la tieaj kleruloj. Ĝis baldaŭ!

Kaj Jesuo eniris la templon, dum mi restis samloke kaj komencis pensi, kiel mi agos por ne plu miskalkuli mian cerban vojaĝon. Nu, ĉi-foje mi certe klopodus esti absolute preciza, kiam mi orientos mian menson direkte al mia ekzakta celo

spacotempa.

Jubilo de Jesus Nifo (“Jubilo de Infano Jesuo”), 2020), oleopentraĵo de O Jose Luis Castrillo (n. 1959), aŭtodidakta pentristo hispana.

39

Ĉapitro 9

Miaj sensoj jam definitive pliboniĝis, kaj mi devis tuj eklerni regi ilin, por ne freneziĝi... Jen mi videgis, aŭdegis, flaregis, kaj ĉio ĉi kune vere estis iom suferiga kaj kaosa por mi, kiu, ne necesas tion diri, neniam antaŭe spertis ion similan en mia tuta vivo.

Post ne tro multe da minutoj, mi vidis aperi, sed sufiĉe fore, viron kaj virinon, kiuj aspektis aparte nervoze kaj zorgeme.

Mi deduktis, ke ili estas Jozefo kaj Maria, kaj mi fiksis sur ii ambaŭ miajn novajn kapablojn... Kvankam ili troviĝis ankoraŭ sufiĉe fore, mi povis perfekte vidi iliajn mienojn kaj aŭdi ilian konversacion, kiu, tute neantaŭvidite, temis pri mia persono:

Ni demandu tiun sidantan viron kun la dorso apogita al la muro! Eble li vidis nian filon kaj povas informi nin prie sugestis Jozefo.

Ĉu tiun viron tie? Ĉu tiun vestitan per blanka robo? Ho, Jozefo! Li ŝajnas al mi tre stranga homo komentis Maria.

Bonvolu kredi min, kiam mi diras al vi, ke, sen ajna malbona intenco, mi ne povis ne reagi per jena penso: “Ĉu mi

strangas? Strangas via gravediĝo!”.

40

Kaj jen ili plu dialogis pri mi, dum ili iom post iom alproksimiĝis al la loko, kie mi sidis:

Ho, jes! Li ŝajnas vere stranga homo... Kaj kian enorman kaj kalvan kapon li havas! ekkriis Jozefo.

Kiam ili fine alvenis al mi, ili haltis, kaj Jozefo salutis min:

Pacon al vi, sinjoro! Ĉu vi komprenas mian lingvon?

Jes, vian lingvon mi komprenas kaj parolas. Ĉu mi povas vin helpi?

Ni serĉas, jam de tri tagoj, nian malaperintan fileton. Ĉu vi vidis adoleskulon, kiu ŝajnas ŝvebi dum li paŝas? Li estas vere tute neordinara diris Jozefo.

Ho, jes, sinjoro! Mi parolis kun li. Li eniris la templon antaŭ nelonge mi informis.

Ĉu vere? Dankon! Dankon, sinjoro! Pacon al vi! ekkriis Jozefo, dum li senprokraste eniris la templon kun sia edzino.

Iom poste, kaj antaŭ ol nia sankta trio eliris el la templo, mi sukcesis aŭdi la voĉon de Jesuo:

Kial vi serĉis min? Ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?

Ĉu en la domo de via patro? Mi donos al vi plian domon de via patro! koleriĝis Jozefo, kaptinte orelon de Jesuo kaj

eltirinte lin el la templo.

41

AJ! Aĵ! Aj! esprimis Jesuo sian subitan oreldoloron.

Ĉu vi ŝatas suferigi vian patrinon, bubo? Ĉu vi ne konscias, kion vi faris? riproĉis lin Jozefo, sen liberigi lian orelon.

Mi petas, Jozefo! Mi petas! intervenis Maria —. Li estas nura knabo! Ne estu tro severa!

Ĉu nura knabo? Knabo ja, sed tro dorlotita! Se vi antaŭe ne donus al li flugilojn,”“ Maria... Se vi antaŭe permesus al mi rompi al li oston ĝustatempe, neniam okazus ĉi tio!

Mi sentis Jozefon tiel furioza, ke mi decidis ankaŭ interveni, sed plej ruze kaj efike:

He, sinjoro! Ankaŭ mi treege ŝatas kapti orelojn por puni knabojn malobeemajn... Permesu al mi kapti la alian orelon de via filo, por ke la puno estu pli humiliga!

Ĉu vi ŝercas, sinjoro? Mian filon punas neniu alia ol mi mem respondis Jozefo, tuj liberigante la orelon de Jesuo.

En ordo, sinjoro! Mi provis nur helpi per mia propono

mi diris.

3 Doni al iu flugilojn: metafora esprimo, ekzistanta en simila formo en pluraj lingvoj (ekzemple, en la portugala, hispana, itala, nederlanda kaj greka) kaj signifanta “doni liberecon”, “doni elanon”, “kuraĝigi”, “stimuli”. (La trad.)

42

Kaj sen pliaj vortoj rimarkindaj, la Sankta Familio plu paŝis kaj malproksimiĝis de mia starejo ĉe la muro, ĝis mi vidis ilin malaperi. (Parenteze: jen nia knaba Jesuo ne ĉesis karesi sian

punitan orelon, por ĝin sendolorigi, ve!, mi konjektas).

Ritrovamento di Gesŭ nel tempio (“Retrovo de Jesuo en la templo”), oleopentraĵo de O Sofia Novelli (n. 1991), itala artistino, specialiĝinta pri sakrala arto.

43

Ĉapitro 10

Mi ekkomprenis, ke mia tempo en tiu Jerusalemo jam finiĝis, kaj ke mi devas provi ekiri, kiel eble plej baldaŭ, direkte al iu posta Jerusalemo, kie Jesuo el Nazareto mondfamiĝos... Tamen konvenus, se mi ekirus de plej trankvila loko, sed jen mi ne aŭdacis marŝi kelkajn paŝojn meze de la homoj, ĉar mia ĝenerala aspekto, kaj precipe la tunikego, kiun mi antaŭe surmetis, invitis iri vere nenien... Ŝajnis al mi, ke mia blanka robo ĉiumomente pligrandiĝas, ke mia korpo konstante ŝrumpas, sed, ĉiaokaze, mi sentis min tute ridinda tiel vestite, kvankam tia vestegaĉo jam utilis al mi, almenaŭ por kovri mian nudecon. Kaj se restis al mi iu dubo pri mia malbelega aspekto, ĝi malaperis, kiam pluraj infanoj, kiuj pasis apud mi, rigardis min mokeme, kaj salutis min per “Adiaŭ, sinjoro malbela!”, dum ili ridegis kaj forkuris de mi. Mi do decidis reveni sur la korton de la domego, kie mi antaŭe prenis la tunikon, kaj supreniri ŝtonan ŝtuparon, kiun mi antaŭe vidis tie, kaj kiu, plej probable, kondukos al supra teraso, de kie mi povos provi malaperi por denove aperi, sed en malsama spaco kaj en posta tempo.

Mi stariĝis kun nekutima lerteco kaj ekmarŝis al la apuda

korto, dum mi spertis ankoraŭfoje, ke mia korpo fariĝas pli

44

malpeza, kvazaŭ ĝi ŝvebus... Kaj jen, antaŭ ol mi komencis supreniri la ŝtuparon, min ŝokis tio, ke mi antaŭvidis kun plena certeco, kion mi trovos tie, ke mi renkontos neniun, kaj do ke tia teraso estos loko tute trankvila kaj sekura por mi... Atinginte ĝin, mi serĉis la plej oportunan angulon por mia ekiro, kaj la plej bonan kaŝejon, por la okazo, ke mi aŭdos bruon de paŝoj suprenirantaj la ŝtuparon.

Ĉe nura pripenso pri la ebla aspekto de la proprietulo de mia vestego, mi ektremis, ĉar li certe estus enorma, kvazaŭa giganto dumetra kaj cent-kvardek-kilograma, almenaŭ...

Kiam mi trovis la plej taŭgan ekirejon sur la teraso, mi sentis la bezonon kaj la impulson demeti mian robegon kaj resti denove tute nuda, tia, kia mi antaŭe surteriĝis en Jerusalemo, ekirinte de mia vilaĝo. Kaj mi demetis mian veston.

Ĉi-foje mi pli forte konvinkiĝis ol antaŭ mia unua ekiro, kaj krome, mi aldonis al ĝi la vortojn, kiujn Jesuo diris al mi: “Se vi sukcesis alveni ĉi tien, vi sukcesos alveni ankaŭ tien”.

Mi ne tedos vin per detala klarigado de ĉio, kion mi faris por ekiri; mi diros al vi nur, ke min altiris la bluo de la ĉielo... Min altiris la ĉielo... Min altiris... Kaj ke, ĉi-okaze, mi sentis en mia cerbo nenian “klaŝ-klaŝ”, sed nur ian senfinan zumadon, kiu

invitis min fermi la okulojn, forgesi min mem kaj lasi min

45

konduki ĝis la transa bordo... “Zummm Zummm

»

Zummm Zummm Zummm ”.

Flying high (“Alte flugante”, 2009), akrila pentraĵo de O Mats Eriksson (n. 1967), sveda artisto, specialiĝinta pri portretoj kaj nudverkoj, iama kemia esploristo.

46

Ĉapitro 1

Ĉu mi diris “la transa bordo”? Nu, jen mi fakte reaperis inter bordo kaj bordo kaj, pli ekzakte, meze de iom profunda rivero, en kiu mi retrovis min sidanta surfunde kaj tute nuda... Mi devas agnoski, ke, antaŭ ol ekiri, jam venis al mi en la kapon la drola ideo, ke nun, kiam mi ekiros nuda, mi eble alvenos vestita, sed tio ja neniel okazis, kaj jen mi plu nudis kaj senharis, ve!

Mi antaŭe estis tiel preciza pri mia alven-loko kaj -epoko, ke vere estis sufiĉe pravigebla tio, ke mi reaperis meze de rivero... Kaj tia rivero povus esti neniu alia ol Jordano... Kaj la riveron plenigis amaso da homoj, kiuj aŭskultis kaj obeis la vortojn de krianto:

Venu al mi, pekuloj! Pentu pri viaj pekoj, kaj mi vin baptos por via saviĝo! Pentu! Pentu!

Temis kompreneble pri Johano, la Baptisto, kiu staris meze de la rivero, kaj kiu baptis kaj purigis, per la akvo de Jordano, ĉiujn pekulojn, kiuj alproksimiĝis al li...

Kion mi faris ĉi-foje por kovri mian nudecon? Mi devas konfesi, ke ankaŭ ĉi-okaze mia unua ideo estis vere absurda, ĉar

antaŭe venis al mi en la kapon la ideo peti de Johano, la Baptisto,

47

ian veston... Tamen, mi tuj konjektis, ke, se la Baptisto posedus alian veston, ĝi estus pli terura ol tiu, kiun li surhavis dum la baptado... Ho, Dio mia! Johano, la Baptisto, vere impresis min, ne nur pro siaj kriegoj al la homoj, sed ankaŭ pro sia malpura aspekto... Mi neniam antaŭe vidis iun, kiu, meze de la akvo, ŝajne ŝatis ĝin nur por bapti kaj trinki, sed neniel por purigo de siaj korpo kaj vestoj...

Dume, jen mi ekvidis ion, kio tuj preterflosos min, kaj mi ja kaptis la okazon por preni ĝin. Temis pri nenio alia ol sufiĉe eta teksajo blanka, neniel malpura, sed antaŭ nelonge purigita... Ĝi ŝajnis al mi tiel malmulte utila, ke mi preskaŭ ellasis ĝin, sed subite mi ekkomprenis ĝian funkcion, kaj ke tia tuko, almenaŭ provizore, certe utilus al mi... Min surprizis la lerteco, kun kiu mi aranĝis kaj surmetis tiuspecan kalsonon INRI-stilan,”” sidante surfunde kaj meze de rivero, ĉar, ne necesas tion diri, mi

neniam antaŭe surmetis tian simplan teksaĵon kiel kalsonon...

35 -INRI: akronimo de la latinaĵo ZESVS NAZARENVS REX IUDAEORVUM (“JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ”), titolo, kiun Pilato skribigis latine, greke kaj hebree kaj alfiksigis al la kruco, sur kiu oni pendigis Jesuon (Johano 19:17— 22). Per “kalsono INRI-stila” la aŭtoro ŝerce aludas la zontukon, kiun Jesuo tradicie surhavas en bildoj pri la krucumito, kvankam plej probable la romianoj krucumis lin nudan, same kiel la du apudajn rabistojn. (La trad.)

48

Dum mi kovris miajn subkalsonajn korpopartojn, mi povis ja

tion konfirmi: nenia haro ie ajn.

Saint Jean-Baptiste prechant dans le desert (“Sankta Johano, la Baptisto, predikanta en la dezerto”, 1849), oleopentraĵo de Alexandre Cabanel (1823—-1889), franca artisto, reprezentanto de la Akademia Novklasikismo.

49

Ĉapitro 12

Kiam mi rimarkis, ke neniu plia homo pretas alproksimiĝi al la Baptisto, por esti baptita de li, mi mem aŭdacis stariĝi kaj iom post iom alproksimiĝi al la sankta viro, por lin saluti. Mi sentis min almenaŭ iom vestita, dank” al la kalsono, ĵus improvizita kaj surmetita.

Pentu, pekulo! Pentu pri viaj pekoj, kaj venu ĉi tien, por ke mi baptu vin! Johano, la Baptisto, volonte invitis min.

Ho, ne, amiko! Mi jam estas baptita respondis mi ĝentile.

Ne mensogu, pekulo! Se mi jam baptus vin, mi certas, ke mi ne plu forgesus vian kapon!

Ĉu mian kapon? Tiam mi ne povis ne rigardi aparte atente la kapon de la kompatinda Baptisto kaj imagi ĝin kuŝanta sur luksa pleto; tamen mi ne estis tie por provi ŝanĝi estontajn eventojn, se mi povus tion fari. Jen tu Herodo kaj lia edzino kaj bofratino Putifar igos senkapigi kaj mortigi Johanon, la Baptiston, post kiam oni malliberigos lin... Ho, jes! Mi tion

scias! Mi bone scias, ke la edzino de Herodo ne nomiĝis Putifar

50

99 ?

(vira nomo el alia biblia rakonto),”” sed mi ĉiam nomas ŝin tiel;

kaj tiamaniere mi jam povas aserti, ke ŝia filino, nome Salomeo, estis vera idino de Putifar, kiu postulis la kapon de la Baptisto kiel dancopremion.

Mi venas el fora lando kaj estonta tempo, kaj mi jam baptiĝis en mia tempo kaj mia lando, kiu situas ekstreme de la granda maro, ĉe plej profunda Okcidento mi provis klarigi.

Sed kion vi diras, frenezulo? Pentu, pekulo! Pentu! Neniu povas veni el tempo estonta! —ekkriis la Baptisto.

Ĉu vere, Johano? Bone. Mi scias, kiu vi estas, kaj mi

sciiĝis pri viaj gepatroj, Zeĥarja kaj Elizabeto klarigis mi.

36 Putifar (Potifar, laŭ la Londona Biblio) estis egipto, “kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj” (Genezo 39:1), kiu aĉetis Jozefon, filon de Jakobo, kiel sklavon. Rimarkinte lian lertecon pri ĉiaj aferoj, Putifar “estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn ĉion, kion li havis” (39:4). Tamen post kelka tempo la edzino de Putifar “ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon” (39:7) kaj plurfoje penis venigi lin en sian liton, sed vane, ĉar Jozefo ĉiam rifuzis. Tamen ŝi senpacienciĝis kaj tuj post plia sensukcesa invito ŝi publike akuzis lin pri seksperforta provo, kio igis Putifaron ordoni lian malliberigon. La Biblio ne mencias la nomon de la edzino de Putifar, sed Bulthuis (1926: 31) helpis sin per la nomo Jempsar, kiun li prenis el la dramo Joseph in Egypte (1640), de Joost van den Vondel (1587-1679), nederlanda poeto kaj dramisto. Tamen laŭ juda kaj islama tradicio ŝia nomo estis Zulejka (el la araba L3)), kiun nomon citas 1.a. Nordenstorm (2015). (La trad.)

51

Sed kiel?! Kiel vi sciiĝis pri miaj gepatroj? demandis li, gratante la kapon kaj larĝe malfermante la okulojn —. Ho, pardonu! Ĉu vi estas tiu, kiun ni atendas? aldonis li.

Mi ne scias, ĉu vi min atendas. Ĉu iu avertis vin pri mia alveno ĉi-tempa?

Ho, pardonu! Pardonu! Ĉu vi estas la Mesio?

Ĉu mi, la Mesio? Ho, ne! Mi nomiĝas Partakael, kaj mi ne estas la Mesio, kredu min!

Se tiel estas, pentu, pekulo! Pentu pri viaj pekoj kaj ne plu mensogu! Mi baptos vin! regajnis la Baptisto sian parolon.

Ho, ne, Johano! Mi ne mensogas! Vi baptos Emanuelon, ne Partakaelon. Vi baptos la Mesion. Mi vere jam baptiĝis.

Ĉu plia frenezaĵo, profetaĉo? Mi neniel meritas bapti la

Mesion, sed mi devus esti baptita de Li! ekkriegis li.

52

Ĉapitro 13

Tiam okazis io vere stranga: jen, subite, la Baptisto ĉesis rigardi kaj paroli al mi, kvazaŭ li jam perdus sian tutan intereson pri mia persono... Krome, lia mieno fariĝis pli serioza ol kutime, kaj li direktis siajn okulojn al iu, kiu tiam alproksimiĝis malantaŭ mi.. La Baptisto, kiu stariĝis firme, sen ajna palpebrumo, komencis saltegi vertikale supren, supren, supren, supren... Kiel klarigi tion!? Ĉu vi iam spektis, kiel saltas la masajoj“” en Afriko? Nu, la saltado de la Baptisto multe pensigis min pri tiaj unikaj saltoj alsupraj, kvankam tiu estis pli malfacila, ĉar li saltadis meze de rivero kaj kun akvo ĝisgenue... Mi tuj ekkomprenis la okazaĵon, kiam mi turnis mian kapon kaj ekvidis Jesuon el Nazareto, kiu venis al ni... Ŝajne, ĉiufoje, kiam Jesuo kaj la Baptisto renkontiĝis, tiu ĉi ne povis ne eksalti en ties ĉeesto; antaŭ ol naskiĝi, Johano jam saltis en la ventro de sia

patrino, kiam ŝin vizitis Maria, kiu tiam ankaŭ gravedis.

3' La masajoj estas nomade vivanta paŝtista etno en Afriko, kiu hejmas en la vastaj ebenaĵoj en la sudo de Kenjo kaj en la nordo de Tanzanio. (La trad.)

53

La Baptisto, tute rigida, ne ĉesis salti supren, ĝis Jesuo tuŝis liajn ŝultrojn per siaj manoj... Tiam, la nazaretano petis Johanon, ke tiu ĉi baptu lin, kaj la Baptisto diris al li rifuze:

Mi ja bezonas, ke vi baptu min... Kaj vi venas al mi?

Kaj Jesuo respondis al li per jenaj proksimumaj vortoj:

Permesu nun, ke ni agu tiel, ĉar ni devas respekti kaj obei la tutan justecon!

Kaj tiam Johano akceptis bapti Jesuon. Kaj tuj kiam tiu baptis lin, malfermiĝis la ĉielo, kaj jen blanka kolombo malsupreniris, ĝis ĝi eksidis sur la kapo de Jesuo Kristo. (Tio memorigis min, ke ankaŭ mi havis mian blankan kolombon preskaŭ surkape, kiam mi aĝis du jarojn kaj oni fotis min en la Placo de la sankta Virgulino en Valencio).

Kaj poste eksonis la laŭtparolilo de la ĉielo kaj aŭdiĝis voĉo aparte grava kaj persona (ĉu aparte grava kaj dia?), kiu diris:

Vi estas Mia Filo, la amata; en vi mi havas plezuron.

Tie staris amaso da homoj, kiuj vidis kaj aŭdis ĉion okazantan; tamen, kiam oni juĝis kaj mortkondamnis Jesuon, jen neniom da atestantoj sin prezentis por rakonti, defende de Kristo, ke ili vere aŭdis la voĉon de Dio voki Jesuon Filo, kaj ke

Li malsuprenigis Sian Propran Spiriton, kiel blankan kolombon,

54

sur la kapon de la Filo. Multe da atestantoj, sed neniom da

atestantoj. Tre strange, ĉu ne?

Jesus Dove (“Jesuo-Kolombo”, 2018), pentraĵo de O Jerry Bacik, usona artisto.

55

Ĉapitro 14

Jesuo el Nazareto, post la baptiĝo, jam eliris el la rivero, kaj mi tuj ekmarŝis malantaŭ li, adiaŭinte la Baptiston:

Adiaŭ, Johano! Mi devas akompani Jesuon. Pacon al vi, amiko!

Tru! Iru kun li! Mia tempo ĉi tie jam finiĝis respondis Johano.

Kiam mi atingis la bordon, kaj Jesuon, kaj la blankan kolombon sur lia ŝultro, mi alvokis lin, kiu plu marŝis senhalte:

He, Jesuo! Atendu, mi petas! Ĉu vi ne memoras min?

Ho, jes! Mi bone memoras vin. Kiel mi povus forgesi vian voĉon! ekkriis li, haltinte, sin turninte kaj atentinte mian kapon.

Mi estas ĉi tie por akompani vin ĉien, kien vi iros, Jesuo.

Mi tion bedaŭras, Partakael, sed neniu rajtas akompani min nun, ĉar min devas konduki la Spirito en la dezerton, kie mi, sola, fastos dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj... Post mia reveno, mi volonte invitos vin akompani min.

Ho, ne! Kaj kion mi faros ĉi tie, sola, dum tiu longa

tempo? Mi havas nenion: nek vestojn, nek manĝaĵon, nek

56

monon, nek amikojn... Kion mi faros ĉi tie ĝis via reveno? mi plendis.

Iru en la vilaĝon Betanio kaj serĉu iun Lazaron kaj liajn fratinojn, Martan kaj Marian. Vi ja povos gasti ĉe ili dum mia tuta foresto diris Jesuo.

Ĉu vere? Dankon, Jesuo! Nur plian aferon, mi petas! Ĉu vi povas helpi min rericevi vestojn kaj sandalojn? Mi sukcesos iri nenien, se mi restos nur enkalsona kaj senŝua.

Tiam ŝajnis al mi, ke la blanka kolombo malkvietiĝis kaj rigardis al mi okulangule, sed Jesuo respondis al mi ĝentile:

Laŭiru tiun vojeton alsupran kaj eniru la duan domon, kiun vi renkontos. Tie vi trovos ĉion bezonatan.

Ho, dankon! Dankon, Jesuo! Mi ne plu ĝenos vin. Bonan vojaĝon kaj bonan faston! Adiaŭ, Jesuo! Adiaŭ, Spirito! ekkriis mi aŭdace, dum mi simpatie rigardis al la blanka kolombo.

Iru kun Dio, Partakael! Bonvolu saluti mianome Lazaron kaj lian familion! adiaŭis min Jesuo.

“Ho! Kiom multe kaj kiel rapide kreskis tiu ĉi homo!”, mi pensis, dum mi rigardis la forirantan nazaretanon. “Ŝajnas al mi, ke mi renkontis lin hodiaŭ, kiam li aĝis dek du jarojn, kaj jen, nun, apenaŭ iom pli malfrue por mi, li fariĝis almenaŭ

tridekjara”, mi konjektis. “Eble tiuj pasintaj dek ok jaroj estis

57

longa tempo por li, sed, miaflanke, mi havas la impreson, ke mi transiris ilin dum ne pli ol dek ok minutoj, ve! Ho, tempo!”, mi

plu pensis.

Jesus in the Desert (“Jesuo en la dezerto”), surrealisma oleopentraĵo de O Anton Kalemeniev (AHToH KanemeHEB, n. 1978), ukraina artisto.

58

Ĉapitro 15

Mi marŝis ĝis la domo indikita de Jesuo, kaj tie oni donacis al mi tunikon, sandalojn kaj kaptukon; kvankam ili jam antaŭe vestis allan homon, ĉio estis almenaŭ purigita kaj sufiĉe laŭmezura por mia tiama korpo, kiu jam fariĝis tute magra.

Survoje al la tre proksima vilaĝo Betanio, mi rememoris mian iaman vojaĝon kaj restadon en la Sankta Lando nome la nuna Israelo/Palestino —, kiam mi vizitis Betanion, kaj kiam, dum mi serĉis la sepultejon de Lazaro, mi mispensis, ke mi alvenis al la vilaĝo, dum, fakte, mi nur atingis Abu Dis, vilaĝeton apud Betanio... Tiam, ĉar mi renkontis neniun por pridemandi, mi trairis la supraĵon de tre stranga loko, ia alta fermilo, kiu kondukis al granda pordo... Tie troviĝis maljunulino, kaj mi demandis ŝin pri la sepultejo de Lazaro, kaj ŝi, plej afable, invitis min eniri la domon kaj prezentis min al alia maljunulino, al kiu mi ripetis mian demandon... Subite, mi ĉie ekvidis maljunulinojn ĉiu el ili pli olda ol la antaŭa kaj nur tiam mi ekkomprenis, ke mi eniris ian oldulinejon... Ho! Kaj mi tie insiste demandis pri sepultejo! Tamen tiuj virinoj informis min, ke mi alvenis ne al Betanio, sed al apuda Abu Dis, kaj ili krome tre ĝentile

kondukis min ĝis grandega fenestro kaj invitis min admiri la

59

nekredeble belan panoramon de la apuda Jerusalemo, kun ĝia orkolora kupolego kiel ĉefa protagonisto.

Post kiam mi fine atingis Betanion kaj alproksimiĝis al la sepultejo, jen viro sur memoraĵvenda ĉaro, kiu gardis la ŝlosilon, akompanis min ĝis la pordo de la iama tombo de Lazaro kaj petis de mi monon por eniri tien... Mi tuj diris al li, ke mi ne rajtas uzi monon por eniri sanktan lokon, kaj tiam li ekbruligis lumon kaj invitis min malsupreniri sola por viziti la sepultejon... Kiam mi revenis kaj redonis al la viro la ŝlosilon, jen li invitis min aĉeti memoraĵon, kiu neniel sakralis, sed mi respondis al li, ke mi ne estas turisto, sed vojaĝanto, kaj ke mia malmulta mono estas por aferoj nepre necesaj, kaj ne por memoraĵoj... Mi ne povas ne rideti nun, kiam mi konjektas, ke tiu viro, plej probable arabo, eble pensis pri mi: “Ho! Tiu ĉi fremdulo estas judo pli Juda

ol la judoj mem!”

60

Ĉapitro 16

Dum mia serĉado de la domo de Lazaro kaj de liaj fratinoj, mi povis ankoraŭfoje konstati, ke mi plue ne nur komprenas, sed parolas senprobleme la lingvon aramean. Kaj krome, mi denove konsciis, ke miaj sensoj pleje disvolviĝis kaj pliboniĝis, kaj ke mi vere kapablas aŭdi, vidi flari ion ajn, de tre fore. Kaj aliflanke mia marŝado plu estis aparte leĝera, kvazaŭ ŝveba...

Kvankam, kiel skribite, mi jam vizitis Betanion fine de la 20a jarcento, mi sukcesis rekoni nenion en la vilaĝeto, ne la zonon de la domo de Lazaro, kiam mi fine atingis ĝin... Ĉio estis absolute malsama de tio, kion mi vidis tiam; tamen estas tute kompreneble ke, post 2000 jaroj, vilaĝeto povas transformiĝi ĝis nerekonebleco, ĉu ne?

Ŝajne mi plej oportune alvenis al la hejmo de Lazaro, ĉar, kiam mi prezentis min tie, ĉiuj tri gefratoj estis hejme, kaj miaj gastigantoj min akceptis ne nur plej afable, sed entuziasme... Ili tuj demandis min senhalte pri Jesuo kaj pri mi mem... Ili ja deziris ekscii ĉion pri io ajn... Kaj jen, iumomente, Maria, kiu

antaŭe iom silentis kaj tiam aparte atente observis mian vizaĝon,

61

dum mi direktis miajn okulojn al ŝiaj fratoj, subite ekkriis tute spontane:

He, gefratoj, rigardu! Li movas siajn okulojn kiel Joroboam!“S

Ho, jes! Marta kaj Lazaro konsentis, post kiam mi rigardis al Maria, kiu tiam aldonis jenon:

Tamen Joroboam estas ĝiba, malpura kaj freneza almozulo, dum nia nova gasto aspektas verdire kiel tute normala, agrabla kaj klera vojaĝanto, ĉu ne?

“Ĉu mi, normala? Ha, se vi scius ĉion pri mi!”, mi pensis. Kaj tiam, mi klarigis al ili ĉion rilate al mia okula danco: ke ĝi nomiĝas nistagmo, kaj ke mi ĉiam asertas, ke ĝi estas optika gracio, kiun mi havas denaske, dum aliaj preferas kredi, ke ĝi estas difekto ĉe miaj okuloj; fakte, jen iama specialisto asertis, ke mia nistagmo estas muskola patologia kazo... Tamen mi demandas min: kial, se mia vidkapablo pleje pliboniĝis, mi plu konservas mian karan nistagmon, kvazaŭ mi bezonus ĝin por esti plene mi mem? Kaj mi tuj respondas iom humure mian ĵusan demandon: ĉar mia kara nistagmo estas optika gracio, kiun mi

ne perdu dum mia tuta vivo, ve!

3 Anstataŭ Jerobeam, nomo de biblia persono (vidu Reĝojn 1, 12; I, 14). Ci tie la aŭtoro ŝerce aludas la hispanan joroba (“ĝibo”). (La trad.)

62

Ĉapitro 17

Jam instalita ĉe Lazaro, mia tempo tie pasis pli rapide ol mi atendis... Post la unuaj tagoj, mi kutimis eliri el la domo por ekskursi, almenaŭ dum la tago, ne nur en Jerusalemo, sed ankaŭ en apudaj vilaĝetoj, kaj en Betleĥemo, ne tiel proksima, kiam iutage mi vekiĝis kaj ellitiĝis tre frue por vojaĝi tien kaj reveni hejmen ne tro malfrue, ĝustatempe por vespermanĝi kun miaj ĝentilaj gastigantoj.

Marta, la pli aĝa fratino, ĉiam pretis prepari kaj proponi al mi kelkajn manĝaĵojn, por ke mi povu ekskursi sen malsato dum la tuta tago... Ŝi ĉiufoje ripetis, dum ŝi enmanigis al mi la nutroprovizojn: “Prenu! Prenu ĉi tion por manĝi survoje!”... Kaj ĉiutage, kiam mi revenis hejmen feliĉa, sed laca, tie estis miaj tri afablaj gastigantoj por donaci al mi ion ajn bezonatan, kaj por plu demandi min pri ĉio imagebla, kaj neimagebla.

Maria, la malpli aĝa fratino, estis aparte spontana, scivola kaj atentema, kaj ŝi ofte sidis ĉe miaj piedoj kaj aŭskultis min kun malfermita buŝo... Dume, jen Marta, kelkfoje grumble, aranĝadis ĉion por la vespermanĝo... Kaj Lazaro, kies sanstato ŝajnis al mi ne tro bona, kutimis demandi min, ĉu mi scias ion

pri lia estonteco, kaj ĉu li vivos dum multaj jaroj ĉu lia

63

malfortika sano, fine, kondukos lin tombejen. Mi ja nenion rajtis riveli al Lazaro, sed mi almenaŭ provis lin trankviligi pri liaj zorgoj. Nenia problemo, Laĉjo! Ne suferu!

Kaj jen, dum unu el miaj ekskursoj en Jerusalemo, kiu tiam plenis de romiaj soldatoj, mi naive provis aliri certan lokon, ŝajne malpermesitan, kiam soldato subite min haltigis kaj laŭte ekkriis antaŭ ol puŝegi min:

He, vi! Kien vi iras? Foriru de ĉi tie, hundaĉo!

He, vi! respondis mi, koleriĝante, dum mi rigardis rekte en liajn okulojn. Sed... kion vi faras, soldataĉo? Kiel vi aŭdacas tiel min puŝegi kaj insulti?

Sed... kiel!? Ĉu vi parolas la latinan? Kie vi lernis mian lingvon? demandis li, kaj tuj ŝanĝiĝis lia sinteno al mi.

En la sama loko, kie mi rafinite edukiĝis, kaj kie vi certe neniam ĉeestis diris mi, ne sukcesante kalmigi mian koleron.

He! Vi estas fremdulo, ĉu ne? De kie vi venas? daŭrigis li.

El Iberio, el Hispania Citerior Tarraconensis,”” el la urbo Valencio diris mi, por ion komprenigi al tiu bruto.

Ho! Ĉu vere? Kaj kion vi faras ĉi tie? Kial vi venis en

tiun ĉi damnitan landon?

39 Iama romia iberia provinco, kies ĉefurbo estis Tarraco, la nuna Taragono (Tarragona). (La trad.)

64

Ha, nur por promeni! Kaj nun, mi devas daŭrigi mian promenadon, ve! Jupitero vin protektu! respondis mi.

Ho, fremdulo! Atendu! Ne estu rankora kaj iom restu kun mi... Mi ege enuas en tiu ĉi landaĉo! plendis li.

Tamen mi jam ekpaŝis, kaj mi nur turnis la kapon, por adiaŭi la soldaton per mangesto, sed mi ne haltis denove. (Parenteze: mi mem ekmiris, kiam mi aŭskultis min paroli latine tute flue... Sed... kie kaj kiam mi lernis ĝin? Mi scias nur ke, same kiel antaŭe okazis al knabo Jesuo pri la aramea, ĵus aŭskultinte la unuajn plurajn vortojn de la soldato, mi tuj

kapablis kompreni kaj paroli lian lingvon).

“Mozaiko pri la Meduzo” (detalo). Romia planka mozaiko el la 2a jc. p. K., eltrovita dum konstrulaboroj en la strato Reloj Viejo (Valencio) en 1949, nun en la Historia Muzeo de la urbo.

65

Ĉapitro 18

Kvankam mi vizitis sufiĉe ofte Jerusalemon, mi ne sukcesis trovi ion, kio pensigus min pri miaj tieaj vidaĵoj okaze de mia normala ekskurso en la Sankta Lando, kiu okazis ne longe antaŭ mia mensa... Mi memoras, ke, dum tiu normala restado en Israelo/Palestino, mi eniris la Esplanadon de la Moskeoj kaj faris ion, kio plej ĝojigis min: ĉiu tie deziris viziti la konstruaĵon sub la Orkolora Kupolo, la moskeon kaj pliajn turismaĵojn... Dume, mi trairis la Esplanadon kaj atingis la parton de la murego, kie situas la fama Orkolora Pordego, kiu restas fermita kaj kiun laŭdire trapasos la Mesio (la Mesio, plu atendata de la judoj), kiam li eniros Jerusalemon... Mi renkontis neniun survoje kaj, kvankam mi konjektis, ke mi faros ion tute ne permesitan, mi kuraĝis supreniri etan ŝtonan ŝtuparon, kiu kondukis min ĝis la supra parto de la murego, kaj mi rigardis de tie eksteren... Ho! Kian fortan emocion mi sentis, dum mi admiris la monton Olivarban kaj ekkonsciis, ke mi staras super la Orkolora Pordego kaj la monto de la Templo! Mi restis tie nur kelkajn minutojn, sed mi sentis min vere rekompencita... Tie

kuŝis matraco, en iu budo, kiun plej probable kutime uzis

66

sentinelo, sed feliĉe tiam neniu gardostaris, escepte de mi mem, kiu pleje ĝuis tian subliman situon.

Jam pasis unu monato post mia unua nokto ĉe Lazaro... Mian kapon jam rekovris haroj, kaj ankaŭ mian ceteran korpon, kiu iom bruniĝis... Mi tiam surhavis pli bonajn vestojn, ankoraŭfoje dank” al la malavaro de miaj gastigantoj... Kaj tiutage mi estis promenanta en Jerusalemo, kiam mi decidis sidiĝi sur ĉe-doma benko roka... Post kelke da sekundoj, jen Juna bela virino eniris la domon kaj, tuj poste, ŝi diskrete salutis min el apenaŭ duonmalfermita pordo:

Hola, belulo! Ĉu vi venas viziti min? Ĉu mi jam konas vin? Ho, ne! Se mi konus vin, vian korpon mi ne forgesus! Venu kun mi! Eniru!

Ha, ne, dankon! Mi sidiĝis nur por iom ripozi, sed...

Atendu, fremdulo! Estas ja pli bonaj lokoj por ripozi... Venu kun mi, kaj mi donos al vi plezuron kaj ripozon! Eniru, kaj mi garantias al vi plezuron per mia “Sodomo kaj Gomoro”!

Dankon, sed nun mi devas pluiri diris mi, stariĝante por ekiri.

Atendu! Mi estas bela! ekkriis ŝi, dum, per sia mano en ora braceleto, ŝi prenis mian maldekstran pojnon, por reteni

min.

67

Ho, jes, mi konsentas! Tre bela! agnoskis mi, kiam mi turnis min al ŝi, kaj mi admiris ŝian vizaĝon kaj ŝian dekstran mamon, kiu subite aperis antaŭ miaj okuloj, mi ne scias kiel.

Do, kion vi atendas, viro? Eniru kaj ekkonu“ min ĝisfunde! Mi deziregas ekkoni vin! aldonis ŝi, deglitigante sian veston.

10

Vi vidos min, vi vidos min, sed vi ne ekkonos min

mi iom ŝercis antaŭ ol foriri kaj forlasi la nudan belulinon sen

ekkono.

He, vi! Ĉu vi ne ŝatas virinojn? Mi estas bela! ekkriis ŝi.

Ho, jes! Kaj mi estas Partakael. Ĝuu plej bonan tagon! Ĝis!

49 Ĉi tie la aŭtoro evidente uzas la verbon ekkoni en la biblia senco “sekskuniĝi kun”, aperanta, ekzemple, en Genezo 4:1: “Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon;” Tamen, en la Biblio, ekkoni havas ankaŭ alian sencon, tute senseksan (“distinge koni”), troveblan, ekzemple, en la Psalmoj (9:16): “Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris;”. (La trad.)

Ĉi tie la aŭtoro parodias la hispanan diraĵon Lo verdis, lo verds, pero no lo catards! (“Vi vidos ĝin, vi vidos ĝin, sed vi ne gustumos ĝin!”), sed, kurioze, ĉe miaj oreloj, ĝi senintence iom memorigas pri profetaĵo de Jesaja (6:9), jene citita ĉe Mateo (13:14): “Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras: / Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; / Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;” (preskaŭ sama teksto en Agoj 28:26). (La trad.)

41

68

Ĉapitro 19

Tamen mi devas agnoski ke, post mia kurta sed intensa renkontiĝo kun tiu juna kaj bela prostituitino, kiu verdire ne estis tiel diskreta kaj prudenta kiel ŝi unue ŝajnis al mi, mi ne ĉesis pensi pri tio, kio estas la menciita seksa specialaĵo, nome “Sodomo kaj Gomoro”, pri kiu mi neniam aŭdis antaŭe. Mi fariĝis scivola, ĉu ĝi rilatas nuran sodomion, ĉu ĝi estas 10 tute malsama kaj originala. Kaj jen, sen mia antaŭvido, mia penso kondukis min al la biblia raporto pri Sodomo kaj Gomoro kaj ilia diboĉa loĝantaro.

Ŝajne, tie, ĉiu estis seks-avida ĝisekstreme, escepte de nevo de patriarko Abrahamo, nome Lot, kaj lia tuta familio. Tiam, Dio decidis puni, detrui kaj malaperigi Sodomon kaj Gomoron, kaj sendis paron da homeskaj anĝeloj por averti Loton pri la okazontaĵo, kaj por ke li kaj lia familio povu forlasi la urbon ĝustatempe, antaŭ ol ĝi detruiĝos... Lot antaŭe renkontis du homojn ekster la murego, kaj insiste invitis ilin gasti ĉe li, kion ili finfine akceptis... Kaj nun venas la plej stranga afero miajuĝe: jen pluraj viroj prezentiĝis ĉe Lot, kaj diris al li, ke ili volas ekkoni liajn gastojn (kaj kompreneble, ni ĉiuj scias, kion

signifas “ekkoni” en biblia kunteksto, ĉu ne?). Tiam, Lot pleje

69

nervoziĝis kaj ofertis al ili, anstataŭe, siajn du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron... Ĉu Lot ankoraŭ ne sciiĝis, ke liaj gastoj estas anĝeloj? Se ne: ĉu paro da gastoj estas pli respektinda ol paro da virgaj filinoj? Se jes: ĉu li ne informiĝis antaŭe, ke anĝeloj estas senseksaj kaj aparte potencaj, kaj ke ili povus perfekte defendi sin mem senprobleme? Fakte, ili devis defendi sin, post kiam tiaj viraĉoj insistis “promocii ilin”: ili simple blovegis, kaj ilia blovado blindigis la ekkonemularon tie. Tamen: kio okazus, se niaj du anĝeloj prokrastus sian blovadon ĝis pli delikata momento? Mi povas nur imagi la sekvan scenon kaj konversacion:

He, ĉefo! Ĉi tiuj knaboj havas nenion sub siaj vestoj!

Ho! Eble ili estas pli seks-avidaj ol ni mem!

Ho, ne, ĉefo! Ili estas senseksaj! Ili estas nur aero!

Sed kion vi diras, idioto? Ni volas ekkoni ilin tuj!

Ne eblas, ĉefo! Ili havas nek antaŭon nek malantaŭon!

Ĉu vere? Ne tiel gravas! Ni estas Sodomo kaj Gomoro!

Ni do ekkonu al ili la buŝon! “?

4 Ĉi tie la aŭtoro aludas malnovan praktikon, kiun en antikva Romo oni nomis irrumatio, tradukebla kiel “perforta midzigo”: la irrumator devigis la irrumatus midzi lin, t.e. leki kaj suĉi lian penison. La respondan verbon (irrumare) uzis i.a. Katulo en la unua verso de sia fama 16a poemo, celante la poeton Marko Furio Bibakulo (kiu havis am-aferon kun Juvencio, juna amanto de Katulo) kaj la politikiston Marko Aŭrelio Mesalino: Pedicabo ego

70

Kaj nun jes, nia paro da anĝeloj blindigis siajn svatiĝantojn kaj invitis Loton, lian edzinon (kies nomon ne mencias la Biblio, sed kiun mi baptis Sally) kaj ceteran familion tuj forlasi la urbon, kaj neniel turni la kapon malantaŭen, dum la detruiĝo de Sodomo kaj Gomoro. Nu, kaj vi ĉiuj jam scias, ke la kompatinda Sally ne povis ne ekrigardi malantaŭen por spekti la okazaĵon, kaj ŝi fariĝis salstatuo...

Kaj mi demandas min: ĉu en Sodomo kaj Gomoro ne loĝis

geknaboj kaj infanoj senkulpaj? Ĉu ankaŭ ili ĉiuj pereis tie?

Malnovstila ilustraĵo pri la detruado de Sodomo kaj Gomoro. Fonto: Biblische Geschichte des alten und neuen Testaments, Germanio, 1859 (Genezo 18-19).

vos et irrumabo. Tiun ĉi verson prenis kaj rekte tradukis Camacho (2014: 92) en sia poemo “Laŭ Katulo”, kie ĝi aperas dufoje: “Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon”. (La trad.)

71

Ĉapitro 20

Mi ĉiutage kalkulis la tempon pasintan de post la foresto de Jesuo, dum kiu li fastis en la dezerto... Kiam, post kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kompletiĝis la fasto-tempo antaŭvidita, mi forlasis la domon de Lazaro kaj de liaj fratinoj, kaj iris renkonte al Jesuo... Ŝajne, dum lia soleco, lin insiste tentis la diablo mem, kiu proponis al li ion ajn deziratan; tamen, la malignulo tiam neniel sukcesis faligi Jesuon, kiu rezistis ĉiujn tentojn. Tion ni eksciis pli malfrue, post kiam Jesuo mem diris al ni, kio okazis en la dezerto... Alie, ni neniel povus ekscii tion, ĉar neniu alia estis tie kun li, escepte de la diablo (kaj de kelkaj bonkoraj anĝeloj, kiuj servis Jesuon, sed nur post kiam li trapasis sian malfacilan ekzamenon kvardek-tagan).

Ni sciiĝis ankaŭ, ĉi-okaze ne de Jesuo, ke Johanon, la Baptiston, oni kaptis kaj enprizonigis ordone de Herodo... Kaj ni ekiris survoje al Galileo, kie, post tre kurta restado en Nazareto (dum kiu Jesuo tiel skandalis siajn samvilaĝanojn, ke ili lin energie elpelis kaj preskaŭ mortigis), ni devis tuj ekiri al Kapernaumo, vilaĝeto apud la Tiberiada lago.

Ho, Nazareto! La Nazareto, kiun mi vizitis fine de la 20a

jarcento, estis vere nenia vilaĝeto, sed urbeto kun 80.000

72

loĝantoj kaj disponanta, minimume (mi ja kalkulis ilin), ok benzinejojn, unu je ĉiu ekstremo de ĝiaj ĉefaj ŝoseoj.

Jen, dum mia restado en Tiberiado, mi decidis petveturi al Nazareto, kiu estus mia sekva restadejo... Anekdote mi volonte raportos, ke la aŭton, kiu haltis por enlasi min, stiris sufiĉe juna kaj gaja negro, kiu, krom gaja, estis ankaŭ geja... Ĝis tiam, mi neniam renkontis negran samseksemulon, kaj min ege ŝokis lia tro rekta kaj tute senhonta sinteno seksa rilate mian personon, post mia klarigo, ke mi estas aliseksema, kaj ke mi ŝatas virinojn kaj neniel virojn... Tamen, li rigardadis min kvazaŭ li enamiĝis... Kiel klarigi tion, por ke vi komprenu? Mi esperas ofendi neniun, se mi diros, kun absoluta sincereco, pri kio tia rigardado pensigis min: la brilo kaj intenso de la okuloj de mia kunveturanto memorigis min pri sufiĉe malnova versio de la filmo King Kong, konkrete pri tiu aperinta en 1933... Ho, jes! Mi sentis, ke mia negro rigardadas min same dolĉe kaj ename kiel King Kong sian belulinon.

Kaj kiam ni atingis Nazareton, mi finfine sukcesis spiri kun korfaciliĝo, post kiam mi eliris el la veturilo kaj dankis kaj

adiaŭis ĝian gajan kaj aparte tuŝeman gejan stiranton. Haleluja!

73

Ĉapitro 21

Alveninte kun Jesuo al Kapernaumo (belega nomo, ĉu ne?), mia unua impreso estis tute kontraŭa al tiu, kiun mi havis en iu ajn alia loko: mi sentis, ke, kvankam vere ne tro granda, Kapernaumo estas pli hom- kaj vivo-plena ol la Kapernaumo, kiun mi vizitis ne tiel longe antaŭe, kaj kiu tiam akceptis min per stranga grego da vicigitaj kaj preskaŭ senmovaj lacertoj grizaj, kiuj restis buŝ-aperte sub la suno... Kaj ne multo plia, escepte de kelkaj gravaj ruinoj kaj la lago.

Ho, jes! La lago. Kaj jen, apud la Tiberiada lago la Galilea maro, Jesuo komencis elekti siajn ĉefajn disĉiplojn, kelkajn el ili inter la fiŝkaptistoj de la vilaĝo, kiuj estis tie: Simon-Petro kaj lia frato Andreo, Jakobo kaj lia frato Johano... Kaj, baldaŭ poste, la listo kompletiĝis per pliaj homoj, kiel Filipo, Mateo, Tomaso, Bartolomeo, Judaso Tadeo, alia Simono, alia Jakobo kaj Judaso Iskarioto... Tiuj dek du homoj fariĝis liaj apostoloj. Kaj tiam komencis ĉie prediki ne Johano, la Baptisto, sed Jesuo, kiu proklamadis la samon kiel antaŭe lia kompatinda kuzo, unue enprizonigita kaj poste murdita de Herodo: “Pentu!

1?

Pentu pri viaj pekoj, ĉar la Regno de la Ĉieloj estas jam ĉi tie

74

Kaj jen ĉio ĉi memorigis min pri mia knabaĝo en mia valencia vilaĝo, kaj pri iu jaro, kiam oni ludis tie la teatraĵon titolitan “La Suferado de Jesuo Kristo”, en kiu oni donis al mi tri kvar rolojn triarangajn, preskaŭ negravajn, el kiuj nur unu havis tekston apenaŭ unulinian... Mi ludis apostolon Simono, Nikodemon, Jozefon el Arimateo kaj civitanon... La plej bonaj roloj disdoniĝis al la organizantoj de la teatraĵo, nome, al grupo da junaj adoltoj de la vilaĝo... Ili prenis la rolojn de Jesuo, de la Virgulino, Petro, Johano, Maria Magdalena, Judaso Iskarioto, Anas, Kajafas, Pilato ktp... Ho, jes! Mi estis nura knabo, kaj ekstergrupano, do mi ja rajtis aspiri nenion plian... Kaj tamen, mi ne povas ne rideti nun, kiam mi rememoras la homon, kiun oni petis ludi Jesuon Kriston dum lia fama eniro en Jerusalemon okaze de Palmodimanĉo... Ho, jes! Tiam, oni petis min mem ludi Jesuon el Nazareto, kion mi ja neniel atendis... Kaj, ĉar mi akceptis la defion, oni vestis min kiel Jesuon Kriston, algluis barbon kaj lipharojn al mia tiama knaba vizaĝo, apenaŭ lanuga, kaj igis min iri, meze de la kriegantaj homoj, surdorse de azeno blanka, kies grandegan spinon mi neniam plu forgesis... Drole,

ĉu ne? Hosana! Hosana!

75

Ĉapitro 22

Nun kaj ĉi tie, karaj legantoj, mi devas averti vin ke, dum la tuta tempo, kiun mi pasigis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj, mi skribis nenion pri la tieaj eventoj, do mian nunan raporton ne interpretu laŭ rigora ordo kronologia. Kaj, aliflanke, mi volonte informas vin, ke mia celo ne estis raporti pri ĉiuj mirakloj kaj eventoj, kiujn cetere vi bone konas, precipe dank” al Mateo, Marko, Luko kaj Johano.

Tamen, unu el la unuaj mirakloj, kiujn mi ĉeestis, estis tiu okazinta en Kana Galilea, vilaĝo proksime de Nazareto, kie oni invitis nin partopreni nuptofeston... Jen, mi jam antaŭe vizitis Kanan, dum mia vojaĝo kaj restado en la Sankta Lando: tiam mi piediris el Nazareto kaj tien revenis samtage... Kaj jen, survoje al Kana, mi tiam pensis: “Kion mi povus vidi ĉi tie, kio almenaŭ iom similus tion, kion Jesuo Kristo vidis antaŭ 2000 jaroj?”... Kaj tiam, mi rigardis tiun puran kaj bluan ĉielon kaj la profilon de kelkaj ne tro foraj montoj, kaj mi konjektis, ke la pejzaĝo ne multe ŝanĝiĝis... Kaj mi ja sentis plej fortan plezuron dum mi marŝis kaj admiris ĉion.

En Kana Galilea, do, oni celebris grandan nuptofeston, en

kiu oni akceptis amason da gastoj, inter kiuj estis Jesuo kaj lia

76

patrino, pluraj disĉiploj kaj mi mem, kiu dume iĝis tute intima kun la nazaretano... Meze de la festo, Johano demandis min:

He, Partakael! Ĉu vi ne trinkas vinon hodiaŭ? Strange, ĉu ne?

Ha, ne, Johano! Mi preferas trinki poste, ve! mi diris.

Tamen, jen, pli malfrue, kaj tute neatendite por la gastigantoj, la vino elĉerpiĝis, eble pro la multenombra ĉeestantaro... Kaj jen, tiam, Maria urĝe diris al sia filo Jesuo:

Mankas al ili vino, filo! Bonvolu helpi!

Virino: kial vi entrudiĝas en miajn aferojn? Mia horo ankoraŭ ne venis Jesuo respondis.

He! Ne tiel respondu al mi ! Mi estas via patrino, kaj ekzistas nur unu patrino. Agu! Agu nun! Maria ordonis.

Kaj tiam Jesuo igis la servistojn plenigi plurajn kuvojn per akvo, kaj jen tiu akvo fariĝis vino... Kaj vino ege pli bona ol la antaŭa! Tiam, mi mem komencis trinki tiun bonegan vinon, kiun mi oportune baptis “Miraklo de Kana”, dum Johano, kiu rigardis min kun evidenta suspekto, ekkriis:

He, Partakael! Vi jam sciis, ke ĉi tio okazos, ĉu ne? Jen kial vi ne trinkis antaŭe.. La alia vino estis ege pli malbonkvalita... Venontfoje, bonvolu averti min, por ke ankaŭ

mi povu profiti de via antaŭscio, frato!

Z

Mi tion bedaŭras, Johano, sed mi ne rajtas ŝanĝi la tempon pasintan, ne kiam tio pasinta estas pasonta. Ĉiu trinku kaj agu laŭvole laŭpove! mi iom filozofaĉis.

Ĉu vi povus ŝanĝi akvon en vinon? Johano estis scivola.

Ho, ne! Mi povus, en la plej bona okazo, ŝanĝi vinon

en akvon mi spontane respondis ŝerce.

————~—~ RL m

La miraklo de Kana: ilustraĵo en la Codex Egberti (ĉ. 980), fol. 20v, Kod. 24 en la Ŝtata Biblioteko de Trier, Germanio.

78

Ĉapitro 23

Post tia grandioza nuptofesto, ni estis survoje al Kapernaumo, kiam, dum kurta ripoztempo, mi faris ion (eble pro nura petolemo), kio igis Johanon antipatii min de tiam: mi aŭdacis ludi kaj ŝerci kun Jesuo por sciiĝi, ĉu li vere estas tiel serioza kaj prudenta, kiel oni supozigis al ni en postaj jarcentoj... Mi pensis: “Se Jesuo estas inteligenta, certe ne mankas al li humura sento... Se Jesuo estas homo, li ja rajtas ludi kaj ridi kiel iu ajn alia homo.” Kaj tiam, komunikinte al li lian menciitan reputacion de tro serioza homo, mi komencis mian frenezan eksperimenton, agante kiel ni, ordinaraj adoltoj nuntempaj, kutimas agi, kiam ni deziras amuzi kaj ridigi bebon: mi puŝetis kaj repuŝetis la supran parton de la ventro de Jesuo per la pinto de mia dekstra montrofingro, ridetante al li, plej larĝe malfermante miajn okulojn kaj ekkriante samtempe (eble ankoraŭ iom sub la efekto de tiu bonega kaj neforgesebla vino, nome, la “Miraklo de Kana”:

Ho, jes! Tro serioza vi! Jes, vi, Jesuo! Jesuo! Tro serioza vi! Sed vi faris miraklon, he? Jes, vi! Vi! Ĉar vi estas tre

saĝa!

79

Kaj jen Jesuo unue ridetis, poste ridis, kaj fine ridegis, dum daŭris mia eta frenezaĵo... Ĉiu restis silenta kaj atendoplena... Petro senĉese gratis al si la kapon, sed Johano ordone laŭtis:

He, vi, Partakael! Ne plu ĝenu la Majstron! Lasu lin ripozi trankvile!

Ĉu ĝeni? Ĉu vi mem ne vidas kiel ni ludas, amuziĝas kaj ridas? mi defendis min. Kio okazas, Johano? Ĉu vi deziras, ke mi ludu ankaŭ kun vi, nun?

Ĉu kun mi? Neniel! Se vi min tuŝos, mi vin frapos per mia sako!

Ĉu vere, Johano? Venu! Ne fuĝu! Mi volas ludi kun vi, sed alimaniere...

Ne tuŝu min! Se vi min tuŝos, mi vin gratos! Johano ekkriis per sia tipa voĉo akuta, dum mi devis haltigi liajn ungojn, tenante liajn pojnojn per miaj manoj.

Ellasu min! Vi min dolorigas, bestio! Mi ne deziras ludi kun vi!

Tamen, mi tuj faligis Johanon kaj, sen liberigi liajn brakojn, mi diskrure sidiĝis sur lia ventro, kaj mi iom post iom alproksimigis mian vizaĝon al lia, kaj miajn lipojn al liaj, sed sen kisi lin... Kaj jen Johano, kiu antaŭe paliĝis, nun ruĝiĝis tute

plene, dum ĉi-foje estis Petro kiu ridegis pro nia drola sceno...

80

Kaj pli malfrue, kiam mi liberigis Johanon, tiu ĉi private avertis min:

Ne plu ĝenu la Majstron! Ne vi estas la disĉiplo, kiun li amas!

Sed Jesuo amas ĉiujn disĉiplojn, Johano! mi diris.

Ho, jes! Sed estas disĉiplo, kiun Jesuo aparte amas, ve!

Do, kara Johano, se ne mi estas tiu aparte amata disĉiplo, nenia problemo, ĉu ne? Kion vi timas? Ĉu vi eble ĵaluziĝis?

Nenia ĵaluzo, Partakael! Vi ne apartenas al tiu ĉi tempo, do bonvolu reveni en vian veran mondon, kaj ĉesu ĝeni!

Sed mi estas ĉi tie, inter vi, kaj mi parolas vian lingvon!

Vi parolaĉas la aramean per via akĉentaĉo el Samario!

8l

Ĉapitro 24

Kvankam ni jam ĉeestis plurajn kaj diversajn, tiel nomatajn, miraklojn de Jesuo, jen, unu el la plej impresaj estis tiu pri la revivigo de la juna filino de Jairo, unu el la ĉefoj de la sinagogo. Ŝajne, la menciita Jairo havis freŝan adoleskan filinon dekdu-jaran, kiu grave malsaniĝis kaj estis preskaŭ mortonta... Tiu viro petis Jesuon, ke li provu resanigi ŝin, sed, kiam Jesuo, kune kun Petro, Jakobo, Johano kaj mi mem, alproksimiĝis al la domo de Jairo, oni informis nin, ke la knabino ĵus mortis, kaj ĉiuj ploradis... Jesuo diris do:

Kial vi ploras? La knabino ne mortis, ŝi nur dormas.

Tiam, la plorantoj komencis moki Jesuon pro tiaj vortoj, ĉar 1li jam konstatis, ke la filino de Jairo vere mortis, dum Jesuo, ĵus alproksimiĝinte al la domo, ankoraŭ ne vidis la knabinon... Tamen, Jesuo insiste esprimis sian deziron viziti ŝin, kaj li petis permeson eniri sola la ĉambron, kie la mortintino kuŝas... Malgraŭ miaj novaj kapabloj, mi ankoraŭ ne povis vidi tramure, sed mi sukcesis almenaŭ aŭdi tramure, kvankam la bruo de la homoj sufiĉe malfaciligis mian celon... Kaj tiam, mi pensis: “Kaj nun, mi aŭdos de Jesuo la faman frazon Talita kumi (“Leviĝu,

knabino!”), kaj ŝin revivigos li, ve!”... Kaj jes, mi vere aŭdis tiun

82

Talita kumi, sed, tuj poste, mi aŭdis ankaŭ akutan voĉon, kiu kriĉis kaj kriis pro timego:

Helpu! Estas viro en la ĉambro! Viro en la ĉambro!

Kaj ne, ĉi-foje la aŭtoro de la akutaj kriegoj estis ne Johano, sed la knabino mem, kiu ĵus reviviĝis kaj vidis, apud si, adoltan viron nekonatan; li rekte rigardis ŝin, kio, ŝajne, timigis ŝin, ĉar neniu alia estis enĉambre... Tiam, la gepatroj de la knabino eniris tuj la resurektejon, kaj ili komencis ŝin karesi kaj trankviligi per jenaj vortoj:

Filino! Filino! Timu nenion! Tiu ĉi sinjoro estas amiko, kaj li volonte resanigis vin, ĉar vin atingis serioza malsano! Danku lin, kisu lin kaj venu manĝeti!

Kaj jen la ĉeestantoj apenaŭ povis kredi tion ĵus okazintan, kiam ili vidis la knabinon ne nur vivantan, sed resanigitan kaj irantan proprapiede... Kaj tiam mi pensis pri aparta nekredemulo kia Tomaso, kaj kion li dirus pri ĉio ĉi: “Ho! Nekredeble! La

knabino estis vere dormanta!”.

83

Ĉapitro 25

Iutage, kiam ni pasis apud vilaĝo nomata Magdala, proksime de la urbo Tiberiado kaj ĉeborde de la Galilea maro, mi rememoris ankoraŭfoje mian vojaĝon en la Sankta Lando kaj mian kurtan viziton en tiu loko, fine de la 20a jarcento... Tiam, mi vere atingis neniun vilaĝon nomatan Magdala, sed nur plakon surŝosean, kiu tiun nomon indikis; tamen, mi tiam trairis vojeton, meze de agroj kun altaj tabakplantoj, kiu ĝisiris la bordon de la granda lago, kie mi trovis nur unu ŝnurfiksitan remboaton, unu fermitan kiosketon, kaj neniun alian homon... Nur kelkajn minutojn mi tiam restis tie, sed mi ja spertis plej fortan plezuron pro la serena beleco, per kiu tiu mirinda loko min regalis.

Aliflanke, jen, mencii Magdalan invitas mencii Marian Magdalenan, kiu estis nedisigebla parto de la fama trio “La tri Mariaj”, apud Maria (la patrino de Jesuo) kaj Maria de Klopas, kuzino de ĉi lasta, onklino de la nazaretano kaj patrino de pluraj apostoloj... Kaj jen, tiam, ĉar ĉiuj tri havis la saman nomon, mi sugestis al ili, ke mi povus nomi ilin Manjo, Magda kaj Klo... Tamen, Maria de Klopas tuj reagis per jena respondo al mi:

Ho, ne! Ne nomu min Klo, mi petas!

84

Sed kial? Ĝi estas tre bela nomo, ĉu ne? mi diris.

Ĉar... Ĉar mi mem nomas “Klo” mian edzon Klopas ĉe nia intimeco ŝi klarigis ricevinte ruĝajn vangojn.

Ĉu vere? Do mi nomos vin Ria, ve! Manjo, Magda kaj Ria.

Ni konsentas, sed nur ĉar vi venas el tre estonta tempo... Ne misjuĝu, ke, nun kaj ĉi tie, iu ajn viro rajtas agi tiel Maria Magdalena klarigis al mi per firma voĉo, sed simpatie.

Kaj tiam, nia konversacio finiĝis, ĉar “La tri Mariaj” adiaŭis min kaj tuj iris kune en specon de necesejo, konjekteble pro kaj por iliaj necesaĵoj fiziologiaj... Kaj tio pensigis min, ke, post 2000 jaroj, multaj virinoj plu eniras kune la necesejojn, kiam ili troviĝas en publikaj lokoj.

Krom “La tri Mariaj”, estis pliaj virinoj, kiuj sekvis nin ĉien, kaj kiuj kontribuis per mono por la misio de Jesuo... Kvankam Judaso Iskarioto estis nia oficiala kasisto, tamen li neniam disponis tre multan monon ensake, sed nur tiun baldaŭ bezonotan; sed mi konjektis, ke, malgraŭ ĉio, frapo fare de Judaso per lia monsako estus vere ege pli danĝera ol frapo fare

de Johano per lia mansako.

85

Ĉapitro 26

Mi iris kun Jesuo en Jerusalemon maksimume trifoje, kaj ĉiam proksime de la Paskotempo... Tiujare, dum unu el tiuj vizitoj, mi havis la okazon spekti ne nur la seriozecon de Jesuo, sed lian koleron kaj violenton... kiuj eksplodis, kiam li eniris la sanktan templon kaj konstatis, ke ĝi fariĝis speco de komercaĉa halo... Mi spektis plurajn epizodojn violentajn de Jesuo, sed nenion kompareblan kun tio okazinta tiutage interne de la templo... Jen, unue, Jesuo paliĝis, sed tuj poste ekkoleris, ruĝiĝis kaj komencis frapegi ĉion tie per ia skurĝo, kiun li mem faris... Li renversis tablojn kaj faligis birdkaĝojn kaj amason da moneroj surplanken... Ĉu nur birdojn? Krome, jen, iu malfermis la lokon, kie oni entenis la pli grandajn bestojn, kaj ĉi tiuj komencis iri, tute libere, meze de la templo kaj inter la homoj, kio kaŭzis nekredeblan kaoson... Pluraj apostoloj de Jesuo imitis lian ekzemplon kaj partoprenis la bruan kaj pasian spektaklon per frapoj kaj kriegoj... Ĉio tio memorigis min, unuflanke, pri konata ludo konsistanta en provoj rompi per bastono, kun vinditaj okuloj, kruĉojn, kiuj pendas de ŝnuro kaj enhavas

plurspecajn donacojn, kaj aliflanke, pri tipa sceno en trinkejo el

86

la tempo de Billy the Kid,” okaze de pugnolukto ĝenerala... Mi mem devis vere peni resti neŭtrala kaj ne partopreni ĝin... Kaj jen, meze de la kaoso, oni aŭdis la voĉon de Jesuo, kiu laŭte ekkriis:

Estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj! Ĉesu komercaĉi ĉi tie!

Tia sinteno kaj violento mirfrapis ĉiujn, ĉar ĝi estis absolute neatendebla de rabeno; tamen, rabeno Jesuo estis evidente alia, ĉu ne? Mi devas agnoski kaj konfesi, ke mi ege ŝatis ĉeesti tian spektaklon, sen partopreni ĝin, sed mi konjektas, ke mi neniel ŝatus ĝin, se mi estus unu el la batitaj kaj mon-avidaj komercistaĉoj, kiuj troviĝis en la templo, kaj kiujn draŝis Jesuo... En tiu okazo, plej probable, mi frapus kruĉan rabenokapon per mia bastono por sciiĝi, kiujn donacojn ĝi enhavas... Ĉiaokaze, ni ĉiuj sukcesis eliri el la templo sanaj kaj

sekuraj, malgraŭ la granda kaoso, kiu tie estiĝis. Haleluja!

“3 Henry McCarty (1859-1881), ofte konata kiel Billy the Kid (“Vilĉjo la Bubo”), estis usona bandito, kiu vivtenis sin per forrabo de ĉevaloj kaj bovoj. Li murdis ok homojn, antaŭ ol li, nur 21-jara, estis pafmortigita. (La trad.)

87

Ĉapitro 2

Kaj, ĉar mi ĵus aludis Jerusalemon kaj ĝian templon, permesu al mi, nun, rakonti ion okazintan ankaŭ tie, kaj pri kio vi ĉiuj plej probable informiĝis, sed sen la grava kaj preciza nuanco, kiun mi deziras komuniki al vi, kaj pri kiu neniu alia evangeliisto raportis... Jen, kiel kutime dum niaj restadoj en Jerusalemo, ni pasigis la nokton sur la monto Olivarba, sed, frumatene, ni revenis al la urbo kaj denove iris al la templo... Pli kaj pli granda nombro da homoj venis aŭskulti Jesuon, kaj li komencis paroladi kaj instrui la hom-amason... Subite, jen trupo da bigotaj fariseoj prezentiĝis kun virino, kiun oni akuzis pri adulto, kaj per kiu ili provis almenaŭ malhelpi kaj senprestiĝigi Jesuon. Kaj ili diris jenon:

Tiun ĉi virinon oni kaptis ĉe freŝa faro adulta kaj, laŭ la leĝo de Moseo, ni devas ŝtonumi ŝin. Kion vi diras?

Jesuo ŝajnis absorbita en siaj pensoj, dum li fingre desegnis skribis ion surtere... Tiam, ĉar li ne respondis la demandon, la fariseoj insistis kaj persistis, ĝis finfine Jesuo levis la kapon, rigardis ilin ĉiujn kaj diris, antaŭ ol pluigi sian surteran desegnadon:

Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon!

88

Kaj dum Jesuo, ankoraŭ cerbumante, daŭrigis sian fingran desegnadon surteran, jen okazis io verdire rimarkinda... Ĉiam kaj ĉie estis homoj aparte stultaj, kaj vi sciu, ke ankaŭ Jerusalemo havis, tiam, sian “stultulon de la kvartalo”, ekvivalentan al nia nuna, kaj pli ordinara, “stultulo de la vilaĝo”... Tiel, tuj post kiam Jesuo eldiris sian saĝan frazon, jen aŭdiĝis laŭta kaj aparte ridinda krio, venanta de la stultulo de la kvartalo, kies brakon forte retenis Tomaso, kiu estis malantaŭ li, ĝustatempe por malhelpi, ke tiu idioto ĵetu sur la virinon la unuan ŝtonon, kiun li havis jam preta... Sen tia oportuna interveno de Tomaso, eble, la adultulinon oni tuj priĵetus per ŝtonoj; tamen, la parolo de Jesuo, kaj la drola kriego de la kreteno, kiu ridigis la homojn, komprenigis al ĉiuj tie, ke nur vera stultulo povus opinii sin tute senpeka kaj inda priĵeti pekulinon per ŝtonoj... Kaj tiam, ili ĉiuj rezignis puni la virinon kaj, iom post iom kaj po unu, ili foriris de la scenejo... Kaj Jesuo alproksimiĝis al la tremanta virino, kaj diris al ŝi:

Kie ili estas? Ĉu neniu vin kondamnis?

Neniu, Majstro respondis la virino.

Ankaŭ mi vin ne kondamnas. Iru, kaj de nun ne plu peku!

Kaj pli malfrue, viro, kiun mi demandis pri la afero, diris

al mi ion vere teruran (eble li trompis min): ke tiu virino ne estas

89

edzino, sed nur fianĉino, kaj ke, se ŝi estus edzino, ŝia gorĝo jam

estus tratranĉita senplie, laŭlege.

Christus und die Ehebrecherin (“Kristo kaj la adultulino“, 1917), oleopentraĵo de Max Beckmann (1884-1950) germana ekspresionisma pentristo kaj grafikisto, kies verkaro transdonas pesimisman vidpunkton pri la socio.

Rimarkindas i.a. Kristo senbarba kaj kalva (kvazaŭ aŭgure pri la estonta senhariĝo de Partaka...) kaj la teniĝo de la adultulino, alkroĉiĝinta al lia maldekstra kruro.

90

Ĉapitro 28

Kvankam oni asertas, ke estis du mirakloj de Jesuo rilate la multobligon de panoj kaj fiŝoj, mi povas atesti nur unu el ili, sed ĝi estis vere impresa... Tiutage, ni planis transŝipi la Tiberiadan lagon por provi iom ripozi sur vasta solecejo proksime de Betsaida, la vilaĝo de Petro kaj Andreo; tamen, jen la homoj nin vidis kaj sekvis, piedire, ĝis ni atingis tiun solecejon, kien, fakte, multaj el ili alvenis antaŭ ol nia ŝipeto... Tiam, volonte kaj malavare, Jesuo ankoraŭfoje parolis kaj instruis la hom-amason... Mi baldaŭ intuiciis, ke tiutage okazos multobligo de panoj kaj fiŝoj, kaj mi gratulis min mem pro mia antaŭvidemo kunporti preskaŭ ĉiam mian propran nutroprovizon, por eviti suferi pro malsato... Sed, malfeliĉe, mi miskalkulis ion: antaŭ ol la miraklo okazis, mi de longe jam malsatis, kiel la ceteraj homoj tie, mi konjektis; tamen, la problemo estis, ke mi neniel aŭdacis ekmanĝi antaŭ ol la multnombra kaj malsata hom-amaso, kiu sidis ĉie ĉirkaŭ mi... Mi do devis plu malsati, ĝis la ebenaĵon plenigis abundo da panoj kaj fiŝoj (kiujn, ŝajne, Jesuo mirakle multobligis el nur kvin panoj kaj du fiŝoj entute), kaj ĉiuj homoj ekmanĝis ilin

avide... Nur tiam mi sukcesis satigi kaj kontentigi mian

91

stomakon per mia nutroprovizo, ĉar mi preferis cedi al la hom- amaso la tutan miraklan manĝaĵon, kvankam ĝi ne nur sufiĉis, sed trois... Ho, jes, tiun miraklon mi nomis ankaŭ: Katering Kristo.

Aliflanke, oni asertas, ke tie kunvenis pli ol kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj... Ho! Sed kial tia maniaĉo ne kalkuli virinojn kaj infanojn?! Ĉu ili ĉiuj ne manĝis? Ĉu nur viroj manĝas? Kaj krome, se vi permesos al mi esprimi min jene, mi diros al vi, ke tie estis pli ol kvin mil homoj, sed nur laŭ la organizintoj, dum, laŭ la Romia Gvardio, tie kunvenis ne pli ol kvin cent homoj, kaj laŭ mi mem, ni estis nek tiom multaj, nek tiom malmultaj, kvankam kvin cent homoj, fakte, jam estus sufiĉe granda nombro da personoj, ĉu ne?

Pli malfrue, Jesuo invitis nin reveni al la ŝipeto kaj ekiri, dum li restis ankoraŭ sur la ebenaĵo por finadiaŭi la homojn kaj,

poste, por iom preĝi en kompleta soleco.

92

Ĉapitro 29

Ni do enŝipiĝis kaj ekvelis al Betsaida, sed, jen, pro la malbonega vetero, kiu subite nin sturmis, ni apenaŭ sukcesis antaŭeniri, kaj ni restis preskaŭ senmovaj meze de la lago, kun fortega vento kontraŭa... Dume noktiĝis, kaj Jesuo, kiu restis surtere, vidis nin kaj ekkonsciis nian problemon, sed nenio okazis... Tamen, post noktomezo, mi unua ekvidis Jesuon alproksimiĝi al ni... Li paŝis sur la akvo, kvankam, fakte, krom paŝi, li ankaŭ ludis, kvazaŭ surfe, per la sufiĉe grandaj ondoj, kiuj atingis liajn piedojn... Mi tuj informis la ceterajn, ke Jesuo alproksimiĝas al ni paŝante surakve... Kiam ili finfine povis ekvidi ion, ili ektimis, ĉar ili konjektis, ke tio ŝajne estas fantomo, sed mi insistis, ke tio estas nenia spirito, sed ja la Majstro...

Mi neniel kredas, ke tio estas nia Majstro. Homoj ne povas paŝi sur la akvo, ĉar ĝi estas nesolida kaj ne eltenas la pezon de nia korpo asertis Tomaso.

Tamen, tio estas ebla, kvankam unue oni devas lerni iom levi sin kaj flosi. Mi mem neniam provis tion, sed mi scias, ke tio eblas, kiel eblas tio, ke mi estas inter vi, nun kaj ĉi tie,

veninte el tre fora estonta tempo mi diris.

93

Mi ankaŭ ne kredas tion, ke vi venis el estonta tempo, Partakael. Neniu povas veni el tia tempo, ĉar ĝi ankoraŭ ne alvenis, ĉu ne? Tomaso daŭris, kun sia fama nekredemo.

Intertempe, Jesuo estis Jam proksime de la ŝipeto, kaj ŝajnis ke li preterpasos ĝin; tamen, kiam li konstatis la timegon de siaj disĉiploj, li parolis al ni jene:

Timu nenion! Estas mi mem! Ne faru al vi zorgojn!

Tiam Petro, plej aŭdace, ekkriis:

Se estas vere vi, Majstro, ordonu, ke mi venu al vi sur la akvo!

Venu! Venu al mi! Jesuo invitis Petron, post eta paŭzo, por iom kalmigi la fortan ŝtormon.

Kaj jen Petro eliris el la ŝipeto kaj ekpaŝetis sur la akvo, dum Tomaso prenis remilon kaj enakvigis ĝin, furioze, kvazaŭ serĉante ion solidan sub la piedoj de Petro.

Tamen, post pluraj paŝoj, la vento iom revenis, kaj jen Petro ektimis, ĉesis paŝeti kaj komencis subakviĝi...

Majstro! Helpu min! Savu min, mi petas!

Ho, malgrandfidulo! Kial vi dubis kaj hezitis? Ĉu pro nura ventopuŝo? diris Jesuo, kaptante la manon de Petro.

Kaj tiam, ili ambaŭ paŝetis surakve, ĝis ili atingis la

ŝipeton kaj, tuj kiam Jesuo ĝin eniris, la ŝtormo tute malaperis,

94

kaj ni ĉiuj alvenis sanaj kaj sekuraj al la punkto de la lago, kiun ni celis.

Mi aldonu nur, ke, ĉi-okaze, Jesuo ne devis riproĉi la ŝtormon, por ke ĝi malaperu; tamen, alifoje, mi ĉeestis severan riproĉon de la nazaretano al la vento, kio, anekdote, pensigis min pri mia propra kutimo riproĉi venton kaj pluvon, kiam ili tro daŭras... La sola kaj grava diferenco estas, ke Jesuo riproĉis en la aramea kaj tuj sukcesis, dum mi (kaj jen plia enigmo), riproĉas angle (kaj eble ne tute ĝuste), tute sensukcese, krom la ĝuo laŭti: Stop winding! Stop raining! (“Ĉesu la vento! Ĉesu la

pluvo!”).

Jesuo paŝanta sur la akvo: oleopentraĵo (2018) de Yim Maukun (H-E FE, n. 1942), ĉina- tajvana artisto kaj verkisto.

95

Ĉapitro 30

Ĉiam, kiam ni vojaĝis el Galileo al Judeo, ni kutimis viziti Lazaron kaj liajn fratinojn, kiuj estis plej gastigemaj kaj ĝentilaj al ni ĉiuj. Kaj jen, iutage, jam en Judeo, iu venis al ni, sendita de Marta kaj Maria, por urĝe informi Jesuon, ke Lazaro grave malsaniĝis, kaj por peti la Majstron iri al Betanio kiel eble plej baldaŭ... Tiam, Jesuo petis, ke la sendito revenu al la vilaĝo kaj diru al la fratinoj, ke li estas jam survoje al Betanio... Tamen, jen Jesuo neniel hastis iri al Lazaro, kvankam liaj disĉiploj, de tempo al tempo, insiste memorigis lin pri la malbona sanstato de la amiko... Nur mi mem sukcesis kompreni tiam, kial Jesuo reagis tiel, kvazaŭ li havus vere nenian intereson alveni al Betanio ĝustatempe por vidi kaj helpi Lazaron... Kiam ni finfine atingis la vilaĝon kaj la domon de niaj karegaj geamikoj, Marta haste venis al ni kaj informis Jesuon pri la morto de sia frato:

Majstro: se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.

Kie vi lin kuŝigis? ŝin demandis Jesuo.

Venu, kaj mi tion montros al vi, Majstro!

Tiam, survoje tien, aperis la fratno de Marta, Maria, plorante, kaj ŝi diris al Jesuo vortojn similajn al tiuj de ŝia

fratino... Kiam ni estis apud la tombo de Lazaro, jen Jesuo, kiun

96

mi vidis ankaŭ larmi, ordonis, ke oni formovu la ŝtonegon, kiu ŝtopis ĝian enirejon, kaj li insistis prie, kvankam oni informis nin, ke Lazaro estas mortinta jam de kvar tagoj, kaj ke la kadavro, plej probable, malbonodoras... Estis tie ĉiam pli multnombra hom-amaso, kiu volis sciiĝi pri la sekvaj agoj de Jesuo... Se li estus alveninta ĝustatempe, la probabla resanigo de Lazaro ne naskus apartan admiron ĉe la homoj; tamen, la revivigo de kvartaga mortinto estigus admiron senliman... Kaj tiam, kiam oni malfermis la tombon de Lazaro, Jesuo petis Dion, kaj poste ordonis laŭte:

Lazaro! Elvenu! Elvenu ĉi tien!

Aŭdinte tiajn vortojn, ĉiuj spektantoj ricevis fortan impreson, kaj Tomaso, kiu staris apud mi, mire ekkriis:

Sed kion la Majstro faras?! Ĉu li freneziĝis tial, ĉar li perdis sian amikon? Lazaro estas mortinta jam de kvar tagoj, kaj mortinto ne povas reviviĝi kaj eliri el sia tombo. Ho, mia Dio!

Tamen, jen Lazaro vere eliris el sia tombo kaj aperis antaŭ ni ĉiuj, kaŭzante miksaĵon de nekredebleco kaj admiro... Mi devas konfesi, ke, ĉar la aspekto de la reviviginto estis iom mumia kaj timiga, mi neniel hastis lin saluti kaj brakumi, kiel mi antaŭe faris al liaj fratinoj... Kaj jen Tomaso, kiu gapis tiom,

kiom la tombo, sukcesis balbuti nur jenon:

97

Ho! Mi komprenas nenion. Se Lazaro estis nur dormanta, kiel la filino de Jairo, kaŝita en la tombo..., kial oni

asertis, ke li mortis? Cio ĉi estas tre stranga, ĉu ne?

Jesus Raises Lazarus from the Dead (“Jesuo revivigas Lazaron”, 2014), akrila pentraĵo de O Ann Lukesh, usona artistino.

98

Ĉapitro 31

Se ĉio ĉi ŝajnis stranga al amiko Tomaso, multe pli stranga kaj nekredebla li trovus ion, kio laŭdire okazis kelkajn jarcentojn poste, kaj kion mi preferis ne raporti al la apostolo, sed jes al vi ĉiuj, karaj legantoj.

Jen, dum mezepoko, mia samlandano sankta Vicent Ferrer, religiulo dominikana, kaj fama, i.a. pro siaj preskaŭ mil mirakloj atestitaj (840 mirakloj, se mi ĝuste memoras), estis en la urbeto Morella, kiu situas nordokcidente de Valencilando, kaj atinginte domon, li petis de virino, doni al li ion por manĝi, ĉar li malsatis... Tiu malriĉa virino havis nenion por doni al li, sed ŝi akceptis inviti pastron Vicent... Tiel, la kompatinda ino, kiu frenezis, freneziĝis tiam, oferis sian propran freŝan bebon, dispecetigis ĝin, kaj kuiris ĝin por kontentigi la sanktulon per eskvizita plado, nome, per speco de paella de fill tendre esquarterat a la morellana (“paeljo kun freŝa filo dispecetigita Morella-stile”). Kiam tiu virino pretis tranĉi la viandon por servi sanktan Vicent, li tuj divenis la okazontaĵon kaj mirakle sukcesis revivigi la bebon... Mi mem vidis enskribon surmuran, kiu

atestas la konkretan domon, kie tia prodaĵo okazis... Kaj jen 10

99

plia: ŝajne, simila miraklo, sed triobla, jam antaŭe okazis alilande, fare de sankta Nikolao, ankaŭa miraklofakulo.

Ho, jes! Sankta Vicent Ferrer estis pleja miraklisto... Oni asertas, ke li predikis en granda parto de Eŭropo, ĉiam per sia lingvo valencia, kaj ke liajn vortojn ĉiu komprenis senprobleme, precipe la latinidoj, sed ankaŭ la britoj kaj la germanoj... Iuj diras, ke tiu fenomeno estis unu el liaj plej gravaj mirakloj... Aliaj argumentas, ke tiam la latina estis bone konata en Eŭropo, kaj ke la lingvoj latinidaj estis multe pli proksimaj inter si (kaj al la latina mem), ol ili estos en postaj epokoj... Kaj fine ekzistas tria grupo, kiu asertas, ke la valencia de mia samlandano estis tre facile komprenebla, kaj ke per ĝi li sukcesis konverti amason da homoj al kristanismo, ĉar, dumpredike, li indikis la krucon, unuflanke, kaj la ŝtiparon, aliflanke... Ho! Se tiu lasta teorio estus vera, mi certas, ke ĉiuj homoj tiam komprenus ne nur la valencian, sed ankaŭ volapukon kaj la lingvon Kotava, se tiuj helpolingvoj jam ekzistus tiutempe... Kaj fakte, kvankam ili

ankoraŭ ne estis kreitaj, ĉiuj homoj same komprenus ilin, ĉu ne?

100

Ĉapitro 32

Kaj tiel, post amaso da vojaĝoj, paraboloj, mirakloj kaj aliaj, la tempo jam pasis kaj, iutage, kiam ni eliris el Jeriĥo survoje al Jerusalemo, mi forte konsciis, ke Jesuo vizitos tiun ĉi urbon lastfoje, ĉar li ne plu sukcesos forlasi ĝin kiel vivanto, krom se ni konsiderus lian forlason alsupran kiel reviviĝinto. (Parenteze: ĉiam, kiam mi pensas pri Jeriĥo, mi ne povas ne senti etan konsciencriproĉon ĉe la rememoro, ke, dum mia ekskurso tie, fine de la 20a jarcento, mi vizitis parton de la antikva urbo, kaj mi tuŝis kaj kunpremetis ion teran, kio teorie aĝis pli ol tri mil jarojn, kaj kio tuj diseriĝis en mia mano).

Kiam ni estis proksime de Betanio, Jesuo petis de du disĉiploj, ke ili ekiru al iu loko, kaj revenu kun azeno, kiun ili renkontos tie, kaj kiun li bezonos por eniri Jerusalemon sur ĝia dorso... Kiam ili revenis kun la besto, Jesuo sidiĝis sur ĝi, kaj ni ĉiuj plu marŝis survoje al la urbego... La multaj prodaĵoj faritaj de la nazaretano jam multobligis lian popularecon, kaj ĉiuj streĉe atendis lian alvenon, por akcepti lin kaj pleje honori lin... Inter Betanio kaj Jerusalemo, la homoj sternis mantelojn sur la vojo, kiun Jesuo laŭiros, kaj oni salutis lin per branĉoj de palmo kaj

de aliaj arboj.

101

Kiam ni finfine atingis la muregon de Jerusalemo, ŝajnas al mi (kvankam mi verdire ne tute certas), ke ni eniris ĝin tra la Orkolora Pordego, ĉar ni venis, rekte kaj sendevie, el la monto Olivarba... Antaŭ ol trairi la pordegon, mi rigardis ĝian supran parton kaj rememoris mian kurtan, sed intensan kaj plezuran, aventuron tie, dum mia iama vizito en la Esplanado de la Moskeoj... Tiam, mi decidis ke, precize de tie, el la supro de la Orkolora Pordego, kiun mi tiel ŝatis, mi provos mense reveni en mian tempon, kvankam mi devis ankaŭ konsideri eventualan flankan riskon: oni asertas, ke, el loko nur kelkajn metrojn pli fore, la profeto Mohamedo supreniris al la ĉiela paradizo... Ho! Kaj se mi erarus kaj, anstataŭ reveni en mian vilaĝon kaj mian tempon, mi irus rekte en la Paradizon? Ĉiaokaze, mi neniel hastus iri tien, ĉu ne? La Ĉielo plu atendu min!

Nia eniro en Jerusalemon estis glora, apoteoza, kaj ĝi denove pensigis min pri mia iama propra reprezento de tiaj momentoj en mia vilaĝeto, kiam mi mem ludis la rolon de Jesuo el Nazareto kaj iris inter la homoj sur azendorso kurba-spina:

“Hosana! Hosana, filo de Davido! Hosana!””

102

Ĉapitro 33

Nu, amikoj: mi ne estis absolute rigora, kiam mi asertis, ke Jesuo ne plu eliros el Jerusalemo post tiu lasta vojaĝo tien; fakte, ni ĉiuj forlasis la urbon por viziti ankoraŭfoje niajn karajn betanianojn, kaj ankaŭ por iri dormi, ekster la murego, en la apudan ĝardenon Getsemane, ĉe la bazo de la monto Olivarba.

Aliflanke, miaj rilatoj kun la dek du apostoloj estis pli- malpli bonaj, escepte de tiuj kun Johano, kiu min plu antipatiis, ne permesante, ke mi tro alproksimiĝu al la Majstro: li ja agis kiel bojema korthundo. Ho, kia fervoro!

Jen, Petro, Andreo, Jakobo, kaj Johano mem, ŝajnis al mi la plej fidindaj apostoloj de Jesuo. Filipo kaj Bartolomeo estis aparte bonaj kamaradoj, kaj ili ĉiam estis kaj agis kune. Tomaso, mi neniam malkovris kial, ŝategis mian kuneston kaj ordinare apudis min, ne tro foris.

Ankaŭ Judaso Iskarioto jam montris apartan intereson pri mia persono, kaj mi konjektis la kialon nur okaze de nia lasta eniro en Jerusalemon, kiam li afable invitis min, kaj nur min, promeni, ĉar li volis montri al mi iun lokon... Judaso kondukis mi sur kampon, haltis apud granda arbo tie, kaj konfesis al mi

solene:

103

Jen mia loko preferata, Partakael. Ĉiam, kiam mi havas problemojn solvendajn, kiam mi bezonas plene klarigi miajn pensojn, mi venas ĉi tien cerbumi, mediti. Mi ege ŝatas arbojn, kaj plej aparte tiun ĉi konkretan arbon, kiun vi povas admiri ĉi tie. Belaĵo, ĉu ne?

Ho, jes, tre bela, kara Judaso! mi respondis kaj tuj konjektis, por kio tia speciala arbo baldaŭ servos.

Kaj iom pli malfrue, jen, Judaso demandis min, ĉu lia nomo kaj persono estos historie konataj kaj agnoskataj, ĉu li estos unu plia homo senfama kaj nekonata, kiel la plimulto... Mi tuj ekskuzis min, ke mi ne rajtas doni al li tian informon, kaj kvankam li insistege volis sciiĝi prie, ankaŭ mi insistis pri mia nerajto informi lin rilate estontajn eventojn... Ho! Kial, ĉie kaj ĉiuepoke, ĉiu deziregas sciiĝi pri sia estonteco?!

la diskreta Jakobo, iam, diris al mi, ke li ege ŝatus iutage pilgrimi tra la fora Hispanio, kaj demandis min, ĉu lia revo fariĝos realaĵo... Kaj poste tio apudarbe: Judaso Iskarioto, kiu volis sciiĝi, ĉu li havigos al si reputacion kaj popularecon.

Ho, kia granda egocentreco!

104

Ĉapitro 34

Dum la Paskotempo, Jerusalemo fariĝis pli homplena ol kutime, ĉar ĝin vizitis homoj el ĉiuj punktoj kaj direktoj. Tiujare, mi vidis enurbe amason da popolanoj kaj bestoj, same kiel grandan kvanton da romiaj soldatoj, kiuj ĉie patrolis kaj vaĉis. Ĉi-rilate, min ja frapis nova surprizego, kiam mi salutis paron da tiaj soldatoj kaj iom konversaciis kun ili, ĉar ili asertis, ke ili estas ne romianoj, sed nur romiaj laborantoj... Ili diris al mi, ke estus ja strange renkonti veran romianon tie, ĉar ili preskaŭ ĉiuj venas precipe el Grekio, Sirio kaj aliaj landoj najbaraj... Eble, ili trompis min per tia aserto, kaj ĉio estis nura ŝerco por naivaj fremduloj kiel mi mem, sed unu el la soldatoj parolis al mi greke, por ke mi plene kredu lin... Kaj tamen, min neniel ŝokis la fakto, ke mi komprenas kaj iom parolas la grekan kun li, kvazaŭ mi tiun lingvon antaŭe studus kaj nun regus... Fakte, nenio rilate lingvojn sukcesis mirigi min, post kiam mi de longe konstatis, ke mi povas kompreni la hebrean, kiun mi antaŭe aŭskultis plurfoje en diversaj sinagogoj.

Jesuo malavare predikis en la templo per siaj famaj paraboloj kaj, krome, li respondis la trompajn demandojn, kiujn

iuj potenculoj starigis al li, inter kiuj, tiun pri Tiberio, la tiama

105

cezaro de la Romia Imperio: “Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio!”.

Kaj pli malfrue, sur la monto Olivarba, Jesuo plu predikis kaj paroladis, sed, ĉi-okaze, nur al siaj disĉiploj, kiuj aŭskultis, pli atente ol kompreneme, ĉion, kio, laŭ la Majstro, okazos al li dum la venontaj horoj kaj tagoj, kaj ĉion, kio okazos dum la lastaj tempoj de nia mondo... Jesuo, ŝajne, vere konsciis, ke lia tempo jam finiĝas, kaj li provis pleje informi nin, longe kaj detale, pri la estonteco.

Tamen, tiunokte, mi endormiĝis kun penso plej ordinara, ĉar mia lasta medito temis pri mia staturo imperiestra, kiu, malgraŭ ĉio, superis tiun de preskaŭ ĉiuj homoj tie, escepte tiun de Jesuo mem, kiu elstaris ege pli ol mi kaj, sekve, ol la ceteraj.

Ho, jes! Jesuo estis eterna escepto.

106

Ĉapitro 35

Kaj venis la tago, kiam la nazaretano deziris celebri kun siaj plej proksimaj disĉiploj la Sanktan Manĝon, kiu estus la lasta, kiun li povus dividi kun ni. Tiam, Jesuo transdonis al Petro kaj Johano la taskon serĉi la plej konvenan lokon kaj aranĝi ĉion koncerne la manĝon.

Akurate, ni ĉiuj supreniris ŝtuparon, kiu kondukis al teraso, kie situis la ne tro granda ĉambro, elektita por okazigi la manĝon... Jesuo haltis apudporde, vokis kaj enirigis po unu la tutan apostolaron, ĝis nur li kaj mi restis ekstere, kaj diris al mi:

Partakael, gravas, ke vi restu ĉi tie, surterase. Mi petas.

Mi devas agnoski, ke mi tute desapontiĝis, kiam mi aŭdis tiujn vortojn, sed Jesuo parolis al mi tiel dolĉe kaj simpatie, ke mia frustracio estis nur relativa; tamen, mi demandis min, kial mi ne rajtas eniri kaj festi la Sanktan Manĝon, se mi ĉiam ĉeestis ĉie... Se tio okazus en alia epoko de mia vivo, mi konjektus, ke Jesuo, kun tre bona kriterio, eble volis eviti lavi al mi la piedojn, kiuj havis vere tre fortan odor-personecon; sed, jen, tio ne plu estas problemo, do, kial mi restu ekstere? Ĉu eble ĉar gravas, ke ili estu dek tri, kaj nur dek tri entute, por ke ĉio okazu kiel

antaŭvidite? Ciaokaze, mi rezignis, sidiĝis surterase kun la dorso

107

surmure kaj, ĉar mi ankoraŭ ne estis kapabla trairi murojn per mia potenca vido-senso, mi pleje malfermis mian same potencan aŭdkapablon, por almenaŭ aŭskulti ĉion eblan.

Jesuo lavis iom post iom la piedojn de ĉiuj apostoloj... Pli malfrue, li prenis panon kaj disdonis ĝin al ĉiuj, por ke 1li manĝu, kaj poste li pretigis kalikon da vino, kaj pasigis ĝin al ĉiuj, por ke ili trinku... Tiam, mi kaptis la okazon por manĝi mian propran panon kaj trinki mian propran vinon, dum mi plu aŭskultis ĉion, kio okazis en la ĉambro, sen alproksimiĝi al ĝi...

Vere mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos kaj transdonos al la aŭtoritatoj, por ke mi estu juĝota Jesuo informis.

Ho, ne, Majstro! Ĉu tiu perfidulaĉo estas Partakael, kaj pro tio li ne estas ĉi tie, inter ni, sed ekstere? Johano ekkriis kaj demandis.

Ne. Mi vere diras al vi, ke Partakael, kvankam starante ekstere, troviĝas ankaŭ ĉi tie kaj inter ni, sed neniu homo, en estonta tempo, mencios lian nomon raportos pri lia tempo apud ni.

“Ĉu vere? Krom mi mem en tre fora tempo”, mi pensis.

Krom li mem en tre fora tempo tuj aldonis Jesuo,

kvazaŭ li ekzakte estus leginta mian penson.

108

Majstro: vi tristigis min. Ĉu mi perfidos vin? Johano diris.

Majstro: ĉu en estonta tempo oni raportos pri mi? Judaso interrompis.

Kion vi faros, tion faru senprokraste! Jesuo respondis al Judaso Iskarioto, konjekteble dum li rigardis la

disĉiplon kun mieno plej serioza, sed serene.

Jesuo lavanta la piedojn de siaj disĉiploj: pentraĵo (1898) de Albert Gustaf Aristides Edelfelt (1854-1905), finna artisto konata pro sia naturalisma stilo kaj realisma aliro al arto.

109

Ĉapitro 36

Subite, venis ankoraŭfoje en mian menson “La Suferado de Jesuo Kristo”, tiu teatraĵo, kiun mi partoprenis knabaĝe en mia vilaĝo; en ĝi, kiam oni venis al tiu ĉi punkto, jen, Judaso furioziĝis kontraŭ Jesuo, sputante al li la sekvajn vortojn (ĉi- okaze hispane), kiujn mi ankoraŭ ne forgesis, dum li ĵetis

planken, plej violente, la panon donacitan de la Majstro:

„NO QUIERO NADA DE TI! ;DESPRECIO EL PAN QUE ME DAS! „JURO QUE TE ACORDARAS

MUY PRONTO, JESUS, DE MI!

(“DE VI MI VOLAS NENION! RESTU FOR KUN VIA PANO! MI ĴURAS, NAZARETANO,

KE BALDAŬ MI FAROS ION!”)

Tamen, reale, jen Judaso nenion respondis al Jesuo, kaj li

nur obeis ĉi lastan kaj eliris el la ĉambro.

110

He! Kion vi faras tie? Ĉu oni punis vin? Judaso ŝercis.

Ĉu puno? Nenia puno! Min simple la Majstro petis, ke mi restu ĉi tie mi respondis.

Ankaŭ min ĵus invitis la Majstro, ke mi faru tion, kion mi faros.

Kaj kion vi faros nun, Judaso? Ĉu vi iros aĉeti figojn?

Ho, ne! Mi planas promocii la Majstron, prezentante lin al iuj aŭtoritatoj, kiujn mi frekventas.

Ĉu vere? Kaj kial vi ne promocias ankaŭ vin mem, se vi tiel deziregas famiĝi?

Nu, mi agos nur kiel ia reprezentanto, kaj mi ja ricevos pagon por mia laboro Judaso diris.

Ĉu Jesuo vere sciiĝis kaj konsentas pri tiu promocio?

Ho, jes! Kompreneble! Li ĵus ordonis, ke mi faru tion, kion mi faros!

En ordo, frato! Pacon al vi! Mi devas resti ĉi tie, kvankam mi sincere ankoraŭ ne scias la kialon.

Ĉu vi almenaŭ scias, ĉu ni tranoktos, ankaŭ hodiaŭ, en la ĝardeno Getsemane? min demandis Judaso.

Ne, mi ne informiĝis prie mi spontane kaj naive mensogis, kvazaŭ per mia mensogo mi povus eviti la

neeviteblon.

111

Bone, mi haste ekiru, ĉar mi havas multon farendan!

Iru kun Dio, Judaso!

Restu kun Dio, Partakael!

Judaso Iskarioto (dekstre) eliranta el la ĉambro de la Lasta Manĝo: pentraĵo de Carl Bloch (1834-1890), dana artisto.

112

Ĉapitro 37

Post la Sankta Manĝo, Jesuo estis la unua homo, kiu eliris el la ĉambro. Mi tuj stariĝis kaj iris al li. Jesuo ridetis al mi kaj amike ripozigis sian dekstran brakon sur miaj ŝultroj, dum ankoraŭfoje ĵaluzeta Johano, kiu estis ĉiam apud la Majstro, prenis lian maldekstran brakon kaj, tute senhonte, metis ĝin sur siajn proprajn ŝultrojn. Tiam, la nazaretano demandis min:

Ĉu ĉio en ordo, Partakael? Ĉu iu novaĵo?

Ĉio en ordo, Majstro. Neniu novaĵo mi respondis.

Kiam ni atingis la ĝardenon Getsemane, Jesuo haltigis la grupon, sed li vokis Petron, Jakobon, Johanon kaj min mem, por ke ni akompanu lin iom pli foren, dum la ceteraj apostoloj restis tie. Poste, li apartigis sin de ni kvar kaj iris preĝi... Pli malfrue, kiam li revenis al ni, ĉiu estis dormanta, escepte de mi mem. Tiam, Jesuo invitis min, kaj nur min, sekvi lin... Li plu preĝis al Dio, kaj li ŝajnis al mi vere timigita: “Patro: se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon! Tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via!”... Subite, mi vidis aperi anĝelon, kaj mi spontane kaŝis min... Mi devas konfesi nun, ke mi ĉiam timis renkonti ĉefanĝelon Gabriel, por la okazo, ke li havos ion komunikendan al mi...

Gabriel estis granda fakulo pri anoncoj de tute neeblaj

113

gravediĝoj, kaj do mi timis jenon: “Saluton, Partakael! Dio estas kun vi. Kaj por ke vi kaj ĉiu povu admiri Lian senliman kapablon, jen vi gravediĝos kaj naskos ĝemelojn. Vi fariĝos la unua graveda viro.” Kaj tiam, mi demandus: “Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron?” Kaj Gabriel aldonus: “Neniel zorgu! La Sankta Spirito venos sur vin.”

Feliĉe, nia ĉiela vizitinto estis ne ĉefanĝelo Gabriel, sed nur anĝelo malaltranga kaj, krome, li venis ne al mi, sed al Jesuo; tamen, mi tiel nervoziĝis, ke mi ne sciiĝis, kial nek por kio tiu anĝelo aperis, do bonvolu ne demandi min prie!

Poste, dum la tuta apostolaro plu dormis profunde, mi aŭdacis iom paroli kun Jesuo:

Kial vi tiom timas? Ĉu pro via baldaŭa morto? Ĉu vi ne kredas, ke vi resurektos post nur tri tagoj? Ĉu eble vin timigas la intensa doloro fizika, kiun vi suferos? Nu, vi certe scias, kiel deturni vin de la doloro, ĉu ne? Ha! Ŝajnas ke mi komprenas... Vi certe povus, sed eble vi ne rajtas, ne senti doloron, ĉar vi devas suferi kiel ordinara homo, ĉu ne?

Fakte, mi faris nuran monologon, ĉar Jesuo nenion respondis al mi kaj plu preĝis al Dio, kvankam pli serene ol

antaŭe.

114

Ĉapitro 38

Tamen, ekster la ĝardeno Getsemane, estis apostolo, nome Judaso Iskarioto, kiu neniel dormis, kiam li eniris ĝin, nokte, akompanate de la Gvardio de la Templo. Ĉar mi reagis unua, mi mem tuj alproksimiĝis al la grupo, kaj Judaso, kiu ŝajnis al mi aparte nervoza, salutis min kaj provis kisi min kiel kutime, sed mi sukcesis eviti lian kison kaj ekskuzi min pro mia malvarmumo, dum la Gvardio rigardis min suspekteme, kvazaŭ mi mem estus Jesuo, la celo. Fakte, Jesuo staris tiam dorse de mi, kaj kiam mi iom translokis min, Judaso lin ekvidis kaj iris lin saluti kaj kisi:

Saluton, Majstro! Bela nokto, ĉu ne?

Ho, Judaso! Ĉu per kiso vi perfidas vian Majstron? Jesuo ekkriis kaj demandis.

Tiam, jen voĉo aŭtoritata ordonis kapti la nazaretanon, kaj la Gvardio de la Templo pretis obei kaj iri preni lin por forkonduki lin... Tamen, jen Petro, kiu subite furioziĝis kaj ŝajnis freneziĝinta, kiam li komprenis la okazintaĵon, eltiris kurtan spadon, ian glavon, kaj atakis unu el la vizitantoj, al kiu li fortranĉis orelon... Tiu kompatinda viro, kiu estis servisto de

la ĉefpastro, komencis kriegi kiel porko en buĉejo, kaj li multe

115

pli kriegus, se Jesuo ne haltigus ĝustatempe la manon kaj la koleron de Petro, kiu, plej furioza, ŝajne volis pluigi la atakon ĝis li havigos al si, almenaŭ, la du orelojn kaj la voston...“ Poste, la Majstro remetis la orelon al ĝia posedanto, kvazaŭ li gluus ĝin magie, dum ĉi tiu, subite muta kaj mirfrapita, tuŝis kaj retuŝis sian aŭd-organon ĝis plena konvinkiĝo... Tamen, kvankam tio devis esti plia miraklo, kiu fariĝis antaŭ ni ĉiuj, oni denove ordonis la Gvardion de la Templo kapti Jesuon, kiu povis eviti, maksimume, ke oni arestu kaj forkonduku ankaŭ Petron kaj la ceterajn.

Ĉio pasis tiel rapide, ke kiam niaj noktaj vizitantoj foriris kun la Majstro, mi sukcesis trovi neniun en la ĝardeno Getsemane, ne Petron, kiun mi vidis apenaŭ antaŭ kelkaj sekundoj. Ĉiu jam malaperis kaj fuĝis... Kaj mi restis tute sola, timigita kaj kaŝita, en tiu ĝardeno, sed neniu, ĉu amiko, ĉu

malamiko, revenis al la olivarbaro.

A Ĉi tie la aŭtoro aludas la plej grandan premion de matadoro, kiu, post bona plenumo, rajtas detranĉi la du orelojn kaj la voston de la taŭro, kiun li ĵus mortigis. Ĉar temas pri la plej granda premio, la vorto “almenaŭ” aldonas sarkasman nuancon. (La trad.)

116

Ĉapitro 39

Tamen, ĉar mi, pro troa ekscitiĝo, neniel sukcesis endormiĝi, mi fine ankaŭ forlasis la ĝardenon kaj eniris la urbon por sciiĝi pri tio, kio okazis... Ŝajne, Jesuo estis forkondukita al ĉefpastro Kajafas, kaj al la Saĝaj Pliaĝuloj, por esti pridemandata. Kaj ŝajne, Jesuon, kiun oni demandis, ĉu li estas la Mesio, la filo de Dio, kaj kiu respondis “Vi diris”, oni akuzis pri grava blasfemo, kaj poste batis, insultis kaj elirigis el la kunvenejo kiel vere danĝeran krimulon, nepre mortpunendan.

Kiam mi atingis la korton, kiu estis apud la menciita kunvenejo, mi vidis Petron, kaj mi alproksimiĝis al li en la preciza momento, kiam iu ŝajne lin rekonis kiel unu el la disĉiploj de la blasfeminto, kvankam Petro tuj negis tion kaj iom deiĝis... Tamen, jen ankaŭ alia rekonis lin, sed Petro plu negis kaj plu paŝis... Kiam tria homo asertis, ke li rekonas Petron, tiu ĉi negis, ke li konas Jesuon, kio okazis en la sama momento, kiam mi alvenis tien, kaj ankaŭ iu rekonis min kiel akompananton de la nazaretano, kion mi neniel negis, kaj mi aldonis, ke mi estas alilanda sendito, kiun oni komisiis verki kaj

informi pri ĉio rilatanta Jesuon el Nazareto... Kaj Petro, kies

45 Mateo 26:64. (La trad.)

117

nervozeco kaj timo estis evidentaj, sen tio, ke tu demandis lin, aŭdacis aserti pri mi mem, kiu staris antaŭ li:

Mi ankaŭ ne scias, kiu estas ĉi tiu sinjoro. Mi neniam vidis lin ĝis nun. Mi ĵus alvenis ĉi tien kaj scias nenion pri iu ajn.

Kaj jen Simon-Petro komencis fuĝeti el la korto, dum Jesuon oni devigis eniri ĝin, kaj dum koko kokerikis kaj ekkantis... Kaj nur tiam Petro rememoris tion, kion Jesuo antaŭdiris al li: “Ĉi-nokte, antaŭ ol la unua koko kantos dufoje, vi trifoje negos, ke mi estas via Majstro”... Mi volonte sekvis Petron, kiun mi renkontis en apuda strateto, kaj kiu estis sola kaj ploregis, dum li senĉese frapis sian kapon kontraŭ muron... Mi provis lin konsoli, sed li singultis kaj asertis, ke li ne estas inda je Jesuo, ne meritas tiun... Tiam mi diris al Petro, ke la Majstro certe pardonos lian homan malforton; kaj krome mi faris alion,

nome, mi kantis al li frazon, kiun li ĉiam ŝategis aŭskulti de mi:

TU ES PETRUS, ET SUPER HANC PETRAM AEDIFICABO ECCLESIAM MEAM.

(“VI ESTAS PETRO, KAJ SUR ĈI TIU ROKO MI KONSTRUOS MIAN EKLEZION.”)“$

46 Mateo 16:18. (La trad.)

118

Ĉapitro 40

Mi ankoraŭ ne finis konsoli Petron, kiam iu alia, pli nervoza kaj afliktita ol li, preterpasis nin kuretante kaj kriegante senĉese:

Oni trompis min! Oni trompis min! Kaj mi perfidis la Majstron!

He, Judaso! Kien vi iras? Venu ĉi tien! Haltu! mi diris.

Ne! Ne! Mi liveris la Majstron kaj mi perfidis lin! Mi meritas nenion! Judaso ekkriis malespere.

Kvankam Judaso ege ŝatis la monon, ŝajne li neniel atendis, ke Jesuon oni kondamnos kiel vulgaran krimulon, sed tute male, ĉar li ĉiam fidis la Majstron. Do, kiam Judaso vidis, ke oni kondukas Jesuon kiel arestiton, ŝajne li vere malesperis, kaj ni ne plu revidis lin. Pli malfrue, ni sciiĝis, ke li mortigis sin per pendumo ĉe sia preferata arbo. Kompatinda Judaso Iskarioto.

Kaj veninte al tiu ĉi punkto, mi ne povas ne rememori tion, kio okazis dum la teatraĵo “La Suferado de Jesuo Kristo”, kiun mi partoprenis iam en mia vilaĝo... (Plej probable, karaj

legantoj, vi ne scias, ke ankaŭ Judaso resurektis, kaj pli baldaŭ

119

kaj pli rapide ol Jesuo mem). La teatro de mia vilaĝo estis plenplena. La publiko ĉeestis la spektaklon kun vera intereso kaj respekta silento... Tamen, jen alvenis la plej impresa sceno, kiam Judaso, sola, prononcinte iujn vortojn, sin pendumis, kaj lia korpo ekbalanciĝis antaŭ la publiko, ĝis la kurtenoj kuntiriĝis, ĉar per tia sceno finiĝis unu el la pluraj aktoj de la teatraĵo... Subite, kaj tute neatendite, la publiko entuziasme ekaplaŭdis kaj

insiste ekkriis en la Hispana:

;QUE LO REPITA! ;QUE LO REPITA! (“LI RIPETU! LI RIPETU!”)

Kaj jen, tiel granda estis la entuziasmo kaj la insisto de la fervora ĉeestantaro, ke fine la kurtenoj ree distiriĝis, kaj nia revivigita Judaso nepre devis ripeti sian scenon kaj denove pendumi sin kaj morti. Ĉi-foje, definitive.

Ne necesas diri, ke, kvankam la aktoro, kiu ludis la rolon de Judaso, vere volvis ŝnuron ĉirkaŭ sia kolo, la pezon de lia

korpo kontraŭstaris plia ŝnuro kaj harniso,“ kiujn li antaŭe

“7 harniso: strukturo el rimenoj kaj bukoj, kiun oni alligas al korpo, kaj kiu servas por fiksi, firmigi transporti ion iun (ofte uzata, ekzemple, de montgrimpistoj). Vorto mankanta en PIV; Vatrĉ (1987:26) inkludas la vorton (kun du referencoj), sed donas al ĝi alian sencon, ankaŭ validan, sed pli malnovan: “la tuta ekipaĵo de

120

surmetis sub sia tuniko, kaj kiuj plej sekure subtenis lin sub- aksele... Male, nia reala Judaso Iskarioto havis nenian publikon, nenian aplaŭdon, nenian harnison kaj nenian ripeton, kiam li

decidis pendumi sin.

Remorso de Judas (“Konsciencriproĉo de Judaso”, 1880), oleopentraĵo de Jose Ferraz de Almeida Junior (1850—-1899), brazila pentristo kaj desegnisto.

rajd- ŝarĝ-besto”. Ankaŭ la Ido-vortaroj donas al la oficiala vorto harneso (ekvivalenta al harniso en Esperanto) nur tiun ĉi malnovan sencon. (La trad.)

121

Ĉapitro 41

Kaj jen oni sendis Jesuon al Poncio Pilato, kiu sendigis lin al Herodo, kiu resendigis lin al Pilato, ĉar neniu el tiuj gravuloj trovis iun ajn gravan motivon kondamni la nazaretanon al mortpuno, ĉar ili opiniis lin ia paca kaj kompatinda frenezulo, kies sola delikto krimo estus kredi, ke li mem estas la filo de Dio. Tamen, la ĉefpastro kaj la ceteraj membroj de la Saĝaj Pliaĝuloj insistis antaŭ Pilato (kiu provis liberigi Jesuon per publika konsulto al la hebrea hom-amaso), por ke oni ne nur ne liberigu tian blasfemulaĉon, sed krucumu lin. Tiam, Poncio Pilato, plu opiniante, ke Jesuo estas senkulpa, cedis al la voĉo de la hom-amaso, kiun manipulis ĝia ĉefaro, kaj ordonis krucumi lin sur Golgoto, la kutima loko.

Mi trovas nenian kulpon ĉe tiu ĉi viro, sed ni agu laŭ via deziro! Mi ne responsas pri lia sango. Mi lavas miajn manojn pri ĉio koncernanta tiun ĉi proceson proklamis la romia guberniestro.

Pli malfrue, oni ŝarĝis Jesuon per peza lignobloko transversa, kiun oni alligis sur liaj ŝultroj, kaj oni devigis lin eliri el la strato survoje al la ne tro fora Golgoto, kie li fine estis

krucumota... Laŭirante la mallarĝajn stratojn, Jesuo, kiu ŝajnis

122

aparte malfortigita, antaŭeniris malfacile kaj falis almenaŭ trifoje, kvankam lin oni tuj devigis restariĝi kaj plu marŝi... La vojo estis homplena, kaj Jesuon insultis iuj kaj laŭdis kaj benis aliaj... Profitante mian privilegian vidkapablon, mi sukcesis kapti la mallongan renkontiĝon de Jesuo kun lia patrino, liajn kelkajn vortojn al pluraj virinoj amikaj, kaj la momenton, kiam plia virino, nome Veronika, provis viŝi la ŝviton kaj la sangon de sur lia vizaĝo per sia kaptuko, kiun ŝi alproksimigis al la nazaretano; tamen, se vi permesas al mi uzi esprimon taŭrbatalan, mi diros al vi, ke tio estis maksimume “duonveroniko”,“ ĉar la virinon oni tuj haltigis, kaj Jesuon oni piedfrape devigis restariĝi kaj plu marŝi... Kaj jen iun inter la publiko, nome Simonon el Cireno, la romianoj devigis helpi Jesuon, kiu ne plu kapablis piediri kun la peza lignobloko surŝultre... Meze de la tragedio, ŝajnis al mi komika la sinteno de tiu Simon, kiu ne ĉesis informi ĉiujn, kiujn ni renkontis

survoje al Golgoto:

88 Veroniko (hispane: verĉnica) estas la fundamenta manovro de pieda toreisto, kiu ambaŭmane tenas grandan mantelon, ordinare fuksikoloran, kaj ĝin svingas flanken, iom turnante la korpon, por eviti la taŭron, kiam ĉi tiu impetas kontraŭ lin. Duonveroniko (hispane: media verdnica) estas varianto, kiu komenciĝas kiel la antaŭa, sed poste finiĝas kvazaŭ duone plenumita veroniko. (vd. la bildojn sur la sekva paĝo.) (La trad.)

123

Mi nur helpas iun, kiu ne povas porti tiun ĉi lignotrabon, sed mi estas nenia krimulo, ve! Bonvolu ne insulti min!

Kaj tiel ni ĝisvenis Golgoton, kaj la romiaj soldatoj, kiuj estis tie kaj ne sciiĝis antaŭe, ke Simon el Cireno estas nura helpanto, kaptis lin kaj preskaŭ komencis lin surkrucigi, post kiam li, plej naive, diris al la soldatoj:

Kie mi lasu tiun ĉi lignoblokon? Mi devas tuj ekiri.

Feliĉe, ĉio rapide klariĝis, kaj la devigita helpanto povis ja

ekiri sana kaj sekura.

Maldekstre: El Cid a la veronica (“El Cid dum veroniko”, 2011), pentraĵo de 0 Andres Morales Sanchez, hispana artisto.

Dekstre: Enrique Ponce, media veronica (Enrique Ponce, duonveroniko, 2014) guaŝo de O Peter Bojthe (n. 1968), hungara aŭtodidakta artisto loĝanta en Hispanio, licenciulo pri industria inĝenierio (maŝinaro kaj ilaro), profesia pentristo ekde 2002, specialiĝinta pri toreaj scenoj.

124

Ĉapitro 42

Kaj tiam paro da soldatoj kaptis Jesuon kaj plej violente deŝiris liajn vestojn, tiel ke li iĝis duonnuda, en nura kalsono INRI-stila, kaj oni alligis kaj alnajlis lin al la kruco... Mi preferas ne raporti detale la senmezuran doloron kaj suferadon, kiujn tia krucumo faris al la nazaretano, ĉar vi ja povas perfekte imagi prie. Kaj ĉar mi tute ne estas sadisto.

Tie estis la tri Mariaj: sankta Virgulino Maria, Maria de Klopas kaj Maria Magdalena. Kaj tie estis ankaŭ du pliaj Mariaj, nome Johano kaj mi mem, kiuj surmetis inajn mantelojn, sub kiuj ni kaŝis al ni la vizaĝon, por povi iom alproksimiĝi al la kruco senprobleme. La preskaŭ tuta cetera apostolaro jam malaperis kaj sin kaŝis, ĉar ili verdire timis, ke oni arestos ilin.

Tiu tagmezo estis aparte malluma, kaj la vetero ŝajnis minaci nin ĉiujn per io konjekteble maltrankviliga... De tempo al tempo, Jesuo parolis jen al ni, jen al sia Patro, kiu estas en la Ĉielo... “Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras!”... Eli! Eli! lama sabaĥtani? (“Mia Dio! Mia Dio! Kial Vi forlasis min?”)... Kaj tiam, li diris al sia patrino kaj al la travestiita Johano, kiun li ja rekonis sub lia ina vesto “Patrino, jen via filino.

Filino de Zebedeo, jen via patrino.”... Kaj poste, Jesuo diris al

125

mi: “Partaka, karulino: tre bela via nova mantelo.” (Tio estis la unua kaj lasta fojo, kiam la Majstro nomis mi kiel miaj amikoj: Partaka, anstataŭ Partakael)... Kaj pli malfrue: “Mi soifas”... “Estas finite”... “Patro: al Vi mi konfidas mian spiriton.”

Kaj Jesuo mortis. Kaj romia soldato ekkriis: “Ĉu tiu viro jam mortis? Ho! Kiel malfortis tiu ulaĉo!”... Kaj tiam ekestis granda ŝtormo, kaj la tero ektremis. Kaj soldato enpuŝis tre longan lancon en la korpon de Jesuo, kiu certe atingis kaj trapikis lian koron. Kaj el la korpo de Kristo elvenis neniu sango, sed nur ia akvo rozkolora, kiu memorigis min pri tiu elirinta el la kapo de mia avino, kiam ŝia kadavro, forglitinte de la du funebristoj, kiuj ŝin transportis, subite falis sur la duran grundon. Ho, jes! Tiam, tiu sceno tiel impresis min, ke la novan kolornuancon mi eknomis “avina rozkoloro”... Kaj ni devis

foriri pro la ŝtormo.

126

Ĉapitro 43

Kiam la vetero kalmiĝis, ni revenis por reakiri la korpon de Kristo kaj sepulti ĝin en tombo, kiun Jozefo el Arimateo posedis kaj disponigis al ni por tia nobla celo... Kiam mi tuŝis la korpon de Jesuo, malgraŭ ĉio, mi havis momentan impreson, ke li estas ne tute mortinta, kaj tiam venis en mian kapon la vortoj de la romia soldato, kiu asertis, ke la nazaretano mortis tro rapide, ĉar, ŝajne, krucumatoj, antaŭ ol morti, ordinare rezistas pli multajn horojn ol la Majstro rezistis. Tamen, mi tuj konvinkiĝis, ke Jesuo estas absolute mortinta, kiam mi vidis la vundon, kiun la lanco de la soldato faris en lia flanko, lanco, kiu sendube trairis lian korpon, ĝis ĝi atingis lian koron, kio ja estus per si mem mortiga. Kaj krome, homa korpo sensanga estas homa korpo mortinta, ĉu ne? Tiam, Jozefo el Arimateo, Nikodemo kaj pluraj el ni viŝis la korpon de la Majstro, ĝin vestis kaj kondukis ĝis la menciita tombo, kien ni ĝin enmetis, antaŭ ol fermi la aperturon per grandega ŝtono.

La hebrea ĉefaro antaŭe demandis Pilaton sendi plurajn romiajn soldatojn gardostari ĉe la tombo de Jesuo, ĉar ili timis, ke lian korpon eventuale forŝtelos liaj partizanoj, por poste

proklami, ke li vere resurektis, ĉar li ja estas la Mesio... Tamen,

127

tia gardostaro romia estis tute sensukcesa, ĉar, malgraŭ la ĉeesto de la soldatoj, la ŝtonpordegon malfermis mistera kaj potenca energio, kaj la korpo de la mortinto malaperis, kaj tio vere timigis la soldatojn, kiuj fuĝis de tie.

Estis dimanĉo, kaj pluraj virinoj iris viziti la tombon de Kristo, sed, kiam ili atingis ĝin, jen ili vidis ĝin aperta kaj malplena, kio pensigis ilin, ke iu forŝtelis la korpon de la Majstro kaj ie ĝin kaŝis. Tamen, Maria Magdalena raportis poste, ke estis tie paro da anĝeloj, kiuj informis ilin, ke Jesuo ne plu estas mortinta, sed vivanta. Ŝi asertis, ke Jesuo resurektinta aperis antaŭ ŝ1, parolis al ŝi kaj invitis ŝin transdoni al ni ĉiuj la bonan novaĵon pri lia reviviĝo... Kiam Maria Magdalena venis viziti nin en la loko, kie ni kaŝe kunvenis, neniu kredis ŝian version pri la faktoj, kio ŝin malĝojigis kaj kolerigis, kaj ŝi, puŝmalferminte la pordon, forlasis la ĉambron. Ĉu mi diris “neniu”? Nu, Simon- Petro finfine kredis, ĉar li rememoris, ke ĝuste tion anoncis la Majstro. Kaj ankaŭ mi, Partakael, kredis, ĉar ĉio tio skribiĝis iam, por ke tiel okazu iutage. Jesuo mortis kaj resurektis kiel

antaŭvidite.

128

Ĉapitro 44

Ĉiuj, kiuj ne kredis, ke la Majstro resurektis kaj aperis antaŭ Maria Magdalena, tre baldaŭ devis tion kredi, ĉar tiudimanĉe, vespere, Jesuo mem prezentis sin en nia kaŝejo kaj nin ĉiujn salutis:

Pacon al vi! Kial vi timas? Ĉu vi ne fidas min kaj tion, kion mi diris al vi? Mi ne estas fantomo, sed mi mem, via Majstro. Venu al mi! Ĉu vi havas ion, por ke mi manĝu?

Tamen, jen Tomaso ne ĉeestis tiutage (eble, li tiam preparis sian revatan vojaĝon al Hindio), kaj kiam ni komunikis al li, ke la Majstro vere reviviĝis, kaj ke ni ĉiuj vidis lin okaze de lia antaŭnelonga vizito al ni, Tomaso respondis:

Mi bedaŭras, sed mi ne povas kredi tion, kion vi diras. Mi mem vidis la Majstron mortinta, kaj ni entombigis lin. Li estis ja mortinta, do li ne povas nun esti vivanta. se li revivigis aliajn homojn, nun, kiel mortinto, li neniel povus revivigi sin mem, ĉu ne? Tion mi kredus nur se mi vidus lin, tuŝus lian korpon, esplorus liajn vundojn kaj ŝovus miajn fingrojn en ilin. Nur tiel mi kredus.

Pasis apenaŭ sep ok tagoj de post la vizito de Jesuo al

ni, kiam ni aŭdis voĉon, kiu nin salutis, kaj ni tuj ekvidis Jesuon,

129

kiu estis denove inter ni, sed, ĉi-foje, li eniris trairante la murojn, anstataŭ frapi je la pordo... (Ho! Mi ĉiam certis, ke tia prodaĵo eblas, kvankam mi mem ankoraŭ ne sukcesis trairi murojn, krom per mia speciala aŭdkapablo). Kiam Tomaso aŭdis la voĉon kaj ekvidis Jesuon, lin frapis mirego, sed, tiel, li neniel rifuzis la inviton de la Majstro, kaj li tuj tuŝis lian korpon kaj observis kaj palpis liajn vundojn.

Ho, Majstro! Pardonu min! Vi estas mia Sinjoro kaj mia Dio ekkriis la nekredemulo, dum li surgenuiĝis ĉe la piedoj de Kristo.

Aj, Tomaso! Ĉar vi vidis min, vi kredas. Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

Kaj tiam mi demandis al mi ion ŝajne tute absurdan, sed kion mi volonte deziras raporti al vi: “Kiun sangotipon havis Jesuo? Kie li akiris tian grandegan kvanton de ĝi por renutri kaj

revivigi sian korpon?” Stultaĵoj, ĉu ne? Ve!

130

Ĉapitro 45

Tiutempe, reviviĝinte, Jesuo plu aperis antaŭ ni, plurfoje: survoje al Emauso, ĉe la Galilea maro ktp. Ni ne ĉiam estis kune, sed li prezentis sin jen al unuj, jen al aliaj. Tamen, la plej lastan fojon, kiam ni vidis Jesuon, ni ĉiuj estis kune kaj, post nia plej speciala kunveno, li kondukis nin, la tutan apostolaron, al la monto Olivarba, proksime de Betanio. Tie li predikis al ni, benis nin, levis siajn brakojn kaj komencis supreniĝi iom post iom ĉielen... Vidante, kiel li apartiĝas de ni kaj supreniras kio ne tro multe impresis min, ĉar mi mem antaŭe vojaĝis ne nur en la spaco, sed malantaŭen en la tempo —, mi subite pensis pri mia patrino kaj pri tio, kion ŝi povus komenti, se ŝi estus tie, kun ni, dum ni spektis tian ascendon: “Ho! La ĉielo tre multe foras... Se li plu tiel supreniĝos, iom post iom, li neniam atingos ĝin... Kaj krome, li sentos malvarmon survoje, ĉar li ne prenis apartan vestaron... Kaj kiel li povos spiri ekster la oksigenzono? Mi neniel certas, ĉu li sukcesos pri sia celo.”

Estis granda nubo super niaj kapoj, kaj ni spektis Jesuon eniri ĝin kaj malaperi en ĝian internon... Bonvolu ne demandi min, ĉu estis io iu kaŝita en la nubo! Mi vere vidis nenion tie.

Tamen tio, kion ni ĉiuj spektis poste, estis ne plu Jesuo

131

ascendanta, sed intensega lumo, kiu eliĝis el la nubo kaj sagis ĉielen... Mi ne povis ne pensi kaj konkludi, ke tian intensegan lumon, eble, estigis eventuala ŝipo ekstertera, kiu deturnis Jesuon kaj kondukis lin ekster nian limigitan planedon Tero, kio pravigus ĉiujn liajn miraklojn, inkluzive lian resurekton. Sed, aliflanke, ĉar ankaŭ nia ĉiopova Dio estas eksterterano, ĉio eblis kaj, kiu scias, estis Dio mem kiu kondukis Jesuon en la ĉielon eksterteran. Ĉiaokaze, ni ne plu povis ĝui tian spektaklon, ĉar grupo da romiaj soldatoj alvenis intertempe al ni, kaj ili komencis puŝegi nin ĉiujn, dum ili laŭte kriis:

He! Kion vi faras ĉi tie? Foriru kaj ne grupiĝu! Foriru!

Foriru!

Ascension of Christ (“Ascendo de Kristo”, 2014), akrila 132 pentraĵo de O Eric Cunningham (n. 1973), usona artisto.

Ĉapitro 46

Post tia ascendo kaj definitiva malapero de Jesuo for de la Tero, ankaŭ mi mem komencis pensi pri mia propra reveno al mia kutima tempo kaj epoko, nome al la 20a jarcento, ĉar neniu nenio plia retenis min tie, dum familianoj, amikoj, najbaroj kaj konatoj de mia jarcento, plej probable, suferis pro mia longa foresto, ili konjektis, ke mi mortis kaj, sekve, ke mi ne plu revenos.

Mi do decidis anonci al la tri Mariaj kaj al la tuta apostolaro, kiuj estis bonegaj kunvojaĝantoj kaj kolegoj dum la lastaj tri jaroj, mian baldaŭan kaj necesan eliron. Anekdote, tiutage, kiam min akompanis nur la tri Mariaj kaj Johano, okaze de mia adiaŭo al ili, jen mi demandis Marian, la patrinon de Jesuo:

He, Manjo! Ĉu mi plu timigas vin, same kiel okaze de nia unua renkontiĝo en Jerusalemo, kiam vi kaj via edzo, Jozefo, serĉadis vian fileton?

Kaj tiam sankta Virgulino Maria, patrino de Jesuo, faris ion, kio vere min impresis kaj ege mirigis; ion, kion neniu ordinara virino kuraĝus fari, se endome, kaj antaŭ nur du pliaj

virinoj kaj Johano... Ŝi, kun sanktega kaj serenega rideto, sidiĝis

133

sur mia sino, ĉirkaŭprenis miajn ŝultrojn per sia brako, kvazaŭ mi jam fariĝis por ŝi ia ĉefanĝelo, sankta Partakael, kaj diris al mi:

Mi devas konfesi, ke min timigis via tiama aspekto, sed vi de longe ne plu min timigas. Vi estas bonkora homo, kaj mi ja tute fidas vin.

Ho, dankon, Manjo! Ĉu vi do ne plu opinias, ke mi estas stranga homo? mi demandis, dum Maria plu sidis sur mia sino.

Ha, ne, Partakael! Mi absolute plu opinias, ke vi estas homo stranga, strangega! ŝi respondis, dum ŝi stariĝis kaj ekridis (kiel nur tre malofte ŝi faris), eble aparte kontenta pro la antaŭnelonga resurekto kaj fulme rapida “labora ascendo”” de la kara filo en la Ĉielon.

Tia komento de Maria, kaj mia pli kaj pli granda miro, ridigis ankaŭ ĉiujn ceterajn. Kaj tiam mi volonte deziris precizigi ion, por iom pravigi min:

Nu, fakte, mi ne estas stranga, sed nur mi mem. Ĉu tio

estas la strangeco? Esti mi mem? Ke iu estas li mem?

3 En la Ido-originalo: acenso laboral (inter citiloj). Ĝi paŭsas la oftan hispanan esprimon ascenso laboral, per kiu oni indikas la promocion de funkciulo laboristo al pli grava posteno, kun pli bonaj kondiĉoj kaj pli alta salajro. Ĉi tie, evidente, la aŭtoro ĝin uzas ŝerce. (La trad.)

134

Ĉapitro 47

Poste, mi rigardis Marian Magdalenan kaj ŝin demandis:

He, Magda! Ĉu ankaŭ vi opinias, ke mi estas bonkora homo?

Ho, jes! Mi tute konsentas, ke vi estas bonkora homo, sed vin mi ne tute fidas, do ne atendu, ke mi sidiĝu sur via sino. Ŝajnas al mi, ke vi estas viro, kiu vere havas grandan memregon; tamen, tiel, vi ja viras.

Mi nenion atendas, amikino. Ĉiaokaze, mi ĝojas, ke mi ekkonis vin.

He, vi! Ne ĝoju! Vi neniam ekkonis min! ŝi protestis.

Ho, pardonu, Magda! Mi provas diri, ke mi ĝojas, ke mi ĝuas vian respekton kaj amikecon.

Dume, Maria de Klopas jam tute ruĝiĝis, kaj kiam mi rigardis ŝin, ŝi balbutis jenon:

Ankaŭ mi konsentas pri via bonkoreco, sed ankaŭ mi ne tute fidas vin kaj vian ŝajnan serenecon, do mi neniel kuraĝus ripoZi sur Via sino.

Ne zorgu, Ria! Tion mi neniel atendas. Mi dankas

ankaŭ vin pro via helpo kaj amikeco.

135

Kaj tiam, kiam mi preskaŭ jam reakiris mian kutiman trankvilon, jen okazis io, kio min ege mirigis pli ol antaŭe, kiam mia sino akceptis la sanktegan postaĵon de Maria el Nazareto... Jen, subite, Johano sidiĝis sur mia sino, ĉirkaŭprenis miajn ŝultrojn per sia brako kaj diris al mi, dum li palpebrumis kaj vibrigis la okulharojn almenaŭ trifoje sinsekve:

Kara Partakael: ankaŭ mi devas konfesi, ke vi estas bonkora homo, kaj mi ankaŭ tute fidas vin. Ne foriru, mi petas! Restu ĉi tie kun Patrino kaj kun mi!

Ho, Johano! Ĉu vi nun petas de mi, ke mi restu ĉi tie? Ĉu vi mem ne volis resendi min, plurfoje, en mian tempon? Kio okazis?

Pardonu, amiko! Mi estas tre ordinara kaj simpla homo, sed mi nun komprenas. Vi estas iu, kiu igas sin estimi de la ceteraj.

Ĉu vi “komprenas”, Johano? Ĉu pro tio vi min petas, ke mi restu? Mi bedaŭras, kara kompano, sed mi ne povas permesi al mi resti. Mi devas ekiri kaj reveni en mian epokon por renkonti miajn familianojn kaj amikojn. Mian vivon.

Kiam Johano stariĝis kaj forlasis mian sinon, mia menso tuj flugis al la urbo Efezo, kie, post kelkaj jaroj, li kaj lia dua patrino, nome Maria el Nazareto, alinome Patrino, rezidos... Kaj

tiam mi rememoris kun plezuro mian iaman vojaĝon en Turkio,

136

fine de la 20a jarcento, kaj mian tre specialan eniron tra la barilo, kiu ĉirkaŭis la faman, malnovegan kaj akustike perfektan teatron grekromanan de Efezo... Tiuokaze mi preferis eniri tra la barilo ne kiel turisto, sed kiel efezano, ĉar mi intuiciis, ke, ne tro fore de la oficiala enirejo, mi trovos truon alireblan... Kaj jes! Apud la vojeto, kiu ĉirkaŭas la barilon, mi baldaŭ trovis ne nur truon facile alireblan al homo, sed truegon, kiun povus trairi kamiono... Mi eniris tra ĝi, kaj mi iom post iom atingis la teatron kaj ĉion alian tie. Pli malfrue, mi preferis eliri ankaŭ tra la

truego, kaj ne tra la oficiala elirejo.

The three Marys (“La tri Mariaj”, 1864), foto de Julia Margaret Cameron (1815- 1879), brita fotografistino, rigardata kiel unu el la plej gravaj portretistoj de la 19a jc. Tiu ĉi bildo, krom prezenti biblian scenon, duoble pravigas sian titolon, ĉar la tri modeloj ja nomiĝis Maria: Mary Kellaway, Mary Ryan kaj Mary Hillier. Foto ekspoziciata en

O Scottish National Portrait Gallery.

137

Ĉapitro 48

Kaj tiel, senhaste sed senpaŭze, mi adiaŭis ĉiujn apostolojn, inkluzive Matiason, kiu ĉiam estis tie, sed kiu

sukcesis eniri la “Direktantan Komitaton”?

nur post la malapero de Judaso Iskarioto, kiam oni elektis Matiason por kompletigi la dekduon. Aparta kazo estis, ankoraŭfoje, tiu de Tomaso, kiu, krom montri sian intereson vojaĝi al Hindio, deziris viziti ankaŭ Hispanion kaj havis la “brilan ideon” proponi al mi, ke Jakobo, li kaj mi iru tien kune:

Ho, jes, kara Partakael! Jakobo kaj mi mem volonte profitus vian nunan revenon al Hispanio por akompani vin tien.

Ho, Tomaso! Ĉu vi ankoraŭ ne komprenis tion? Mi venis el tre fora estonta tempo, kaj mi nun revenos al ĝi. Mi ne vojaĝos al la nuna Hispanio, sed al tiu estonta, kien neniu povas akompani min. Mi bedaŭras.

Ĉu vi insistas pluigi viajn fantaziaĵojn? ekkriis Tomaso —. Mi ja kredas, ke vi venis el Hispanio, kaj ke vi

revenos tien, sed mi neniel kredas, ke vi vojaĝis el tempo estonta

50 Ĉi tie la aŭtoro ŝerce aludas la Direktanta Komitato, la gvidorganon de ULI (Uniono por la Linguo Internaciona), la ĉefa Ido-organizo. (La trad.)

138

al tempo pasinta, ĉar la estonteco ankoraŭ ne alvenis, dum la pasinteco jam pasis kaj ne plu ekzistas. Nur la nuna tempo ekzistas.

Ĉu vi mem ne spektis la Majstron levi sin kaj supreniĝi Ĉielen? Kial do vi ne kredas, ke mi povas iri antaŭen kaj retro en la tempo? Kion plian vi bezonas vidi por kredi? mi diris.

Mi kredas la Majstron, ĉar li pruvis al ni, ke li estas ne nura homo, sed ankaŭ Dio mem; tamen, vi estas kiel ni ĉiuj: nura homo. Vi ne estas Dio, ĉu ne? Tomaso aŭdacis.

Konsentite, Tomaso! Kvankam mi povus diri al vi, ke ni ĉiuj estas Dio, ĉar ni ĉiuj estas parto de Dio, mi konsentas, ke mi mem ne estas Dio. Mi estas Partakael, kaj mi volonte invitus vin spekti mian propran malaperon for de la nuna tempo, se mi ne timus fiaski provante agi antaŭ iu. Mi saltis malantaŭen en la tempo nur unufoje, kaj mi ankoraŭ ne provis reveni al mia epoko. Temas pri mia unua vojaĝo en la tempo.

Mi sincere vin simpatias kaj estimas, Partakael, sed vi estas nura rakontisto vere fantazia Tomaso aldonis.

En ordo, Tomaso! Nun, mi sola suriros la monton Olivarban, kaj vi ne plu vidos min, ĉar mi revojaĝos al mia fora estonta tempo. Se vi tion deziras, vi ja povos facile gardostari ĉe ĉiuj vojoj kaj vojetoj de la monto. Mi ne plu descendos de la

monto Olivarba. Pacon al vi ĉiuj, estimataj! Adiaŭ!

139

Ĉapitro 49

Efektive, mi jam ŝanĝis mian unuan ideon ekiri de la supra parto de la Orkolora Pordego de la murego de Jerusalemo, ĉar, kiam mi vidis kaj esploris la lokon, mi ne sentis la samon, kiel kiam mi vizitis ĝin antaŭe, fine de la 20a jarcento, dum mi trairis la tutan Esplanadon de la Moskeoj kaj supreniris ĝis la murego- budo. Mi do decidis, post esploro, ŝanĝi mian ekiro-punkton de apud la loko, el kiu la profeto Mohamedo vojaĝos al la Ĉielo, al apud la loko, el kie Jesuo el Nazareto supreniĝis, ankaŭ Ĉielen, ĉirkaŭ 600 jarojn antaŭe. Fakte, mia timo erari kaj iri devige en la Ĉielon, pli frue ol antaŭvidite, neniel malaperis, sed mi forte intuiciis, ke mi devas serĉi neniun alian ekirejon ol tiun de la monto Olivarba.

Dum mi suprenpaŝis, mi ne povis ne demandi min, kion mi trovos ĉe mi, kiam mi revenos al mia tempo, por la okazo se nenio fiaskos kaj mia salto estos ankoraŭfoje sukcesa... Mia longa foresto trijara, sen ajna ebla komuniko kun miaj familianoj kaj amikoj, estis vere kvazaŭa tomboŝtono, kiun mi sentis sur mi, kaj pri kiu mi ne konsciis ĝis mi vidis, ke alproksimiĝas la momento, kiam mi revenos al mia epoko, nome, al la 20a

jarcento... Tamen, tuj post kiam mi atingis la tre specialan lokon

140

elektitan, kiu ebligis al mi agi nevidate de iu ajn, mi subite konsciis ion, kio igis min tuj emociiĝi kaj ne plu fari al mi zorgojn pri miaj familianoj, amikoj, laboro ktp. Kial mi ne konsciis tion antaŭe, se tio estas tute logika? Kial suferi pro foresto trijara, post kiam mi sukcesis transiri, mense, preskaŭ 2000 jarojn en la spaco kaj en la tempo? Tiam, mi tute trankviliĝis.

Kiam mi estis absolute certa, ke neniu min sekvis, mi sidiĝis kaj komencis prepari min por ekiri... Mi konstatis, ke nenia nubo ŝvebas super mia kapo; se jes, mi ne kuraĝus provi ekiri, ĉar, kiel skribite, mi tute ne hastis iri al la Ĉielo al iu ajn alia stranga loko ne antaŭvidita de mi... Mi spiris plej profunde, dum mi provis esti plej konkreta kaj detala ĉe la penso pri mia alven-tempo kaj -loko... Kvankam mia ekiro-punkto estis tre malsama de tiu de mia vilaĝo en Valencio, ĉio, kion mi spertis, okaze de mia reveno, estis vere tre simila... Mi spiris ankoraŭfoje plej profunde... La bluega ĉielo. Ĉio ĉirkaŭ mi. Miaj novaj kapabloj. Mia koro. Mia cerbo. MI. Mal-MI. LUMO.

Tiam, mi fermis miajn okulojn kaj atendis. Kaj ekspektis. Kaj esperis. Kaj subite, mi sentis denove tiun specon de “klaŝ- kla$” en mia cerbo, kaj jen mian korpon io deprenis, ĉi-okaze antaŭen kaj supren, dum mi ekvidis lumajn punktetojn flavajn,

oranĝajn, ruĝajn kaj violajn, kaj dume mi spertis, ke mia korpa

141

strukturo disfragmentiĝas kaj ĉio fariĝas mallumo. Kaj mi ne povas raporti tion, kio okazis poste, ĉar mi ĉesis konscii kaj svenis; almenaŭ tio ŝajnis al mi. Ĉu eblas sonĝi dum svenado? Kial mi sentis, ke, malgraŭ ĉio, mia vojaĝo estas vere neniel longa, sed male, kvazaŭ oni simple transportus min ĝis ne tro fora loko, proksime de mia ekirejo, eble tra nevidebla truo, kiu rekondukos min el alia dimensio spacotempa al la nia? Miaj

vortoj ripetiĝas, kiel ankaŭ la fenomeno ripetiĝis.

Time Travel (“Tempvojaĝo”, 2007), akrila pentraĵo de O Steve Hester.

142

Ĉapitro 50

Kiam mi finfine kapablis malfermi la okulojn, mi devis remalfermi ilin, ree kaj ree, ĉar mi vidis nenion: mi ne scias kial, sed ĉio ĉirkaŭ mi estis plena mallumo; tamen, tia efekto daŭris nuran momenton, ĉar mi baldaŭ ekkonsciis vidi lumon: la lumon de la tago. Ho, jes! De la tago. Sed... de kiu tago, de kiu jaro?... Jen mi remateriiĝis, kiel antaŭvidite, en la granda manĝoĉambro kaj apud la longa balkono malantaŭa de la domo de miaj gepatroj... Nenia surprizo, kiam mi konstatis, ke mi ankoraŭfoje tute nudas, kaj ke mia tuta korpo senharas... Tiam mi stariĝis, kaj ŝajnis al mi, ke ĉio tie estas senŝanĝa, tia, kia mi ĝin lasis antaŭ ol ekiri... Ho, jes! Mi sukcesis reveni ĝustatempe! Sur la ligna tablo de la manĝoĉambro, mi vidis la mesaĝon, kiun mi antaŭe skribis al miaj familianoj, kaj kiun, ŝajne, neniu legis ĝis nun, ĉar, malgraŭ mia foresto, teorie trijara, mi sukcesis reveni dum la sama tago kaj la sama horo kiel tiuj de mia ekiro... Dum mi relegis mian surpaperan mesaĝon (kiun mi tuj detruis), mi malkovris, ke mi ne plu posedas mian eksterordinaran vidkapablon, kiu jam malaperis, same kiel mia ne malpli eksterordinara aŭdkapablo kaj mia ŝveba malpezeco, kvankam

mi revenis magra, sengrasa... Estis neniu en la domo. Subite, mi

143

sentis min iom malsata kaj tre laca, do mi manĝis ion kaj iris ripozi en mia lito.. Kaj jen mia ripozo fariĝis profunda dormado...

He, Knaĉjo! Knaĉjo! Kion vi faras ankoraŭ en la lito? Ĉiam, kiam vi venas en Valencion, vi faras nenion krom manĝi kaj dormi! Mi vetas, ke vi hodiaŭ ankoraŭ ne eliris el la domo! Estas tempo tagmanĝi, nun! min vekis riproĉe mia fratino.

Hola, Knanjo! Ĉu ĉio en ordo? Ankaŭ mi ĝojas vin revidi kaj saluti, karulino mi respondis al ŝi.

Sed..., kio okazis al via kapo? Kie estas via hararo kaj via barbo? Kie viaj brovoj kaj viaj okulharoj? Kial tia aspekto nikilaŭda?”! Ĉu vi tute freneziĝis? Kaj kial vi tiel blankiĝis? Vi bezonas pli da suno kaj malpli da lito!

Feliĉe, mia kara fratino ne vidis mian ceteran korpon, same blankan kaj tute senharan; alie, ŝi certe devigus min viziti kuraciston, por ke oni faru al mi ekzamenon ne nur korpan, sed ankaŭ mensan... Ho, fratineto! Se vi ekscius ĉion, kion mi faris “hodiaŭ”, vi neniel povus tion kredi! Vi certe rekomendus al mi

eniri ripozdomon, ĝis mi tute resaniĝos!

5! Ŝerca aludo pri Andreas Nikolaus Lauda (1949-2019), konata kiel Niki Lauda, aŭstra piloto de Formulo 1, trifoje mondĉampiono, kiu perdis siajn brovojn kaj okulharojn kaj parton de sia hararo sekve de preskaŭ mortiga akcidento dum la Granda Premio de Germanio en 1976, kiam lia aŭto, post kolizio, ekbrulis. (La trad.)

144

Mi sukcesis vojaĝi en la tempo kaj fariĝi samtempano de Jesuo Kristo kaj de liaj apostoloj, kun kiuj mi vivis dum tri jaroj... Estas tiel evidente, ke ni ĉiuj, homoj, ne profitas la tutan potencialon de nia cerbo, ke tiu temo ne meritas apartan diskuton. Mi ne scias, ĉu ni uzas nur 1090, 2099 5099 de nia cerbo, sed mi mem povis konstati, ke ĝi kaŝas eblojn preskaŭ senlimajn. Aliflanke, tiuj, negantaj la nunan subevoluon de la homa cerbo, fakte, posedas cerbojn proksimume tiel subevoluintajn kiel tiuj de la ceteraj, do iliaj asertoj ne valoras pli ol tiuj de la homoj, pensantaj malsame. Kaj por tiuj, kiuj, kun tre bona kriterio, pensas malsame, malfermiĝas longa kaj ekscita

vojo trairenda. Ni provu trairi ĝin! “Amen!”,

FINO

145

Bibliografio

Bulthuis, H. J. (1926): Jozef kaj la edzino de Potifar. Dua parto: Jozef kaj Jempsar. Koln: Heroldo de Esperanto. 200 p.

Camacho, Jorge (2004): Celakantoj. Poemaro. Rotterdam: Eldonejo Bero. 116 p.

Carlevaro, Tazio (1999): “Amiko Andreas Juste, poeto idista”. Literatura Foiro, n-ro 179, p. 133-136.

Cherpillod, Andre (1988): Nepivaj vortoj. Dua eldono. Courgenard: Eldono de la aŭtoro. 182 p.

Diego, Fernando de (2000): Gran Diccionario Espaĥol-Esperanto. Santander: mga. xx -- 1279 p. Konsultebla ankaŭ ĉe: www.esperanto.es/hef/index.php/diccionario-esperanto

Long, Kris (1990): “La lasta” idisto”. Literatura Foiro, n-ro 125, p. 26-31.

Minnaja, Carlo (2019): “Tamen LF ja donas atenton”. Literatura Foiro, n-ro 301, p. 317-318. [recenzo pri Neves 2019a]

Neves, Goncalo (2002): Mia justifiko. Esayo pri la existo-yuro di Ido. Lisboa: Editerio Sudo. 51 p. Enretigita en 2019: https://archive.org/details/NiaJustifiko/mode/2up

Neves, Goncalo (2019a): Esperanto kaj Ido: malsamaj vojoj sur Parnason. Kompara studo pri la disvolviĝo de Esperanto kaj Ido kiel poeziaj lingvoj. Reviziita, pliampleksigita kaj ĝisdatigita eldono. Espinho: Eldonejo Drako. 98 p. (pdf-eldono) https://archive.org/details/La gardisto de gregoj

Neves, Goncalo (2019b): ”Tradukologia epilogo”. En: Alberto Caeiro (Fernando Pessoa). La gardisto de gregoj. Sensisma poemciklo tradukita de Goncalo Neves el la portugala. Dua eldono, korektita, profunde reviziita, detale prinotita, kun ampleksaj antaŭparolo kaj tradukologia epilogo de la tradukinto, kaj riĉe ilustrita per desegnaĵoj kaj pentraĵoj de virtuozaj artistoj vivintaj kaj vivantaj. Espinho: Eldonejo Drako. 131 p. [p. 95-118]. (pdf- eldono)

146

https://archive.org/details/La gardisto de gregoj

Neves, Goncalo (2019c): “Introdukto”. En: Voci Valenciana. Quar poemi tradukita da Partaka. Poemi da J. Rois de Corella, Teodor Llorente e Partaka. Bilingua edituro ilustrita. Detaloza introdukto da Goncalo Neves. Espinho: Editerio Sudo 2019. 55 p. [p. 4-32] (pdf-edituro) https://archive.org/details/voci valenciana

Nordenstorm, Leif (2015): “Legi la Biblion dum unu jaro”. Literatura Foiro, n-ro 216, p. 193-195.

Vatrĉe, Henri (1987): Neologisma Glosaro. Eta postrikolto al PIV. Dua eldono kun laŭtema klasifiko. Saarbrŭcken: Artur E. Iltis. 71 p.

Waringhien, Gaston (1957): Grand Dictionnaire Esperanto-Francais. Paris: Librairie Centrale Esperantiste. 367 p.

147

Imagu dudekjarcentulon el Valencio, kiu, nur per la forto de sia cerbo, decidas vojaĝi en la spaco kaj en la tempo ĝis la Palestino de Jesuo Kristo, kiam ĉi lasta predikis, parabolis, miraklis, mirigis la romianojn kaj siajn samrasanojn. Partaka tiel nomiĝas la vojaĝanto: konata, sed iom mistera, Ido-verkisto sukcesas fariĝi unu el la apostoloj de Jesuo kaj iom post iom rangiĝas kiel unu el haj fideluloj, sen ke tio malhelpas lin observi la tiamajn eventojn laŭ la perspektivo de transtempulo kaj ilin rakonte spici per ekvilibra dozo da fajna humuro, kiu fontas 1.a. el liaj vojaĝaj spertoj kaj filozofia sinteno. Ĉio ĉi estigas romanon certe fikcian, sed historie ŝarĝitan, trempitan en amuza transkultureco. Per la nuna traduko, ĝi fariĝas ankaŭ la unua Ido-romano esperantigita, post disduiĝo, kiu daŭras jam pli ol cent jarojn en la historio de interlingvistiko.

Komentariita eldono. Detala prefaco de la tradukinto, kun historia revuado de tradukaj kontaktoj inter la du lingvoj. Ilustrita per 25 bildoj, inter kiuj elstaras 21 desegnaĵoj kaj pentraĵoj de 20 artistoj el

13 landoj regionoj:

Hispanio (4), Usono (4),

Francio (2), Germanio (2), Brazilo (1), Britio (1), Ĉinio (1), Danio (1), Finnlando (1), Flandrio (1), Italio (1), Svedio (1)